Al la enhavo

Kiel oni tradukas "smartphone"?

de raffadalbo, 2013-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 10:32:42

sudanglo:Smartfono eble estas bone ĉar tiel la radik-stoko povas potenciale enriĉiĝi per 'smart' en la signifo de maŝin-inteligenta aŭ multfunkcia.
Sed la Esperanta vorto fono tute ne signifas telefono.

Smartphone = smart + phone
Phone = telephone = tele (trans granda distanco) + phone (sono)

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 10:41:38

Francestral:
sudanglo:Smartfono eble estas bone ĉar tiel la radik-stoko povas potenciale enriĉiĝi per 'smart' en la signifo de maŝin-inteligenta aŭ multfunkcia.
Sed la Esperanta vorto fono tute ne signifas telefono.

Smartphone = smart + phone
Phone = telephone = tele (trans granda distanco) + phone (sono)
Ĝuste tion ankaŭ mi volis skribi. La fakto, ke la angla smartphone estas duelementa, ne signifas, ke smartfon' estas duelementa. Tio estus nepermesita mikso de etimologio kaj sinkronia signifo.

Urho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 10:42:11

Provizore mi uzas jenajn vortojn:
  • (en) smartphone
  • (fi) älypuhelin
  • (eo) inteligenta [poŝ]telefono.
En Esperanto eblas ankaŭ vorto:
  • polmtelefono (polm·telefon·o ← telefon·o);
bv. kompari kun la vorto poŝtelefono (poŝ·telefon·o ← telefon·o).

Hispanio (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 17:09:46

Por traduki smartphone mi dirus intelefono.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 18:18:32

Hispanio:Por traduki smartphone mi dirus intelefono.
Do telefono por virinoj? Mi kuraĝas aserti, ke la plimulto de la posedantoj estas viroj. okulumo.gif

(Mi ja supozas, ke vi celas fandon de "inteligenta" kaj "telefono", sed tia vortfarada procezo ne ekzistas en Esperanto)

sudanglo (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-15 21:33:05

Mi ne trovas vian argumenton valida, Kirilo. Smartfono povus ekzisti kiel radiko+finaĵo (smartfon-o) kaj tamen lanĉi novan prefikson smart-.

Telefono mem estas radiko+finaĵo sed oni havas amason da vortoj kun tele- kiel produktiva vort-elemento kunmetita kun jam ekzistantaj radikoj ekz telefoto, televido, telekomuniko, telekomandilo.

Sed se vi preferas novaj vortoj kiel smartaŭto au smartvestaĵo povas esti traktataj kiel nekunmetitaj (krom kun finaĵo) kiel teleskopo aŭ telegramo.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-16 01:13:26

ESPDIC enhavas "plurfunkcia telefono : smartphone"

Sed verdire, mi preferus "smartfono" ridulo.gif

Amike,

Paul

Kristal (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-16 04:41:42

Mi estas maljuna kaj mi memoras kiam "smartphone" ne estis vorton. Mi diris "computer telephone" antaŭ "smartphone". Kial oni ne diras (komputi-telefonon) Komputilefonon?

akueck (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-17 11:41:11

raffadalbo:Mi ne sukcesis trovi bonan tradukon por "smartphone". La vortaro de lernu! ne donas ian ajn tradukon. "Google translate" donas "inteligenta telefono", kiun mi ne ŝatas (sed eble estas korekta, mi ne scias). Mi ne trovis trafon en vortaro.net, majstro.com, dicts.info, retavortaro.de.

Kiun vorton vi konsilas? (Pormomente, mi uzos la vorton "ruza poŝtelefono".)
Jen eta kompilajho de plusoj kaj minusoj de kelkaj proponoj:

1) "smartfono"
Pluso:
- Kredeble internacia, do uzebla lau Regulo 15; prenintaj lingvoj: interalie la hindia, japana, korea, somala kaj uzbeka (por mencii nur kelkajn ne-Europajn lingvojn, trovitajn per helpo de Vikipedio)
Minusoj:
- Nek Fundamenta nek oficiala
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko

2) "kompufono"
Pluso:
- Kredeble intuicie komprenebla
Minusoj:
- Nek Fundamenta nek oficiala nek internacia, do "nova vorto"
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko

3) "plurfunkcia telefono" (analoge: "inteligenta telefono")
Plusoj:
- Konsistanta nur el Fundamentaj/oficialaj radikoj
- "Plurfunkcia telefono" estas proponita en "Komputeko"
Minusoj:
- Eble teknike ne sufiche preciza, char ankau iuj ne-smartfonoj estas plurfunkciaj (inteligentaj) telefonoj
- Peza (respektive ok kaj nau silaboj)

4) "komputtelefono" (mi ne scias, chu ghin iu jam antaue proponis)
Plusoj:
- Kredeble intuicie komprenebla
- Konsistanta nur el Fundamentaj/oficialaj radikoj
Minusoj:
- Iom peza (ses silaboj)
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko

Resume mi preferas "smartfono" - nu, mi estas fano de Regulo 15 ridulo.gif Mi tamen ne volas ekskluzivi, ke alia propono (chu eble "kompufono"?) atingos gheneralan akcepton che la Esperanto-parolantaro. Povas okazi ankau, ke post kelkaj jaroj oni internacie entute ne plu uzas aparaton kaj/au vorton "smartphone", char alia aparato kaj/au esprimo estos enmoda tiam. Tiaokaze "smartfono" estos ligita - kun avantaghoj kaj malavantaghoj - al la epoko, en kiu oni uzis ghin (kiel aparaton kaj vorton).

Amike

Andreas

horsto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-17 23:34:27

Ĉu ni vere bezonas tian vorton (smartphone)? La kapabloj de tiuj aparatoj ŝanĝiĝas rapidege. Kio hodiaŭ estas "smartphone" jam morgaŭ estas stulttelefono.
Mi pensas ke la vorto "telefono" sufiĉas. La tempo difinas kiajn kapablojn tiu telefono havas.

Reen al la supro