Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto
dari baibaibibi, 20 Agustus 2013
Pesan: 63
Bahasa: Esperanto
baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Agustus 2013 18.31.11
pdenisowski (Tunjukkan profil) 20 Agustus 2013 19.05.56
Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.
Amike,
Paul
baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Agustus 2013 19.46.34
pdenisowski:Laŭ mi, "paco" estas toleri kaj respekti unu la alian, eĉ (aŭ precipe) kiam ni ne samopinias. Oni ne devus uzi komunan lingvon por insulti, ataki, ktp. alipensulojn.Mi pensas ke vi, parte pravas. Mi foje perdis la paciencon kun kelkaj kristanoj kiuj atakis min senkiale kaj mi respondis sufiĉe krude, eĉ mi komencis "persekuti" la kristanismon en lernu. Eble mi eraris. mi petas ke ni pardonu nun la ofendantojn. Laŭ mi, kristanoj devus esti pli rezistemaj al atakoj kaj ne plendi pro ĉio, pensu ke la ateistoj ne nur estas insultataj, sed ankaŭ iliaj mesaĝoj estas forigataj. Kaj mi pensas ke la ne kredantoj devus zorgi ne ataki persone la kredantojn.
Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.
Amike,
Paul
Chainy (Tunjukkan profil) 20 Agustus 2013 20.08.52
pdenisowski (Tunjukkan profil) 20 Agustus 2013 20.17.11
baibaibibi:Dankon por via afiŝo. Mi tute konsentas -- senkiale (aŭ eĉ kunkiale) ataki aŭ insulti alipensulojn ne estas "kristana" konduko kaj ne estas tolerinda. Vivu kaj lasu vivi.pdenisowski:Laŭ mi, "paco" estas toleri kaj respekti unu la alian, eĉ (aŭ precipe) kiam ni ne samopinias. Oni ne devus uzi komunan lingvon por insulti, ataki, ktp. alipensulojn.Mi pensas ke vi, parte pravas. Mi foje perdis la paciencon kun kelkaj kristanoj kiuj atakis min senkiale kaj mi respondis sufiĉe krude, eĉ mi komencis "persekuti" la kristanismon en lernu. Eble mi eraris. mi petas ke ni pardonu nun la ofendantojn. Laŭ mi, kristanoj devus esti pli rezistemaj al atakoj kaj ne plendi pro ĉio, pensu ke la ateistoj ne nur estas insultataj, sed ankaŭ iliaj mesaĝoj estas forigataj. Kaj mi pensas ke la ne kredantoj devus zorgi ne ataki persone la kredantojn.
Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.
Amike,
Paul
Laŭ mi oni ĉiam rajtas diri : "Mi ne kredas je Dio. Ne estas neniu scienca pruvo de sia ekzisto kaj mi ne ŝatas la mesaĝon de la Biblo, Korano, ktp." Sed miaopinie oni ne rajtas diri : "La kredantoj estas fiaj murdistoj kies frenezaj fantazioj stuligas la homaron". Estas ja diferenco.
Amike kaj respekteme,
Paul
baibaibibi (Tunjukkan profil) 21 Agustus 2013 06.01.51
La problemo ne estas nur la konata fadeno kaj rilataj fadenoj, sed la infana konduto de la lernu-ĉefoj kiuj el antaŭ multe da tempo ŝatas uzi sian povohavan pozicion por elimini aŭ modifi mesaĝojn de forumanoj kaj ataki kelkajn bonintencajn uzantojn, kreante aĉan etoson en lernu. Kaj tio havas nenian rilaton al dio. Mi pensas ke oni devas esti sufiĉe matura por ne "uzi" la povon kiel ŝercema infano, escepte se nia celo estas amuzi atakante aliajn kaj malhelpi esperanton.
mihxil (Tunjukkan profil) 21 Agustus 2013 06.04.33
pdenisowski:Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.Ne ĉiam ĉio okazas laŭ onia volo. Tio estas akceptinda parto de la vivo. Se kredoj estas efektivaj stultaj aŭ frenezaj tiam tio povu esti dirata. La vero povas esti malmola. Ekzemple kredo je certa parto de homeopatio, nome kredi ke malkoncentri solvaĵon plifortigas ĝiajn efikojn vere estas iom freneze. Kaj eviti tiun vorton por priskribi tian kredon estus precipe malsincere. Tio ne signifas ke oni insultas aŭ malrespektas la kredanton, tio nur signifas ke oni malrespektas la kredon.
