Al la enhavo

Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto

de baibaibibi, 2013-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-20 18:31:11

Ni devas atingi "pacon" en lernu, ni ĉiuj devus klopodi kontribui per niaj mesaĝoj en la forumo al tiu paco. Kaj la lernu-ĉefoj devus ĉesi "uzi" la povon kontraŭ la kontribuantoj al lernu kaj agi honeste kaj respekteme. Esperantujo estas unika eksperimento en la mondo, se la paco estas ebla en esperantujo, ĝi ankaŭ estos ebla en la mondo.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-20 19:05:56

Laŭ mi, "paco" estas toleri kaj respekti unu la alian, eĉ (aŭ precipe) kiam ni ne samopinias. Oni ne devus uzi komunan lingvon por insulti, ataki, ktp. alipensulojn.

Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.

Amike,
Paul

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-20 19:46:34

pdenisowski:Laŭ mi, "paco" estas toleri kaj respekti unu la alian, eĉ (aŭ precipe) kiam ni ne samopinias. Oni ne devus uzi komunan lingvon por insulti, ataki, ktp. alipensulojn.

Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.

Amike,
Paul
Mi pensas ke vi, parte pravas. Mi foje perdis la paciencon kun kelkaj kristanoj kiuj atakis min senkiale kaj mi respondis sufiĉe krude, eĉ mi komencis "persekuti" la kristanismon en lernu. Eble mi eraris. mi petas ke ni pardonu nun la ofendantojn. Laŭ mi, kristanoj devus esti pli rezistemaj al atakoj kaj ne plendi pro ĉio, pensu ke la ateistoj ne nur estas insultataj, sed ankaŭ iliaj mesaĝoj estas forigataj. Kaj mi pensas ke la ne kredantoj devus zorgi ne ataki persone la kredantojn.

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-20 20:08:52

Laŭ mi, en diskuto pri tre tikla afero devas veni momento, kiam ĉiuj partoprenantoj interkonsentu, ke ili respektas unu la alian, eĉ se iliaj opinioj malsamas. En la bone konata fadeno ĉe Lernu, tio ne okazis kaj la problemo nur kreskis kaj kreskis. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar se tia fadeno daŭras tro longe, ĝi povas difekti tutan forumon. Se ĉiuj argumentoj jam estas multfoje kaj ripete esprimitaj en fadeno, estas preferinde trovi novan temon.

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-20 20:17:11

baibaibibi:
pdenisowski:Laŭ mi, "paco" estas toleri kaj respekti unu la alian, eĉ (aŭ precipe) kiam ni ne samopinias. Oni ne devus uzi komunan lingvon por insulti, ataki, ktp. alipensulojn.

Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.

Amike,
Paul
Mi pensas ke vi, parte pravas. Mi foje perdis la paciencon kun kelkaj kristanoj kiuj atakis min senkiale kaj mi respondis sufiĉe krude, eĉ mi komencis "persekuti" la kristanismon en lernu. Eble mi eraris. mi petas ke ni pardonu nun la ofendantojn. Laŭ mi, kristanoj devus esti pli rezistemaj al atakoj kaj ne plendi pro ĉio, pensu ke la ateistoj ne nur estas insultataj, sed ankaŭ iliaj mesaĝoj estas forigataj. Kaj mi pensas ke la ne kredantoj devus zorgi ne ataki persone la kredantojn.
Dankon por via afiŝo. Mi tute konsentas -- senkiale (aŭ eĉ kunkiale) ataki aŭ insulti alipensulojn ne estas "kristana" konduko kaj ne estas tolerinda. Vivu kaj lasu vivi.

Laŭ mi oni ĉiam rajtas diri : "Mi ne kredas je Dio. Ne estas neniu scienca pruvo de sia ekzisto kaj mi ne ŝatas la mesaĝon de la Biblo, Korano, ktp." Sed miaopinie oni ne rajtas diri : "La kredantoj estas fiaj murdistoj kies frenezaj fantazioj stuligas la homaron". Estas ja diferenco.

