Al contingut

Sufiksoj kun eksterlandaj vortoj?

de oscurox, 24 d’agost de 2013

Missatges: 12

Llengua: Esperanto

oscurox (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2013 20.57.08

Saluton ridulo.gif Mi lernas esperanton jam de unu monato kaj mi ĝuas reale ĝin! Tamen, mi havas demandon pri uzante sufiksojn kun eksterlandaj vortoj. Simpla ekzemplo sole:

"I prefer the Harry Potter movies."

Ĉu ĉi tio estus:

"Mi preferas la Harry Potter-jn filmojn."

Kiam skribante, ĉu oni bezonas la sufikson post Potter (-jn) aŭ ĉu la sufikso ne estas necesa? Kompreneble mi scias, ke kiam parolante ĉi tio ne aplikas!

Bonvolu kaj dankon ridulo.gif

RiotNrrd (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2013 21.14.37

Fremdaj vortoj/nomoj ne postulas Esperantajn afiksojn.

Iuj homoj uzas tiajn afiksojn kun fremdaj vortoj, kaj (eble) skribus Harry Potter-ajn* filmojn

Sed, plejparte, kunteksto kaj la akuzativaj/ne-akuzativaj markoj de la cetero de la frazo montras (logike) la subjekton kaj rektan objekton plene. Ankaŭ, se vi uzas la afiksojn kun fremdaj vortoj, iam la rezulto estas neprononcebla. Mia praktiko estas ne uzi la afiksojn krom se la frazo estus tro ambigua alie.

La uzo de la afiksoj kun fremdaj vortoj ne malĝustas. Ĝi nur nenecesas. Mi skribus Mi preferas la Harry Potter filmojn.

-----------------------------------
* Pli verŝajne Hari Poterajn. Sed, mi kredas ke la demando estas ne pri Esperantigitaj vortoj, sed vortoj ankoraŭ en fremda formo.

michaleo (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2013 21.25.46

oscurox:Saluton ridulo.gif

"Mi preferas la Harry Potter-jn filmojn."

Kiam skribante, ĉu oni bezonas la sufikson post Potter (-jn) aŭ ĉu la sufikso ne estas necesa? Kompreneble mi scias, ke kiam parolante ĉi tio ne aplikas!
Pli ĝuste: "Mi preferas la Harry Potter-ajn filmojn".
Vi povus paroli tiel kaj iuj aldonas tiajn finaĵojn al propraj nomoj, ekzemple: Zamenhof-on.

Sed mi preferus paroli:
Mi preferas la filmojn pri Harry Potter.
Aŭ pli longe:
Mi preferas la filmojn bazitajn sur (libroj) "Harry Potter".

oscurox (Mostra el perfil) 24 d’agost de 2013 22.22.14

Harry Potter-ajn
Dankon RiotNrrd kaj michaleo por ĉi tio. Mi ne devus esti supozinta, ke ĝi ne bezonas la adjektivan sufikson.

Dankon ankaŭ por la aliaj sugestoj. Nun mi konscias, ke uzante sufiksojn tiel ne necesas ĉiam kaj ke estas eble pli facilaj manieroj.

sudanglo (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2013 10.37.30

Verŝajne, neniu dirus mi renkontis Zamenhof-on - oni dirus mi renkontis Zamenhof.

Sed kontraste oni dirus tiu vorto estas Zamenhofa.

Uzante Gugla-Tradukon (Google Translate) oni trovas (se oni povas fidi la rezultojn) ke la diversaj Eŭropaj lingvoj traktas la aferon diverse.

Mi preferas la filmojn Harry Potter (la franca)
Mi preferas la filmojn de Harry Potter (la itala)
Mi preferas la Harry Potter-filmojn (la sveda)
Mi preferas la Hari-Poterajn filmojn (la litova)

Fenris_kcf (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2013 11.09.52

Legu tiun fadenon!

oscurox (Mostra el perfil) 25 d’agost de 2013 17.52.11

Multan dankon por montranta al mi tion paĝon kun via mesaĝo! Tio listo kun la ses ebloj estas tre klara kaj mi komprenas multe pli bone nun.

Ondo (Mostra el perfil) 27 d’agost de 2013 19.23.42

sudanglo:Verŝajne, neniu dirus mi renkontis Zamenhof-on - oni dirus mi renkontis Zamenhof.
Mi tuj levas mian manon por indiki jesan respondon al la demando: "Ĉu vi diras mi renkontis Zamenhof-on". Certe ekzistas aliaj neniuj. Sed mi ne volas vin devigi tiel diri, ĉar tio eble tre agacus al vi.

sudanglo (Mostra el perfil) 27 d’agost de 2013 20.15.18

Mi pensas ke Zamenhofo ne estas nia kara onklo Zam, nur homo kiu paradas sin kiel Zamenhof, aŭ rolas kiel Zamenhof.

Mi tiam dirus 'li estas vera Zamenhofo'.

Aŭ, 'ĉiuj Zamenhofoj sur la scenejo nun, ni elektos la plej bonan'.

eric_vandenburg (Mostra el perfil) 28 d’agost de 2013 10.36.10

michaleo:
oscurox:Saluton ridulo.gif

"Mi preferas la Harry Potter-jn filmojn."

Kiam skribante, ĉu oni bezonas la sufikson post Potter (-jn) aŭ ĉu la sufikso ne estas necesa? Kompreneble mi scias, ke kiam parolante ĉi tio ne aplikas!
Pli ĝuste: "Mi preferas la Harry Potter-ajn filmojn".
Vi povus paroli tiel kaj iuj aldonas tiajn finaĵojn al propraj nomoj, ekzemple: Zamenhof-on.

Sed mi preferus paroli:
Mi preferas la filmojn pri Harry Potter.
Aŭ pli longe:
Mi preferas la filmojn bazitajn sur (libroj) "Harry Potter".
Mi pensas, ke tiaj frazoj nomiĝas Identigaj priskriboj, kaj tiuj ne havas finaĵojn ĉu la vortoj estas Esperanta aŭ ne. Oni simple diras:

"Mi preferas la filmojn Harry Potter."

Ekzakte kiel oni diras:

"Anglujo, Kanado kaj Usono havas urbojn Londono."

La kursivo estas taŭga ( almenaŭ al mi ) ĉar Harry Potter estas ambaŭ seriotitolo kaj fremdlingva vortoj.

Tornar a dalt