Ĉu la angla estas unu lingvo?
de cromagnon, 28 d’agost de 2013
Missatges: 36
Llengua: Esperanto
Dakila_Sidhi (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 4.42.41
cromagnon:La diferenco ja ne estas granda inter dialektoj, kaj parolantoj povus interkompreni senprobleme, kiel la afiŝintoj diris.vincas:Ili estas sufiĉe malsamaj por ege malfaciligi la laboron de tradukado, verkado, ktp. bezonante specialajn tradukistoj kaj verkistoj por ĉiu el la versioj, kaj por eviti ke ne denaskuloj povas realigi tiujn taskojn en iu ajn el la versioj.cromagnon:Sed, kial la angla havas tiom da malsamaj normaj lingvoj?Ĉu vi povas doni ekzemplojn pri malsameco de normaj anglaj lingvoj? Mi ne pensas, ke malsameco estas granda :]
Se estas vorto nesama, la legantoj povas kalkuli ĝin per la metodoj por scii nefamiliaraj vortoj, ekzemple laŭ kunteksto, sinonimoj, ktp. Se ili ankoraŭ ne povas memscii, ili povas serĉi la difinon, demandi al alparolanto, aŭ ne zorgi ĉar ni ne bezonas scii ĉiujn vortojn.
La Angla ne bezonas specialajn tradukistojn por la dialektoj, nur 1 traduko necesiĝas. Kiel mi diris, multaj tradukoj fariĝas ĉar la Angla estas nuntempe la plej ĉefa lingvo en la mondo do ĝi meritas la plej penojn tradukiĝi.
cromagnon:vi scias pri kio mi parolasEble ili ne komprenis. Tial li demandis. Kial ne nur ekspliki por ĉesi la konfuzon?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Norma_lingvo
Norma lingvo, normlingvo (ankaŭ norma dialekto aŭ normigita dialekto) estas difinita vario de lingvo, kiu ricevis leĝan aŭ preskaŭleĝan statuson. Ĉar ĝi estas kutime la formo subtenata de la lernejoj kaj amaskomunikiloj, ĝin la lingvanoj ofte konsideras iamaniere pli "ĝusta" ol aliaj varioj.
Kelkaj normaj lingvoj estas konstruitaj lingvoj, kiuj fontas el malsamaj dialektoj.
cromagnon (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 10.10.07
pdenisowski:Mi elĉerpis el ĉi tie: http://grammar.about.com/od/rs/g/standbriteterm.ht... , kiu estas la celo havi malsamajn normajn anglajn, "The idea was that one could speak British English or American English but not a random mix of the two."cromagnon:Unu norma lingvo estas ekz. la norma usona angla, mi pensas ke vi scias pri kio mi parolas, vi havas unu solan ortografion, vortaron kaj gramatikon en usono, aŭ, ĉu la norma usona angla ne vere ekzistas laŭ vi?Laŭ mi tia "norma usona angla" ne ekzistas. Mi estas denaska Usonano kaj neniam aŭdis pri tia normo (standard American English?). Certe, la plejparto de edukitaj usonanoj havas similajn opiniojn pri kio estas "korekta" kaj "malkorekta" uzado, sed ne ĉiam.
Kiam mi estis infano oni diris ke nekorektas dividi infinativojn : "to go boldly" (korekta) kaj "to boldly go" (malkorekta). Nun mi kredas ke neniu usonano kritikus la duan. Ĉu "norma usona angla" ŝanĝis? Se jes, kiel kaj kie mi povas informigi min pri tiaj ŝanĝoj? (Tiuj estas sinceraj demandoj).
Kompreneble estas diferencoj inter angla, usona, kanada, ktp. sed laŭ mia scio ne ekzistas "normo" kiu aŭtoritate difinas kiu estas "norma" en tiuj landoj.
Pardonu se miaj demandoj ŝajnas iomete malkleraj, sed mi vere neniam aŭdis la esprimon "norma usona angla" kaj mi sincere ne komprenas kiel oni povas diri ke tia normo ekzistas. Se vi havas tempon kaj volon klarigi tiun punkton mi estus tre dankema -- mi ĉiam pretas lerni ion novan
Amike,
Paul
http://grammar.about.com/od/rs/g/stamenglishterm.h...
http://www.ling.mq.edu.au/news/australian_style/v1...
