Съобщения: 43
Език: Esperanto
Jev (Покажи профила) 11 ноември 2007, 19:09:22
stefanspaul: @JEV:Forumano plendas pri limigo de mesaĝlongo en la forumoj, ĉar li ne povas enmeti tradukojn de "Vorto de tago". Do li petas, ke se ni devas limigi mesaĝlongon en la forumoj, tiukaze ni mallongigu "Vorton de tago".
Also wenn ihr die Anzahl der Zeichen begrenzen müsst, dann macht auch das Vorto de la tago kürzer!!!
Problemojn, proponojn kaj plendojn pri la paĝaro ni traktas en tiu ĉi rubriko, pro tio mi petas ĉiam skribis ĉi tie, se vi volas ke mi reagu.
stefanspaul, kion ĝuste vi volas? Ĉu vi volas, ke ni pligrandigu nombron de simboloj? Ĉu ankoraŭ iu pensas, ke 1500 simboloj estas tre malmulte?
TED110 (Покажи профила) 11 ноември 2007, 19:54:34
Ni estas do kulturaj homoj... kial ni ne nur diras, ke ni ne bezonas plu tradukon por la "vorto de la tago"? Anstataŭ vi simple ĝin malpermesas kun baraĵo. Ĝi do estas stultnaiva, ĉu ne? Mi volas diskuti kun aliaj homoj, kaj kelkfoje artikulo povas esti malmulte pli longa. Sed nun mi ne povas skribi ion sen malkvieto, ke mi havas ankoraŭ spacon.
Limigo oni povas fari por Chat, sed ne por forumo. Aŭ, kompromiso, pli multa spaco!
Filu (Покажи профила) 11 ноември 2007, 19:56:40
Jev:Ĉu vi volas, ke ni pligrandigu nombron de simboloj? Ĉu ankoraŭ iu pensas, ke 1500 simboloj estas tre malmulte?1500 simboloj estas multe tro malmulte laŭ ankaŭ mi. Mi proponus almenaŭ 10000, se vere endas, ke forummesaĝoj estu limigitaj pro malrespektaj rubmesaĝantoj kaj/aŭ alia(j) kialo(j).
stefanspaul (Покажи профила) 11 ноември 2007, 21:09:34
Jev:Problemojn, proponojn kaj plendojn pri la paĝaro ni traktas en tiu ĉi rubriko, pro tio mi petas ĉiam skribis ĉi tie, se vi volas ke mi reagu.Saluton Jev!
Mi estas relative nova en lernu!net kaj mi ne sciis ke ekzistas tiu ĉi rubriko. Pardonon.
Jev:stefanspaul, kion ĝuste vi volas? Ĉu vi volas, ke ni pligrandigu nombron de simboloj? Ĉu ankoraŭ iu pensas, ke 1500 simboloj estas tre malmulte?Jes, Jev, mi kredas ke 1500 simboloj estas tro malmulte. Mi estas konscia ke unu el forumanoj skribis multe tro multa en diversaj forumrubrikoj kaj mi pensis ke la limigo al 1500 simboloj estas la lernu-a reago sur tio.
Mi tradukis la vorto de tago en alia programo kaj forgesis konservi mian tradukon. Feliĉe, la teksto ne estis viŝata.
Mi denove pardonpetis pro mian kolereman reagon kaj miaj multaj eraroj!
Amike,
Stefan
Jev (Покажи профила) 11 ноември 2007, 21:11:16
Mi persone kredas, ke 1500 estas sufiĉe multe. Oni povas simple dividi sian mesaĝon en du partojn, se oni volas skribi ion longan. 10000 simboloj jam estus tro multe, mi ne volas ke ĉiu mesaĝo iĝu aparta libro pri iu temo. Imagu, se sur unu paĝo aperus 10 mesaĝoj kaj ĉiu enhavus 10000 simbolojn, temus pri 100000 simboloj!!!
Kion pensas aliaj?
Jev (Покажи профила) 11 ноември 2007, 21:13:10
stefanspaul:Jes, Jev, mi kredas ke 1500 simboloj estas tro malmulte. Mi estas konscia ke unu el forumanoj skribis multe tro multa en diversaj forumrubrikoj kaj mi pensis ke la limigo al 1500 simboloj estas la lernu-a reago sur tio. Mi denove pardonpetis pro mian kolereman reagon kaj miaj multaj eraroj!Sed ne nur tiu persono skribas tre longajn mesaĝojn. Tre ofte ankaŭ aliaj ŝatas citi longajn tekstojn kaj poste per unu frazo komenti ilin.
Eble ni devas trovi iun kompromison. Kiom da simboloj vi proponas?
stefanspaul (Покажи профила) 11 ноември 2007, 21:23:13
Jev:Kiom da simboloj vi proponas?2500 kaj ne unu simbolo malpli!
TED110 (Покажи профила) 11 ноември 2007, 21:42:06
Vi do estas administranto, ĉu vi ne permesas al elpagi stultajn artikulojn? Ĝi do estus pli simpla. Vi ne povas atendi, ke ĉiuj reagas prompte sur avertoj, se ili volas skribi vole rubon en la forumo.
Jev (Покажи профила) 11 ноември 2007, 22:14:09
TED110:Jes eble 2500...Mi ne komprenas, kion signifas "elpagi".
Vi do estas administranto, ĉu vi ne permesas al elpagi stultajn artikulojn? Ĝi do estus pli simpla. Vi ne povas atendi, ke ĉiuj reagas prompte sur avertoj, se ili volas skribi vole rubon en la forumo.
Jes, mi komprenas, ke mi ne povas atendi, ke homoj ne skribos stultaĵojn, pro tio mi teknike limigis tion.
stefanspaul (Покажи профила) 11 ноември 2007, 22:18:54
Jev:Mi ne komprenas, kion signifas "elpagi".Li signifas forpreni aŭ forigi, mi pensas.