Al la enhavo

Kiel oni tradukas "smartphone"?

de raffadalbo, 2013-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-29 07:45:20

lertilo el vortfarada vipunkto tamen estas nelerta, kp. PMEG.

Krome ne tiom gravas, kion oni ĉefe faras per smartfono, sed tio, kio ĝin distingas de aliaj similaj aparatoj, ekz. pletokomputiloj, kaj tio estas la kapablo telefoni.

Miland (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-29 08:29:01

Kion legantoj opinias pri lertfono? Tamen, lerteco estas relativa al la nuntempa tekniko; eble post generacio, niaj "smartfonoj" ne ŝajnos tiel lertaj!

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-29 10:21:47

Francestral:
raffadalbo:Pormomente, mi uzos la vorton "ruza poŝtelefono".
Laŭ ReVo: ruza = Artifike kaj lerte trompa
Laŭ PIV: ruza = Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, k uzi ilin, ne rimarkate de aliaj
Do mi pensas ke "ruza poŝtelefono" ne taŭgas.
Bedaŭrinde, ĝi taŭgas. malgajo.gif

Uzu smartphone aŭ smartfono, ne utilas plibalastigi la vortarojn pro gadĝeto kiu baldaŭ estos anstataŭata per iu kun alia nomo.

johmue (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-29 11:00:47

Kirilo81:lertilo el vortfarada vipunkto tamen estas nelerta, kp. PMEG.
Nu ..., mi ja ne celas lertigilo. Oni ja devas esti iom lerta por lerte uzi lertilon. Do lertilo estas ilo, kiu al lertulo ebligas lertaĵojn ridulo.gif
Krome ne tiom gravas, kion oni ĉefe faras per smartfono, sed tio, kio ĝin distingas de aliaj similaj aparatoj, ekz. pletokomputiloj, kaj tio estas la kapablo telefoni.
Ĉu vere? Ĉu tiaj viŝkomputiloj ne kapablas telefoni? Certe ili povas per iaj retservoj kiel Skajpo. Kion pri tiaj mezaj aperatoj, kiujn oni en la angla nomas phablet?

Laŭ mi oni havu mallongan iom ĝeneralan vorton por tiaj aperatoj sendependan de la ekzaktaj grandeco kaj listo de kapabloj. Tiajn detalajn distingojn oni tiam povas fari per affiksoj.

Ekzemple "Lertilo povas esti unumanlertilo (smartphone) aŭ dumanlertilo (tablet)." Alternative "poŝlertilo" kaj "teklertilo".

Malavantaĝo de "lertilo" certe estas, ke oni ne tuj komprenas ĝin aŭdante ĝin la unuan fojon. Tiuvidpunkte pli taŭgas "smartfono". Eble oni unzu "smartfono" por la momento kaj atendu kelkajn jarojn ĉu la merkato iel sistemigas la klasojn de aparatoj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-29 12:01:27

Miland:Kion legantoj opinias pri lertfono?
Tio estus ĥimero el Esperanta kaj neesperanta vortoj, kian ne eblas formi en la plimulto de la lingvoj kaj certe ne en Esperanto.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-29 12:17:01

johmue:Nu ..., mi ja ne celas lertigilo. Oni ja devas esti iom lerta por lerte uzi lertilon. Do lertilo estas ilo, kiu al lertulo ebligas lertaĵojn ridulo.gif
La analizo de lertilo do ne estas komparebla al pumpilo aŭ eĉ sanilo, sed ĝi signifas pli-malpli "lerta ilo" (aŭ "ilo de lerto" ), kaj ilo rolas en ĝi ne kiel afiksoido, kiu donas verban interpreton al la antaŭa elemento, sed kiel substantiva ĉefelemento kun adjektiva flankelemento kiel la tipo novluno (aŭ kiel dompordo).
Tio estas ebla, ĉar la afiksoidoj havas tian duoblan karakteron, sed ĝi tamen estas nekutima kaj precipe oni devus, por komprenigi la nekutiman analizon, aldone marki la junton inter ambaŭ elementoj, ekz. per lertoilolert-ilo (same vi povus mallongigi aro da homoj al homo-aro, sed ne al *homaro, kp. ankaŭ venko-ebleco - venkebleco).

