Contenido

Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto

de baibaibibi, 20 de agosto de 2013

Aportes: 63

Idioma: Esperanto

Shuchdan40 (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 05:10:49

Mi dankas al miĥil por la klara respondo, mi esperas, ke ankaŭ la oponentoj nun vidu vian pozicion pli klare.

pdenisowski (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 11:00:19

Shuchdan40:Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun.
Dankon! Respektema diskutado pri ideoj estas ja ĉiam pli bona ol personaj atakoj kaj insultoj kontraŭ alipensuloj.

Amike,
Paul

mihxil (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 11:10:17

Belmiro:
mihxil:
Shuchdan40:Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun.
Tute ignori homojn, tute miskompreni aferojn kaj tiam ne pardonpeti pri tio ne estas bona maniero, kaj ja estas sufiĉe insulte. Ankaŭ provoki homojn diri certajn aferojn, kaj tiam ŝajnigi sin komplete ofendita, eĉ nome da alia religio estas malsincera, insulta kaj malbonmaniera.

Li estas forme 'ĝentila', sed enhave mi tute ne pri vi samopinias.
ho! ne paŭtu kara! Kontraŭe provu ne esti malagrabla al homoj. Vi jam pruvis esti sufiĉe lerta pri Esperanto.
Mi ne paŭtas, mi konstatas fakton, kaj mian ŝokiĝon pro tiom malbona juĝo de karaktero. Aŭ eble simple temas pri malkompleta scio pri ĉio kio okazis.

erinja (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 11:31:37

La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ni devas atingi 'pacon' en lernu por la bono de esperanto". Diskutoj pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio estas ekstertemaj ĉi tie, kaj mi forigas ilin, kune kun mesaĝoj kiuj enhavas personajn atakojn kontraŭ aliaj uzantoj.

Tiuj kiuj volas diskuti la ekziston aŭ neekziston de dio, bonvolu krei novan fadenon, aŭ iri al unu el la pluraj ekzistaj fadenoj pri tiu temo.

mihxil (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 12:00:42

erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ni devas atingi 'pacon' en lernu por la bono de esperanto". Diskutoj pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio estas ekstertemaj ĉi tie, kaj mi forigas ilin, kune kun mesaĝoj kiuj enhavas personajn atakojn kontraŭ aliaj uzantoj.
Malestis personaj atakoj, nur miroj pri nemeritaj laŭdoj. Kial vi ne forigas ankaŭ la laŭdojn? Kaj la memgratulajn ripetojn de tiuj laŭdoj? Kiel tio pli rilatas al la temo? Ĉu tio ne estis insulta? Mi almenaŭ sufiĉe insultiĝas.

cromagnon (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 13:26:41

erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ni devas atingi 'pacon' en lernu por la bono de esperanto". Diskutoj pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio estas ekstertemaj ĉi tie, kaj mi forigas ilin, kune kun mesaĝoj kiuj enhavas personajn atakojn kontraŭ aliaj uzantoj.

Tiuj kiuj volas diskuti la ekziston aŭ neekziston de dio, bonvolu krei novan fadenon, aŭ iri al unu el la pluraj ekzistaj fadenoj pri tiu temo.
Ĉu vi estas la polico ĉi tie? Mi pensas ke neniu krimo okazis.

erinja (Mostrar perfil) 28 de agosto de 2013 13:46:10

Neniu krimo okazas, sed se oni ne zorgas pri ĉi tiaj aferoj je la komenco, tutaj fadenoj formanĝiĝas de tiklaj temoj (kiel religio, politiko, kaj reformoj al Esperanto) kiuj devas havi sian propran fadenon, kun priskriba titolo (ekzemple - "Ekzisto de dio", "Reformoj al Esperanto" "Politiko en la norda parto de centra Slovakujo" ).

Mi ne estas la polico. Sed mi estas administranto de la paĝaro (kaj ankaŭ de la forumoj).

Paulinho (Mostrar perfil) 29 de agosto de 2013 01:31:46

Ekde mi komencis ĉeesti la paĝonj de LERNU, mi arigxis tro perpleksita per ia situacio: mokado. Mi vidis kelkajn ŝercojn de kristanoj pri ateistoj kaj de ateistoj pri kristanoj kiuj ŝajnis la mi netaŭga por bone edukitaj homoj. En jena afero de Dio ekzistado aŭ ne, mi sekvos iomete la penson de Immanuel Kant: laux kiu estas racie argumentoj de unu flanko kaj de la alia. Ĉiuj devas decidi, laŭ iliaj historio kaj ilia libereco. Se ateistulo mi prezentas argumentojn kontraŭ la ekzisto de Dio, mi povas legi kaj lerni el li. Mi ankaŭ esperas, ke li lernas el mi. Sed mi ne intencas konvinki lin, aŭ kredas ke li povas konvinki min. La grava afero ne estas venki aŭ konvinki: la grava afero estas disdividi la ideojn.

corobu (Mostrar perfil) 29 de agosto de 2013 13:21:12

Paulinho:...La grava afero ne estas venki aŭ konvinki: la grava afero estas disdividi la ideojn.
Se ni ĉiuj povus akcepti tion, tiam estus unua paŝo por paciĝo. Tamen, estas tro da malegaleco en nia mondo kaj disdividi ideojn ne povas sufiĉi por ke paco estu sur nia tero.
Sufiĉas observi malgrandskale, ekzemple interne de laborejo aŭ interne de familio, kiel malegaleco povas krei konfliktojn.
Disdividi la povon, la feliĉon, la sanon, la riĉecon, la kapablojn, la emojn kaj tiel plu... verŝajne restos revo por revuloj. Pardonu mian hodiaŭan senrevan pensaron.

Stefano888 (Mostrar perfil) 3 de septiembre de 2013 23:26:38

Disvastigi ideojn estas bona, sed la vortaj atakoj kaj la mokado ne estas utilaj por diskutado. Oni prezentu siajn ideojn, kredojn, ktp. kaj aliulo povas tiam aŭ konsenti aŭ ĝentile malkonsenti. Senfina argumentado ne necesas ankaŭ. Ateisto neniam konvinkos min ke mia Dio ne ekzistas. Aliflanke, mi plejverŝajne neniam konvinkos la ateistojn, kiuj dialogas sur ĉi tiuj fadenoj ke Li faras. Tial, estas neniu bona kialo daŭri la diskutado pri tiu temo.

Mi serĉas aliajn fadenojn kun aliaj temoj krom la ekzisto de Dio surdialogi. Estas 104 paĝoj sur la fadeno "Dio ne ekzistas." Ĉu ateisto iĝis kredanto? Ĉu kredanto iĝis ateisto? Ĉu iu ajn lernis ion novan sur tiu fadeno?

Mi povas diri ke mi lernis kelkajn aferojn de Miĥil (nome, abiogenezo kaj la Miller-Urey eksperimento), sed li ankoraŭ neniam ŝanĝos mian opinion pri tio. Multe da la aliaj argumentoj mi jam aŭdis antaŭe de aliaj ateistoj sur la interreto (Bill Maher kaj Lacy Greene, ekzemple) kaj ĉe univerisitato (mia ateista profesoro, ekzemple). Tial, estas neniu bona kialo por mi daŭri tian diskuton, miaopinie.

Estas aliaj aferoj priparoli. Kio pri sportoj? Mi ŝatus vidi la Atlantajn Falkojn gajni la usonan futbal-ĉampianado ĉi-jare. Se ne, mi eble iĝos fano de la Panteroj. Kiel mi diris, estas aliaj aferoj priparoli!

Volver arriba