目次へ

Demando pri akuzativo

notasurgeon,2013年8月21日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

notasurgeon (プロフィールを表示) 2013年8月21日 17:06:50

Regardu:

[list=1]Mi bezonas pli da helpo
Mi bezonas plian helpon
Mi bezonas pli multan helpon[/list]Kial ni ne uzas akuzativan formon en la unua frazo?

Belmiro (プロフィールを表示) 2013年8月21日 17:43:50

notasurgeon:Rigardu:

[list=1]Mi bezonas pli da helpo
Mi bezonas plian helpon
Mi bezonas pli multan helpon[/list]Kial ni ne uzas akuzativan formon en la unua frazo?
Post la prepozicio “da” oni ne uzu rolmontrilo “n”
Amike
Belmiro

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年8月21日 17:44:47

"Da" estas prepozicio, kaj ni ne uzas la akuzativon post prepozicioj krom montri movecon.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年8月21日 20:15:03

Mi bezonas glason da vino.
La akuzativo trafas la objekton, kaj da-esprimo ne estas mem objekto.

Tiu sako da sablo estas blua. Estas la sako kiu estas blua, ne la sablo.
Do, ĉi tie la akuzativo trafas la vorton pli, ne helpo.

Vi ankaŭ povas diri :
Mi bezonas grandan kvanton da helpo.
Mi bezonas multon da helpo.
Mi bezonas multe da helpo.

Tio ankaŭ valoras por la poseda rolvorteto de.
Mi bezonas la aŭton de Ludoviko. (kaj ne de Ludovikon)

notasurgeon (プロフィールを表示) 2013年8月22日 14:32:58

Dankon! Tiu estis tre helpema.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年8月26日 15:24:44

HaleBopp:
Tiu sako da sablo estas blua. Estas la sako kiu estas blua, ne la sablo.
Mi ne tute konsentas. Se oni uzas tiun esprimon, estas la sablo kiu estus blua.

Alikaze, oni havus:
Tiu sablosako estas blua.
Tiu sako kun sablo (aŭ por sablo, se ĝi estas malplena) estas blua.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年8月26日 19:46:25

Altebrilas:Mi ne tute konsentas. Se oni uzas tiun esprimon, estas la sablo kiu estus blua.
Fakte vi pravas, ĉi tie sako estas la gramatika subjekto sed ne senca subjekto.
Mi nur intencis diri ke da-esprimo estas nur rekta priskribo de ĉefvorto, kaj ne cefvorto mem.
Mi dirintus :
"Tiu sako de sablo estas blua. Estas la sako kiu estas blua, ne la sablo."

先頭にもどる