johmue:Ĉu vere? Ĉu tiaj viŝkomputiloj ne kapablas telefoni? Certe ili povas per iaj retservoj kiel Skajpo. Kion pri tiaj mezaj aperatoj, kiujn oni en la angla nomas phablet?
Mi pensas, ke la plimulto de la homoj distingas inter "kutima" kaj perreta telefonadoj.
Se vi celas per la lasta ekz. la Galaxy Tab, tion mi nomas plet(o)telefono. Ĉar tiaj aparatoj estas maloftaj, longeta nomo miaopinie estas akceptebla.

johmue:Malavantaĝo de "lertilo" certe estas, ke oni ne tuj komprenas ĝin aŭdante ĝin la unuan fojon. Tiuvidpunkte pli taŭgas "smartfono". Eble oni unzu "smartfono" por la momento kaj atendu kelkajn jarojn ĉu la merkato iel sistemigas la klasojn de aparatoj.
Simile estis kun komputilo, kiu bezonis iom da tempo por anstataŭi komputero kaj komputoro.

Por resumi: smartfono laŭ §15 FG estas jam parto de la E-a vortprovizo kaj tute uzinda. Se aperos same aŭ pli taŭga kunmetaĵo el pli fruaj E-aj morfemoj, tiu havos ŝancon anstataŭi ĝin en natura maniero. Post tiu longeta diskuto mi tamen pridubas tion.

horsto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 23:33:10

Kirilo81:
horsto:Kial argumenti tiel trompe? Kion vi nomas fakto, ke "smartfono" ne estas nova vorto por Esperanto, tio estas malĝusta.
Laŭ mia opinio oni transprenu vorton el alia lingvo nur, se ne eblas trovi bonan Esperantan esprimon.
Kaj cetere, oni neniam transprenu vorton, kiu jam enhavas Esperantan radikon (fon-o).
Pardonu, sed vi malpravas sub kelkaj aspektoj samtempe.

§15 de la Fundamenta Gramatiko esence diras, ke internaciaj vortoj aŭtomate apartenas al la lingvo, oni devas nur adapti la skribmanieron (nur antaŭ tiu fono havas sencon la regulo, ke "oni elparolas E-o, kiel ĝi estas skribata", ne inverse; kp. aldone ĉi tiun artikolon).
Tio estas la valida normo de E-o, dum vi argumentas per "laŭ mia opinio".
Ĉu vi neniam konsideris ke "internacia vorto" en la tempo de Zamenhof havis tute alian signifon. Li certe ne volis, ke ĉiu "nova" vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto.
Kirilo81:
Kaj ke ekzistas E-a radiko fon' nenial malhelpas la transprenon de smartfono aŭ ajna radiko kun la tri sinsekvaj fonemoj f - o - n. Ia regulo, kiun vi formulas, ne ekzistas kaj estus praktike nerealigebla: piro-tekniko, bas-tono, in-tima, pap-ago...
Mi ne diris ke tio malebligas transprenon. Mi volis diri ke oni ne transprenu tion se ekzistas pli bona alternativo.
Kaj cetere, vi citis pasintajn "erarojn". Ĉu tiuj eraroj permesas al ni estonte neniam plu pensi pri pli bonaj elektoj?

Francestral (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 23:38:21

horsto:Li certe ne volis, ke ĉiu "nova" vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto.
Kial li ne volus tion?

horsto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-30 23:51:55

Francestral:
horsto:Li certe ne volis, ke ĉiu "nova" vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto.
Kial li ne volus tion?
Ĉu eble ĉar li celis krei kiel eble plej facilan lingvon? Unu celo estis elimini kiel eble plej multajn vortojn por faciligi la lernadon, ĉu ne?

akueck (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-31 14:16:16

horsto:
Ĉu vi neniam konsideris ke "internacia vorto" en la tempo de Zamenhof havis tute alian signifon. Li certe ne volis, ke ĉiu "nova" vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto.
Do lau vi antau la simpla uzado de Regulo 15 oni unue devas esplori pri internacia vorto, chu ghi estas kreita nur pro komercaj kialoj. Nu, tio estas malfaciligo de Esperanto per hhimera regulo.

Amike

Andreas

Reen al la supro