Chainy (Tunjukkan profil) 21 Agustus 2013 07.02.57
mihxil:Miĥil, mi subtenas vin en la senco, ke administranto almenaŭ skribu al vi antaŭ ol forigi viajn mesaĝojn, sed mi ege dubas pri via sincereco en la ĉi-supra mesaĝo. Vi bonege scias, ke se kredo estas stulta, tiam la kredanto ankaŭ devas esti stulta. Ne eblas apartigi la aferojn tiel por ŝajnigi, ke vi ne intencas ofendi. Kaj kial vi insistas esprimi tiajn aferojn eĉ ĉi tie en fadeno, kiu celas 'atingi pacon'?! Vi ŝajne neniel volas atingi pacon. Ĉi tie la celo estas trovi kompromison, montri iom da respekto unu al la alia.pdenisowski:Mi ne lernis Esperanton ĉar mi volas ke alilandanoj nomu min, miajn kredojn, aŭ miajn opiniojn "stultajn", "frenezajn", ktp.Ne ĉiam ĉio okazas laŭ onia volo. Tio estas akceptinda parto de la vivo. Se kredoj estas efektivaj stultaj aŭ frenezaj tiam tio povu esti dirata. La vero povas esti malmola. Ekzemple kredo je certa parto de homeopatio, nome kredi ke malkoncentri solvaĵon plifortigas ĝiajn efikojn vere estas iom freneze. Kaj eviti tiun vorton por priskribi tian kredon estus precipe malsincere. Tio ne signifas ke oni insultas aŭ malrespektas la kredanton, tio nur signifas ke oni malrespektas la kredon.
Nu, tion devis skribi al vi administranto, kaj tiam ni ne malŝparus tiom da tempo en la diskutoj en la alia fadeno. Ĉu ni iam havos normalajn kaj aktivajn moderigantojn en tiu ĉi forumo? Ne devas esti malfacila laboro, se dividi ĝin inter kelke da homoj.
Chainy (Tunjukkan profil) 21 Agustus 2013 07.17.14
mihxil (Tunjukkan profil) 21 Agustus 2013 07.20.16
Chainy:Vi bonege scias, ke se kredo estas stulta, tiam la kredanto ankaŭ devas esti stulta.Mi tion tute ne scias. Mi cetere ne diris 'stulta' sed 'freneza'. Mi konas multajn homojn kun frenezaj kredoj kiujn mi tamen respektas. Tiu freneza kredo kompreneble ne helpas la respekton, sed ankaŭ ne tute malhelpas, ĉar unu kredo ne decidas la juĝon pri la tuta persono.
Mi estas konvinkita ke ĉiuj homoj senescepte estas malfortaj estaĵoj kiuj emas malracie pensi kaj inklinas esti cerbolavitaj de iliaj ĉirkaŭaĵoj. Mi tuj konfesus ke mi mem supozeble tenas diversajn frenezajn kredojn, ĉar ankaŭ mi estas homo. Mi ne tuj scius ekzemplon kompreneble, ĉar se mi konscius ke la kredo estas freneza, mi ja klopodus elimini ĝin.
Chainy:Kaj kial vi insistas esprimi tiajn aferojn eĉ ĉi tie en fadeno, kiu celas 'atingi pacon'?! Vi ŝajne neniel volas atingi pacon.Mi volas komprenigi kial mi foje diras kion mi diras, kaj mi volas emfazi ke oni devas povi elteni verojn kaj opiniojn kiuj eble ne tre plaĉas al oni. Ke tio ne celas malpacon, nur interŝanĝon de ideoj.
Chainy: Ĉi tie la celo estas trovi kompromison, montri iom da respekto unu al la aliaRespekto ne egalas al engluti sian opinion. Male, mi dirus.
Chainy:kaj preferinde kun iom malpli da viaj 'sciencaj' sen-emociaj argumentoj, ĉar ili ne taŭgas ĉi tie.Afereca sintemo taŭgu ĉiam en publika forumo.