Al la enhavo

Kiel oni tradukas "smartphone"?

de raffadalbo, 2013-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-31 14:27:18

horsto:
Francestral:
horsto:Li certe ne volis, ke ĉiu "nova" vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto.
Kial li ne volus tion?
Ĉu eble ĉar li celis krei kiel eble plej facilan lingvon? Unu celo estis elimini kiel eble plej multajn vortojn por faciligi la lernadon, ĉu ne?
La ideo de Regulo 15 estas, ke, se ankau en Esperanto oni uzas internacian vorton, tre multaj parolantoj ne bezonas lerni ghin, char ili jam konas ghin pro la internacia uzado. Tio faciligas Esperanton.

Amike

Andreas

horsto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-31 18:29:29

akueck:Do lau vi antau la simpla uzado de Regulo 15 oni unue devas esplori pri internacia vorto, chu ghi estas kreita nur pro komercaj kialoj. Nu, tio estas malfaciligo de Esperanto per hhimera regulo.
Mi ne certas ĉu vi vere volas serioze diskuti. Ĉu vi vere pensas ke antaŭ ol krei novan vorton oni ne devas pripensi ĉu tiu vorto estas bezonata?
akueck:
La ideo de Regulo 15 estas, ke, se ankau en Esperanto oni uzas internacian vorton, tre multaj parolantoj ne bezonas lerni ghin, char ili jam konas ghin pro la internacia uzado. Tio faciligas Esperanton.

Amike

Andreas
Dankon por instrui min. Sed vi malpravas, tio faciligas la lernadon, ne la lingvon.
Ĉu ankaŭ mi devas instrui vin? Vi certe jam aŭdis pri la sistemo en Esperanto kiu ebligas krei novajn vortojn el jam ekzistantaj radikoj. Tio eĉ pli faciligas la lernadon de la lingvo, ankaŭ por tiuj homoj kiuj ankoraŭ ne konas la internacian vorton. Sed la plej bona efiko estas, ke la nombro de la lernendaj radikoj restas malgranda.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-31 18:31:45

horsto:Ĉu vi neniam konsideris ke "internacia vorto" en la tempo de Zamenhof havis tute alian signifon. Li certe ne volis, ke ĉiu "nova" vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto.
smartphone miakomprene nomas novan nocion kaj ne estas nur reklama novformaĵo por io jam antaŭe kutima. Kaj mi ne pensas, ke la trajtoj de internaciaj vortoj multe ŝanĝiĝis, sed pri tio prefere parolu Andreas, kiu multe okupiĝis pri tio.

horsto:Mi ne diris ke tio malebligas transprenon. Mi volis diri ke oni ne transprenu tion se ekzistas pli bona alternativo.
Mi pensas simile, sed 1. internaciismo aŭtomate apartenas al la lingvo, do ne estas demando pri transpreno, nur la preferata uzo, 2. en la longeta diskuto mi vidis ĝis nun neniun proponon, kiun mi opinius tiom konvena, ke ĝi facile povus forpuŝi smartfono.

horsto:Kaj cetere, vi citis pasintajn "erarojn". Ĉu tiuj eraroj permesas al ni estonte neniam plu pensi pri pli bonaj elektoj?
Oni povus lonegegi la liston. Ne eblus konstrui lingvon sen leksikaj-vortfaradaj dusencaĵoj, escepte se vi donus al ĝi 150 fonemojn, neordinare longajn radikojn kaj neinternacian vortprovizon.

horsto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-31 23:54:49

Kirilo81:
smartphone miakomprene nomas novan nocion kaj ne estas nur reklama novformaĵo por io jam antaŭe kutima. Kaj mi ne pensas, ke la trajtoj de internaciaj vortoj multe ŝanĝiĝis, sed pri tio prefere parolu Andreas, kiu multe okupiĝis pri tio.
Eble vi pravas, sed laŭ mia kompreno "smartphone" ne havas iun ajn valoron. Mi neniam uzas la vorton en la germana lingvo, mi nur nomas ĝin mia poŝtelefono (germane handy). Ĉu ne sufiĉas diri "moderna poŝtelefono" se vere oni devas distingi la "smartphone" de pli malnovaj aparatoj?
Kaj cetere, la vorto "smartphone" jam ekzistas 3 jarojn (laŭ miaj scioj) kaj eble ekzistos pliajn 3 jarojn. Poste ĝi malaperos kaj nova vorto aperos. Ĉu vi dubas pri tio?

akueck (Montri la profilon) 2013-septembro-01 12:12:23

horsto:
akueck:Do lau vi antau la simpla uzado de Regulo 15 oni unue devas esplori pri internacia vorto, chu ghi estas kreita nur pro komercaj kialoj. Nu, tio estas malfaciligo de Esperanto per hhimera regulo.
Mi ne certas ĉu vi vere volas serioze diskuti. Ĉu vi vere pensas ke antaŭ ol krei novan vorton oni ne devas pripensi ĉu tiu vorto estas bezonata?
Nu, en alia mesagho vi asertis pri Zamenhof sen menciado je pruvoj: "Li certe ne volis, ke ĉiu 'nova' vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto."

