Ujumbe: 103
Lugha: Esperanto
Francestral (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2013 10:32:42 asubuhi
sudanglo:Smartfono eble estas bone ĉar tiel la radik-stoko povas potenciale enriĉiĝi per 'smart' en la signifo de maŝin-inteligenta aŭ multfunkcia.Sed la Esperanta vorto fono tute ne signifas telefono.
Smartphone = smart + phone
Phone = telephone = tele (trans granda distanco) + phone (sono)
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2013 10:41:38 asubuhi
Francestral:Ĝuste tion ankaŭ mi volis skribi. La fakto, ke la angla smartphone estas duelementa, ne signifas, ke smartfon' estas duelementa. Tio estus nepermesita mikso de etimologio kaj sinkronia signifo.sudanglo:Smartfono eble estas bone ĉar tiel la radik-stoko povas potenciale enriĉiĝi per 'smart' en la signifo de maŝin-inteligenta aŭ multfunkcia.Sed la Esperanta vorto fono tute ne signifas telefono.
Smartphone = smart + phone
Phone = telephone = tele (trans granda distanco) + phone (sono)
Urho (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2013 10:42:11 asubuhi
- (en) smartphone
- (fi) älypuhelin
- (eo) inteligenta [poŝ]telefono.
- polmtelefono (polm·telefon·o ← telefon·o);
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2013 5:09:46 alasiri
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2013 6:18:32 alasiri
Hispanio:Por traduki smartphone mi dirus intelefono.Do telefono por virinoj? Mi kuraĝas aserti, ke la plimulto de la posedantoj estas viroj.

(Mi ja supozas, ke vi celas fandon de "inteligenta" kaj "telefono", sed tia vortfarada procezo ne ekzistas en Esperanto)
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 15 Agosti 2013 9:33:05 alasiri
Telefono mem estas radiko+finaĵo sed oni havas amason da vortoj kun tele- kiel produktiva vort-elemento kunmetita kun jam ekzistantaj radikoj ekz telefoto, televido, telekomuniko, telekomandilo.
Sed se vi preferas novaj vortoj kiel smartaŭto au smartvestaĵo povas esti traktataj kiel nekunmetitaj (krom kun finaĵo) kiel teleskopo aŭ telegramo.
pdenisowski (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2013 1:13:26 asubuhi
Kristal (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2013 4:41:42 asubuhi
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 17 Agosti 2013 11:41:11 asubuhi
raffadalbo:Mi ne sukcesis trovi bonan tradukon por "smartphone". La vortaro de lernu! ne donas ian ajn tradukon. "Google translate" donas "inteligenta telefono", kiun mi ne ŝatas (sed eble estas korekta, mi ne scias). Mi ne trovis trafon en vortaro.net, majstro.com, dicts.info, retavortaro.de.Jen eta kompilajho de plusoj kaj minusoj de kelkaj proponoj:
Kiun vorton vi konsilas? (Pormomente, mi uzos la vorton "ruza poŝtelefono".)
1) "smartfono"
Pluso:
- Kredeble internacia, do uzebla lau Regulo 15; prenintaj lingvoj: interalie la hindia, japana, korea, somala kaj uzbeka (por mencii nur kelkajn ne-Europajn lingvojn, trovitajn per helpo de Vikipedio)
Minusoj:
- Nek Fundamenta nek oficiala
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko
2) "kompufono"
Pluso:
- Kredeble intuicie komprenebla
Minusoj:
- Nek Fundamenta nek oficiala nek internacia, do "nova vorto"
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko
3) "plurfunkcia telefono" (analoge: "inteligenta telefono")
Plusoj:
- Konsistanta nur el Fundamentaj/oficialaj radikoj
- "Plurfunkcia telefono" estas proponita en "Komputeko"
Minusoj:
- Eble teknike ne sufiche preciza, char ankau iuj ne-smartfonoj estas plurfunkciaj (inteligentaj) telefonoj
- Peza (respektive ok kaj nau silaboj)
4) "komputtelefono" (mi ne scias, chu ghin iu jam antaue proponis)
Plusoj:
- Kredeble intuicie komprenebla
- Konsistanta nur el Fundamentaj/oficialaj radikoj
Minusoj:
- Iom peza (ses silaboj)
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko
Resume mi preferas "smartfono" - nu, mi estas fano de Regulo 15

Amike
Andreas
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Agosti 2013 11:34:27 alasiri
Mi pensas ke la vorto "telefono" sufiĉas. La tempo difinas kiajn kapablojn tiu telefono havas.