Ke daftar isi

Plendo de limigo de mesaĝlongo

dari Jev, 11 November 2007

Pesan: 45

Bahasa: Esperanto

Jev (Tunjukkan profil) 11 November 2007 19.09.22

En la germanlingva forumo aperis la jena mesaĝo:

stefanspaul: @JEV:
Also wenn ihr die Anzahl der Zeichen begrenzen müsst, dann macht auch das Vorto de la tago kürzer!!!
Forumano plendas pri limigo de mesaĝlongo en la forumoj, ĉar li ne povas enmeti tradukojn de "Vorto de tago". Do li petas, ke se ni devas limigi mesaĝlongon en la forumoj, tiukaze ni mallongigu "Vorton de tago".

Problemojn, proponojn kaj plendojn pri la paĝaro ni traktas en tiu ĉi rubriko, pro tio mi petas ĉiam skribis ĉi tie, se vi volas ke mi reagu.

stefanspaul, kion ĝuste vi volas? Ĉu vi volas, ke ni pligrandigu nombron de simboloj? Ĉu ankoraŭ iu pensas, ke 1500 simboloj estas tre malmulte?

TED110 (Tunjukkan profil) 11 November 2007 19.54.34

Do estas! Estas furioze malmuta!! Mi bezonas plu multa ploro.gif

Ni estas do kulturaj homoj... kial ni ne nur diras, ke ni ne bezonas plu tradukon por la "vorto de la tago"? Anstataŭ vi simple ĝin malpermesas kun baraĵo. Ĝi do estas stultnaiva, ĉu ne? Mi volas diskuti kun aliaj homoj, kaj kelkfoje artikulo povas esti malmulte pli longa. Sed nun mi ne povas skribi ion sen malkvieto, ke mi havas ankoraŭ spacon.
Limigo oni povas fari por Chat, sed ne por forumo. Aŭ, kompromiso, pli multa spaco!

Filu (Tunjukkan profil) 11 November 2007 19.56.40

Jev:Ĉu vi volas, ke ni pligrandigu nombron de simboloj? Ĉu ankoraŭ iu pensas, ke 1500 simboloj estas tre malmulte?
1500 simboloj estas multe tro malmulte laŭ ankaŭ mi. Mi proponus almenaŭ 10000, se vere endas, ke forummesaĝoj estu limigitaj pro malrespektaj rubmesaĝantoj kaj/aŭ alia(j) kialo(j).

stefanspaul (Tunjukkan profil) 11 November 2007 21.09.34

Jev:Problemojn, proponojn kaj plendojn pri la paĝaro ni traktas en tiu ĉi rubriko, pro tio mi petas ĉiam skribis ĉi tie, se vi volas ke mi reagu.
Saluton Jev!
Mi estas relative nova en lernu!net kaj mi ne sciis ke ekzistas tiu ĉi rubriko. Pardonon.
Jev:stefanspaul, kion ĝuste vi volas? Ĉu vi volas, ke ni pligrandigu nombron de simboloj? Ĉu ankoraŭ iu pensas, ke 1500 simboloj estas tre malmulte?
Jes, Jev, mi kredas ke 1500 simboloj estas tro malmulte. Mi estas konscia ke unu el forumanoj skribis multe tro multa en diversaj forumrubrikoj kaj mi pensis ke la limigo al 1500 simboloj estas la lernu-a reago sur tio.
Mi tradukis la vorto de tago en alia programo kaj forgesis konservi mian tradukon. Feliĉe, la teksto ne estis viŝata.
Mi denove pardonpetis pro mian kolereman reagon kaj miaj multaj eraroj!

Amike,
Stefan

Jev (Tunjukkan profil) 11 November 2007 21.11.16

Nu la problemo estas ke homoj tute ignoras miajn petojn kaj daŭre enmetas tre longajn mesaĝojn. Kaj poste aliaj uzantoj kun malfortaj komputiloj aŭ/kaj malgrandaj ekranoj komencas plendi al mi, ke pro tiuj mesaĝoj malfacilas uzi lernu!. La paĝoj de lernu! iĝas tre pezaj kaj tio kelkfoje ne plaĉas ankaŭ al serĉ-roboj. Kion fari?

Mi persone kredas, ke 1500 estas sufiĉe multe. Oni povas simple dividi sian mesaĝon en du partojn, se oni volas skribi ion longan. 10000 simboloj jam estus tro multe, mi ne volas ke ĉiu mesaĝo iĝu aparta libro pri iu temo. Imagu, se sur unu paĝo aperus 10 mesaĝoj kaj ĉiu enhavus 10000 simbolojn, temus pri 100000 simboloj!!!

Kion pensas aliaj?

Jev (Tunjukkan profil) 11 November 2007 21.13.10

stefanspaul:Jes, Jev, mi kredas ke 1500 simboloj estas tro malmulte. Mi estas konscia ke unu el forumanoj skribis multe tro multa en diversaj forumrubrikoj kaj mi pensis ke la limigo al 1500 simboloj estas la lernu-a reago sur tio. Mi denove pardonpetis pro mian kolereman reagon kaj miaj multaj eraroj!
Sed ne nur tiu persono skribas tre longajn mesaĝojn. Tre ofte ankaŭ aliaj ŝatas citi longajn tekstojn kaj poste per unu frazo komenti ilin. rideto.gif

Eble ni devas trovi iun kompromison. Kiom da simboloj vi proponas? rideto.gif

stefanspaul (Tunjukkan profil) 11 November 2007 21.23.13

Jev:Kiom da simboloj vi proponas? rideto.gif
2500 kaj ne unu simbolo malpli! sal.gif

TED110 (Tunjukkan profil) 11 November 2007 21.42.06

Jes eble 2500...
Vi do estas administranto, ĉu vi ne permesas al elpagi stultajn artikulojn? Ĝi do estus pli simpla. Vi ne povas atendi, ke ĉiuj reagas prompte sur avertoj, se ili volas skribi vole rubon en la forumo.

Jev (Tunjukkan profil) 11 November 2007 22.14.09

TED110:Jes eble 2500...
Vi do estas administranto, ĉu vi ne permesas al elpagi stultajn artikulojn? Ĝi do estus pli simpla. Vi ne povas atendi, ke ĉiuj reagas prompte sur avertoj, se ili volas skribi vole rubon en la forumo.
Mi ne komprenas, kion signifas "elpagi".

Jes, mi komprenas, ke mi ne povas atendi, ke homoj ne skribos stultaĵojn, pro tio mi teknike limigis tion. rideto.gif

stefanspaul (Tunjukkan profil) 11 November 2007 22.18.54

Jev:Mi ne komprenas, kion signifas "elpagi".
Li signifas forpreni aŭ forigi, mi pensas.

Kembali ke atas