Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto
글쓴이: baibaibibi, 2013년 8월 20일
글: 63
언어: Esperanto
Shuchdan40 (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오전 5:10:49
pdenisowski (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오전 11:00:19
Shuchdan40:Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun.Dankon! Respektema diskutado pri ideoj estas ja ĉiam pli bona ol personaj atakoj kaj insultoj kontraŭ alipensuloj.
Amike,
Paul
mihxil (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오전 11:10:17
Belmiro:Mi ne paŭtas, mi konstatas fakton, kaj mian ŝokiĝon pro tiom malbona juĝo de karaktero. Aŭ eble simple temas pri malkompleta scio pri ĉio kio okazis.mihxil:ho! ne paŭtu kara! Kontraŭe provu ne esti malagrabla al homoj. Vi jam pruvis esti sufiĉe lerta pri Esperanto.Shuchdan40:Ekzemple, malgraŭ mi ne dividas la opinion de pdenisowski, mi ŝatas lian maniere diskuti, ne insultante iun.Tute ignori homojn, tute miskompreni aferojn kaj tiam ne pardonpeti pri tio ne estas bona maniero, kaj ja estas sufiĉe insulte. Ankaŭ provoki homojn diri certajn aferojn, kaj tiam ŝajnigi sin komplete ofendita, eĉ nome da alia religio estas malsincera, insulta kaj malbonmaniera.
Li estas forme 'ĝentila', sed enhave mi tute ne pri vi samopinias.
erinja (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오전 11:31:37
Tiuj kiuj volas diskuti la ekziston aŭ neekziston de dio, bonvolu krei novan fadenon, aŭ iri al unu el la pluraj ekzistaj fadenoj pri tiu temo.
mihxil (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 12:00:42
erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ni devas atingi 'pacon' en lernu por la bono de esperanto". Diskutoj pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio estas ekstertemaj ĉi tie, kaj mi forigas ilin, kune kun mesaĝoj kiuj enhavas personajn atakojn kontraŭ aliaj uzantoj.Malestis personaj atakoj, nur miroj pri nemeritaj laŭdoj. Kial vi ne forigas ankaŭ la laŭdojn? Kaj la memgratulajn ripetojn de tiuj laŭdoj? Kiel tio pli rilatas al la temo? Ĉu tio ne estis insulta? Mi almenaŭ sufiĉe insultiĝas.
cromagnon (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 1:26:41
erinja:La temo de ĉi tiu fadeno estas "Ni devas atingi 'pacon' en lernu por la bono de esperanto". Diskutoj pri la ekzisto aŭ neekzisto de dio estas ekstertemaj ĉi tie, kaj mi forigas ilin, kune kun mesaĝoj kiuj enhavas personajn atakojn kontraŭ aliaj uzantoj.Ĉu vi estas la polico ĉi tie? Mi pensas ke neniu krimo okazis.
Tiuj kiuj volas diskuti la ekziston aŭ neekziston de dio, bonvolu krei novan fadenon, aŭ iri al unu el la pluraj ekzistaj fadenoj pri tiu temo.
erinja (프로필 보기) 2013년 8월 28일 오후 1:46:10
Mi ne estas la polico. Sed mi estas administranto de la paĝaro (kaj ankaŭ de la forumoj).
Paulinho (프로필 보기) 2013년 8월 29일 오전 1:31:46
corobu (프로필 보기) 2013년 8월 29일 오후 1:21:12
Paulinho:...La grava afero ne estas venki aŭ konvinki: la grava afero estas disdividi la ideojn.Se ni ĉiuj povus akcepti tion, tiam estus unua paŝo por paciĝo. Tamen, estas tro da malegaleco en nia mondo kaj disdividi ideojn ne povas sufiĉi por ke paco estu sur nia tero.
Sufiĉas observi malgrandskale, ekzemple interne de laborejo aŭ interne de familio, kiel malegaleco povas krei konfliktojn.
Disdividi la povon, la feliĉon, la sanon, la riĉecon, la kapablojn, la emojn kaj tiel plu... verŝajne restos revo por revuloj. Pardonu mian hodiaŭan senrevan pensaron.
Stefano888 (프로필 보기) 2013년 9월 3일 오후 11:26:38
Mi serĉas aliajn fadenojn kun aliaj temoj krom la ekzisto de Dio surdialogi. Estas 104 paĝoj sur la fadeno "Dio ne ekzistas." Ĉu ateisto iĝis kredanto? Ĉu kredanto iĝis ateisto? Ĉu iu ajn lernis ion novan sur tiu fadeno?
Mi povas diri ke mi lernis kelkajn aferojn de Miĥil (nome, abiogenezo kaj la Miller-Urey eksperimento), sed li ankoraŭ neniam ŝanĝos mian opinion pri tio. Multe da la aliaj argumentoj mi jam aŭdis antaŭe de aliaj ateistoj sur la interreto (Bill Maher kaj Lacy Greene, ekzemple) kaj ĉe univerisitato (mia ateista profesoro, ekzemple). Tial, estas neniu bona kialo por mi daŭri tian diskuton, miaopinie.
Estas aliaj aferoj priparoli. Kio pri sportoj? Mi ŝatus vidi la Atlantajn Falkojn gajni la usonan futbal-ĉampianado ĉi-jare. Se ne, mi eble iĝos fano de la Panteroj. Kiel mi diris, estas aliaj aferoj priparoli!