Mi prezentis nur la konkludon el tiu via aserto.

horsto:
akueck:
La ideo de Regulo 15 estas, ke, se ankau en Esperanto oni uzas internacian vorton, tre multaj parolantoj ne bezonas lerni ghin, char ili jam konas ghin pro la internacia uzado. Tio faciligas Esperanton.
Dankon por instrui min.
Ne dankinde.

horsto:Ĉu ankaŭ mi devas instrui vin?
Prefere ne, char vi evidente ne deiras de la por Esperanto valida normaro, sed de viaj personaj opinio kaj preferoj.

horsto:Vi certe jam aŭdis pri la sistemo en Esperanto kiu ebligas krei novajn vortojn el jam ekzistantaj radikoj. Tio eĉ pli faciligas la lernadon de la lingvo, ankaŭ por tiuj homoj kiuj ankoraŭ ne konas la internacian vorton. Sed la plej bona efiko estas, ke la nombro de la lernendaj radikoj restas malgranda.
Sed oni devas lerni la apartan signifon de la koncerna vortkunmetajho, ekzemple ke "plurfunkcia telefono" signifu ghuste smartfonon kaj ne alian telefonon, kiu ankau estas plurfunkcia, sed ne smartfono.

La ghenerala faciligado per uzado je vortkunmetajhoj evidente estas kontestebla, char la facileco estas determinata ne nur de la nombro de la lernendaj radikoj.

Amike

Andreas

akueck (Montri la profilon) 2013-septembro-01 12:36:28

horsto:Kaj cetere, la vorto "smartphone" jam ekzistas 3 jarojn (laŭ miaj scioj) kaj eble ekzistos pliajn 3 jarojn. Poste ĝi malaperos kaj nova vorto aperos.
Kredeble. Sed tio chi ne parolas kontrau tio, uzi la internacian vorton ("smartfono"). Oni ja ankau ne rezignas pri uzado je la vorto "stegosauro", kvankam tiuj bestoj forpereis.

Amike

Andreas

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-septembro-01 16:34:57

Antaŭ 40 jaroj oni ekuzis novan tipon de komputiloj, pli malgrandaj ol la antaŭaj. Ili ne estis pli grandaj ol normala vestoŝranko. Angle oni nomis ilin "minicomputer". Mi ne scias, ĉu ili havas Esperantan nomon. Laŭ mia opinio ili ne indigas Esperantan nomon. (Ankaŭ la angla nomo konfuzas, pli ol ĝi helpas. Tion oni devas konstati, rigardante la aferon de poste.)

Neniu lingvo povas enhavi vortojn por ĉiu koncepto. Ni devas ŝpareme uzi vortojn por esprimi la plej gravajn aferojn. Ni povas nomi - en multaj lingvoj - miljonojn da organikaj kombinaĵoj, sed tiuj sistemaj nomoj estas eksterlingvaj, ne normalaj vortoj. Eble la teknikhistoriistoj bezonus sistemon por teminoj por aferoj kiel "minicomputer". Antaŭ iu tiun sistemon inventos, oni devas zorge ekspliki ĉiun aparaton, menciante kaj jaron, komercnomon kaj funkciecon. Ne kreadi nesistemajn vortojn kaj kredi ke aliuloj ĝoje lernus ilin.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-septembro-01 19:14:07

Ĉu iu jam proponis "mantelefonilo"?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-02 06:54:14

efilzeo:Ĉu iu jam proponis "mantelefonilo"?
Ilo por telefoni permane?!

efilzeo (Montri la profilon) 2013-septembro-02 10:36:53

Kirilo81:
efilzeo:Ĉu iu jam proponis "mantelefonilo"?
Ilo por telefoni permane?!
Nu, neniu antaŭa telefonilo bezonis tiom da manuzado, kaj la teknologio kiu unusoligis tiajn telefonilojn el aliaj estas propre la tuŝo. Ankaŭ "tuŝtelefono" pli bonsonas kaj estas pli logika ol "smartfono" laŭ mia sento.

Reen al la supro