Amike kaj respekteme,

Paul

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-21 06:01:51

Dankon chainy kaj paul.
La problemo ne estas nur la konata fadeno kaj rilataj fadenoj, sed la infana konduto de la lernu-ĉefoj kiuj el antaŭ multe da tempo ŝatas uzi sian povohavan pozicion por elimini aŭ modifi mesaĝojn de forumanoj kaj ataki kelkajn bonintencajn uzantojn, kreante aĉan etoson en lernu. Kaj tio havas nenian rilaton al dio. Mi pensas ke oni devas esti sufiĉe matura por ne "uzi" la povon kiel ŝercema infano, escepte se nia celo estas amuzi atakante aliajn kaj malhelpi esperanton.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-21 06:04:33

pdenisowski:Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.
Ne ĉiam ĉio okazas laŭ onia volo. Tio estas akceptinda parto de la vivo. Se kredoj estas efektivaj stultaj aŭ frenezaj tiam tio povu esti dirata. La vero povas esti malmola. Ekzemple kredo je certa parto de homeopatio, nome kredi ke malkoncentri solvaĵon plifortigas ĝiajn efikojn vere estas iom freneze. Kaj eviti tiun vorton por priskribi tian kredon estus precipe malsincere. Tio ne signifas ke oni insultas aŭ malrespektas la kredanton, tio nur signifas ke oni malrespektas la kredon.

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-21 07:02:57

mihxil:

Miĥil, mi subtenas vin en la senco, ke administranto almenaŭ skribu al vi antaŭ ol forigi viajn mesaĝojn, sed mi ege dubas pri via sincereco en la ĉi-supra mesaĝo. Vi bonege scias, ke se kredo estas stulta, tiam la kredanto ankaŭ devas esti stulta. Ne eblas apartigi la aferojn tiel por ŝajnigi, ke vi ne intencas ofendi. Kaj kial vi insistas esprimi tiajn aferojn eĉ ĉi tie en fadeno, kiu celas 'atingi pacon'?! Vi ŝajne neniel volas atingi pacon. Ĉi tie la celo estas trovi kompromison, montri iom da respekto unu al la alia.

Nu, tion devis skribi al vi administranto, kaj tiam ni ne malŝparus tiom da tempo en la diskutoj en la alia fadeno. Ĉu ni iam havos normalajn kaj aktivajn moderigantojn en tiu ĉi forumo? Ne devas esti malfacila laboro, se dividi ĝin inter kelke da homoj.

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-21 07:17:14

Miĥil, mi nun raportos vian mesaĝon, ĉar ĝi nur difektas tiun ĉi fadenon, kiu celas atingi pacan kompromison. Vi denove serĉas konflikton, do via mesaĝo estas ekstertema. La mistera administranto espereble forigos ankaŭ jen tiun ĉi kaj mian antaŭan mesaĝon.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-21 07:20:16

Chainy:Vi bonege scias, ke se kredo estas stulta, tiam la kredanto ankaŭ devas esti stulta.
Mi tion tute ne scias. Mi cetere ne diris 'stulta' sed 'freneza'. Mi konas multajn homojn kun frenezaj kredoj kiujn mi tamen respektas. Tiu freneza kredo kompreneble ne helpas la respekton, sed ankaŭ ne tute malhelpas, ĉar unu kredo ne decidas la juĝon pri la tuta persono.

Mi estas konvinkita ke ĉiuj homoj senescepte estas malfortaj estaĵoj kiuj emas malracie pensi kaj inklinas esti cerbolavitaj de iliaj ĉirkaŭaĵoj. Mi tuj konfesus ke mi mem supozeble tenas diversajn frenezajn kredojn, ĉar ankaŭ mi estas homo. Mi ne tuj scius ekzemplon kompreneble, ĉar se mi konscius ke la kredo estas freneza, mi ja klopodus elimini ĝin.

Chainy:Kaj kial vi insistas esprimi tiajn aferojn eĉ ĉi tie en fadeno, kiu celas 'atingi pacon'?! Vi ŝajne neniel volas atingi pacon.
Mi volas komprenigi kial mi foje diras kion mi diras, kaj mi volas emfazi ke oni devas povi elteni verojn kaj opiniojn kiuj eble ne tre plaĉas al oni. Ke tio ne celas malpacon, nur interŝanĝon de ideoj.

Chainy: Ĉi tie la celo estas trovi kompromison, montri iom da respekto unu al la alia
Respekto ne egalas al engluti sian opinion. Male, mi dirus.

Chainy:kaj preferinde kun iom malpli da viaj 'sciencaj' sen-emociaj argumentoj, ĉar ili ne taŭgas ĉi tie.
Afereca sintemo taŭgu ĉiam en publika forumo.

Reen al la supro