去目錄頁

Kiel oni tradukas "smartphone"?

raffadalbo, 2013年8月15日

讯息: 103

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2013年8月24日下午11:53:18

akueck:
horsto:"PDA" estas aliepoka aparato, tial ni ne plu bezonas Esperantan vorton por tio.
Tiu konkludo estas erara, char: Por nomi "PDA", oni ja ankorau nun kaj estontece respektive bezonas kaj bezonos esprimon, ekzemple: "En 2012 li achetis smartfonon kaj donacis sian 'PDA' (personan ciferecan asistanton), kiun li estis achetinta en 2001, al sia amiko, kiu kolektas chiajn elektronikajn objektojn."

Amike

Andreas
Vi ŝatas transpreni la anglajn nomojn. Bone, tio certe estas ebla. Sed ankaŭ eblas alia maniero esprimi tion:
En 2012 li aĉetis e-asistanton kaj donacis sian malnovan aparaton el la jaro 2001 al sia amiko.
Mi tute ne insistas pri la vorto e-asistanto. Certe ekzistas pli bona vorto. Sed kial krei ĉiam novan vorton por ĉiu nova aparato? Estas ja klare, ke la aparato el la jaro 2012 havas pli bonajn kapablojn ol la pli malnova, ĉu ne?

akueck (显示个人资料) 2013年8月25日上午5:57:38

horsto:
akueck:
horsto:"PDA" estas aliepoka aparato, tial ni ne plu bezonas Esperantan vorton por tio.
Tiu konkludo estas erara, char: Por nomi "PDA", oni ja ankorau nun kaj estontece respektive bezonas kaj bezonos esprimon, ekzemple: "En 2012 li achetis smartfonon kaj donacis sian 'PDA' (personan ciferecan asistanton), kiun li estis achetinta en 2001, al sia amiko, kiu kolektas chiajn elektronikajn objektojn."
Vi ŝatas transpreni la anglajn nomojn.
Ne nepre. Lau mi temas chi-okaze pri sagha apliko de [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gram... ]Regulo 15[/url] de la Fundamenta Gramatiko.

horsto:Sed ankaŭ eblas alia maniero esprimi tion:
En 2012 li aĉetis e-asistanton kaj donacis sian malnovan aparaton el la jaro 2001 al sia amiko.
Tion oni komprenas nur, se oni scias, ke la e-asistanto de 2012 fakte estas smartfono.

horsto:Sed kial krei ĉiam novan vorton por ĉiu nova aparato?
Pri Esperanto koncerne "smartfono" oni fakte ne kreas novan vorton, sed uzas internacian, do vorton kreitan jam en alia lingvo.

horsto:Estas ja klare, ke la aparato el la jaro 2012 havas pli bonajn kapablojn ol la pli malnova, ĉu ne?
Ne nepre. Temas pri diversspecaj aparatoj eble ne konvene kompareblaj. Chiu havas siajn apartajn avantaghojn kaj malavantaghojn.

Amike

Andreas

Miland (显示个人资料) 2013年8月25日上午9:56:37

Pli ol baza poŝtelefono, ĉi tiu ilo havas la kapablon aliri la interreton. Se oni rigardas tiun kapablon kerna, jen sugestoj: reta poŝtelefono, aŭ mallongaj formoj kiel reta fono retfono .

Tamen, mi ne emas kontraŭi smartfono, se tiu termino fariĝos populara.

sudanglo (显示个人资料) 2013年8月25日上午10:10:49

Ĉu vi supozas ke la Esperantistoj de la fruaj jaroj longe diskutis pri vortoj kiel telegramo aŭ telegrafo? Mi imagas ke ne. Oni simple tuj akceptis internacian formon. Same oni akceptu 'smartfono'.

akueck (显示个人资料) 2013年8月25日上午10:34:09

Miland:Pli ol baza poŝtelefono, ĉi tiu ilo havas la kapablon aliri la interreton. Se oni rigardas tiun kapablon kerna, jen sugestoj: reta poŝtelefono, aŭ mallongaj formoj kiel reta fono retfono .
Nu, la kapablon aliri la reton havis jam mia baza poshtelefono de 1999; jam ghi do estis - lauviasugeste - "reta poshtelefono" au "retfono". Sed tiu aparato ne estis smartfono.

