Contribuții/Mesaje: 7
Limbă: Esperanto
notasurgeon (Arată profil) 21 august 2013, 17:06:50
[list=1]Mi bezonas pli da helpo
Mi bezonas plian helpon
Mi bezonas pli multan helpon[/list]Kial ni ne uzas akuzativan formon en la unua frazo?
Belmiro (Arată profil) 21 august 2013, 17:43:50
notasurgeon:Rigardu:Post la prepozicio “da” oni ne uzu rolmontrilo “n”
[list=1]Mi bezonas pli da helpo
Mi bezonas plian helpon
Mi bezonas pli multan helpon[/list]Kial ni ne uzas akuzativan formon en la unua frazo?
Amike
Belmiro
RiotNrrd (Arată profil) 21 august 2013, 17:44:47
HaleBopp (Arată profil) 21 august 2013, 20:15:03
La akuzativo trafas la objekton, kaj da-esprimo ne estas mem objekto.
Tiu sako da sablo estas blua. Estas la sako kiu estas blua, ne la sablo.
Do, ĉi tie la akuzativo trafas la vorton pli, ne helpo.
Vi ankaŭ povas diri :
Mi bezonas grandan kvanton da helpo.
Mi bezonas multon da helpo.
Mi bezonas multe da helpo.
Tio ankaŭ valoras por la poseda rolvorteto de.
Mi bezonas la aŭton de Ludoviko. (kaj ne de Ludovikon)
notasurgeon (Arată profil) 22 august 2013, 14:32:58
Altebrilas (Arată profil) 26 august 2013, 15:24:44
HaleBopp:Mi ne tute konsentas. Se oni uzas tiun esprimon, estas la sablo kiu estus blua.
Tiu sako da sablo estas blua. Estas la sako kiu estas blua, ne la sablo.
Alikaze, oni havus:
Tiu sablosako estas blua.
Tiu sako kun sablo (aŭ por sablo, se ĝi estas malplena) estas blua.
HaleBopp (Arată profil) 26 august 2013, 19:46:25
Altebrilas:Mi ne tute konsentas. Se oni uzas tiun esprimon, estas la sablo kiu estus blua.Fakte vi pravas, ĉi tie sako estas la gramatika subjekto sed ne senca subjekto.
Mi nur intencis diri ke da-esprimo estas nur rekta priskribo de ĉefvorto, kaj ne cefvorto mem.
Mi dirintus :
"Tiu sako de sablo estas blua. Estas la sako kiu estas blua, ne la sablo."