Amike

Andreas

horsto (显示个人资料) 2013年8月25日下午10:54:58

akueck:
horsto:Sed kial krei ĉiam novan vorton por ĉiu nova aparato?
Pri Esperanto koncerne "smartfono" oni fakte ne kreas novan vorton, sed uzas internacian, do vorton kreitan jam en alia lingvo.
Kial argumenti tiel trompe? Kion vi nomas fakto, ke "smartfono" ne estas nova vorto por Esperanto, tio estas malĝusta.
Laŭ mia opinio oni transprenu vorton el alia lingvo nur, se ne eblas trovi bonan Esperantan esprimon.
Kaj cetere, oni neniam transprenu vorton, kiu jam enhavas Esperantan radikon (fon-o).

horsto (显示个人资料) 2013年8月25日下午11:09:01

sudanglo:Ĉu vi supozas ke la Esperantistoj de la fruaj jaroj longe diskutis pri vortoj kiel telegramo aŭ telegrafo? Mi imagas ke ne. Oni simple tuj akceptis internacian formon. Same oni akceptu 'smartfono'.
Viaj argumentoj estas kiel kutime tre konvinkaj, laŭ la ideo:
Ĉu vi pensas ke la prahomoj longe diskutis pri mortigi la malamikon? Mi ne pensas tion. Do ni simple faru tion.

Kirilo81 (显示个人资料) 2013年8月26日下午12:00:33

horsto:Kial argumenti tiel trompe? Kion vi nomas fakto, ke "smartfono" ne estas nova vorto por Esperanto, tio estas malĝusta.
Laŭ mia opinio oni transprenu vorton el alia lingvo nur, se ne eblas trovi bonan Esperantan esprimon.
Kaj cetere, oni neniam transprenu vorton, kiu jam enhavas Esperantan radikon (fon-o).
Pardonu, sed vi malpravas sub kelkaj aspektoj samtempe.

§15 de la Fundamenta Gramatiko esence diras, ke internaciaj vortoj aŭtomate apartenas al la lingvo, oni devas nur adapti la skribmanieron (nur antaŭ tiu fono havas sencon la regulo, ke "oni elparolas E-o, kiel ĝi estas skribata", ne inverse; kp. aldone ĉi tiun artikolon).
Tio estas la valida normo de E-o, dum vi argumentas per "laŭ mia opinio".

Kaj ke ekzistas E-a radiko fon' nenial malhelpas la transprenon de smartfono aŭ ajna radiko kun la tri sinsekvaj fonemoj f - o - n. Ia regulo, kiun vi formulas, ne ekzistas kaj estus praktike nerealigebla: piro-tekniko, bas-tono, in-tima, pap-ago...

akueck (显示个人资料) 2013年8月26日下午2:42:33

horsto:
akueck:
horsto:Sed kial krei ĉiam novan vorton por ĉiu nova aparato?
Pri Esperanto koncerne "smartfono" oni fakte ne kreas novan vorton, sed uzas internacian, do vorton kreitan jam en alia lingvo.
Kial argumenti tiel trompe? Kion vi nomas fakto, ke "smartfono" ne estas nova vorto por Esperanto, tio estas malĝusta.
Laŭ mia opinio oni transprenu vorton el alia lingvo nur, se ne eblas trovi bonan Esperantan esprimon.
Zamenhof interpretis la regulojn, precipe Regulon 15, iom alie; sekvas eltiro el lia lingva respondo n-ro 54 (prenita el "Lingvo Internacia", 1904, p. 336-338): "Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)"

Zamenhof distingis inter internaciaj vortoj kaj novaj vortoj: "Tiaj formoj, kiel ekzemple 'redakcio', 'civilizacio' estas nek kontrau-Esperantaj, nek novaj, char lau la No 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho."

Estas eble kurioze, sed lau Zamenhof jam dekomence apartenas al Esperanto la vorto "smartfono" - oni ekuzis ghin tamen en la 21a jarcento. Tio chi memorigas min iom pri "En la komenco estis la Vorto ..." (Johano 1, 1).

horsto:Kaj cetere, oni neniam transprenu vorton, kiu jam enhavas Esperantan radikon (fon-o).
Nu, lau tiu via hhimera regulo oni ekzemple ankau ne devus diri "litovo"*) por nomi loghanton de tiu lando, kies chefurbo estas Vilno.
*) Pro "lit'ov'o".

Ni do prefere forlasu la eraran vojon de la Renata bonlingvismo ...

Amike

Andreas

johmue (显示个人资料) 2013年8月29日上午7:23:40

Mi ŝatas "lertilo".

La radiko "lert-" kongruas kun la angla "smart-". La anglan "-phone" mi fakte volas eviti, ĉar mi faras multegajn aferojn per mia lertilo, sed malofte uzas ĝin por telefoni. Do simple estas ilo, kiu kaj estas iel lerta kaj subtenas miajn proprajn lertojn. Do lertilo.

回到上端