Mi esperas ke mi instruis al vi ion novan.
cromagnon (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 10.15.04
Dakila_Sidhi:Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?cromagnon:La diferenco ja ne estas granda inter dialektoj, kaj parolantoj povus interkompreni senprobleme, kiel la afiŝintoj diris.vincas:Ili estas sufiĉe malsamaj por ege malfaciligi la laboron de tradukado, verkado, ktp. bezonante specialajn tradukistoj kaj verkistoj por ĉiu el la versioj, kaj por eviti ke ne denaskuloj povas realigi tiujn taskojn en iu ajn el la versioj.cromagnon:Sed, kial la angla havas tiom da malsamaj normaj lingvoj?Ĉu vi povas doni ekzemplojn pri malsameco de normaj anglaj lingvoj? Mi ne pensas, ke malsameco estas granda :]
Se estas vorto nesama, la legantoj povas kalkuli ĝin per la metodoj por scii nefamiliaraj vortoj, ekzemple laŭ kunteksto, sinonimoj, ktp. Se ili ankoraŭ ne povas memscii, ili povas serĉi la difinon, demandi al alparolanto, aŭ ne zorgi ĉar ni ne bezonas scii ĉiujn vortojn.
La Angla ne bezonas specialajn tradukistojn por la dialektoj, nur 1 traduko necesas. Kiel mi diris, multaj tradukoj fariĝas ĉar la Angla estas nuntempe la plej ĉefa lingvo en la mondo do ĝi meritas la plej penojn tradukiĝi.
cromagnon:vi scias pri kio mi parolasEble ili ne komprenis. Tial li demandis. Kial ne nur ekspliki por ĉesi la konfuzon?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Norma_lingvo
Norma lingvo, normlingvo (ankaŭ norma dialekto aŭ normigita dialekto) estas difinita vario de lingvo, kiu ricevis leĝan aŭ preskaŭleĝan statuson. Ĉar ĝi estas kutime la formo subtenata de la lernejoj kaj amaskomunikiloj, ĝin la lingvanoj ofte konsideras iamaniere pli "ĝusta" ol aliaj varioj.
Kelkaj normaj lingvoj estas konstruitaj lingvoj, kiuj fontas el malsamaj dialektoj.
pdenisowski (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 12.37.12
cromagnon:Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?Jes - mi multjare laboris kiel tradukisto kaj ofte faris tion.
pdenisowski (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 12.49.34
cromagnon:http://www.ling.mq.edu.au/news/australian_style/v1...Ĉe la fino de la artikolo :
My final definition of Standard Australian English is, therefore, that it is the English that you produce when you avoid all the things that your teachers will mark as wrong, wrong, wrong. The list of those items is a mix of old and new and dependent on the pet hates of the particular teacher. Twas ever thus.
Mia fina difino de norma aŭstralia angla estas do ke ĝi estas la angla kiun vi produktas kiam vi evitas ĉion, kion viaj instruistoj notos kiel malkorekta, malkorekta, malkorekta. Tiu listo estas miksaĵo de malnovaj kaj novaj kaj dependas de la personaj malŝatoj de la specifa instruisto. Ĉiam tiel estis.
Eble tiu artikolo subtenis mian vidpunkton, ĉu?
Amike,
Paul
cromagnon (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 12.58.56
pdenisowski:Tamen, mi ne povas traduki eĉ al unu el ili, ĉar mi parolas aĉan anglan miksaĵon.cromagnon:Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?Jes - mi multjare laboris kiel tradukisto kaj ofte faris tion.
Sunjo (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2013 16.35.08
cromagnon:Harry Potter estis "tradukita" de la brita angla al la usona angla: http://home.comcast.net/~helenajole/Harry.html
Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?
Kvankam verŝajne pli pro komercaj kialoj ol pro lingvaj kialoj.
En la lernejo ni lernis la britan anglan, sed de tempo al tempo estis ankaŭ menciitaj uson-anglaj vortoj kaj esprimoj por kompreni la diferencojn. Sed nun ankaŭ mi verŝajne nur uzas aĉan miksaĵon.
cromagnon (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2013 14.43.51
Sunjo:En anglujo oni pubikigas la librojn en norma brita, en usono en la norma usona, en australio en la norma australia, ktp. estas nek komercaj nek lingvaj kialoj, simple estas tiel.cromagnon:Harry Potter estis "tradukita" de la brita angla al la usona angla: http://home.comcast.net/~helenajole/Harry.html
Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?
Kvankam verŝajne pli pro komercaj kialoj ol pro lingvaj kialoj.
Kristal (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2013 18.38.20
pdenisowski:Mi komprenas plu ol mi povas paroli aux skribi. Ŝajnas al mi ke la demando estas inter signifojn pri lingvon, dialekton, ĵargonon, kaj... kial oni diri en Esperanton la anglan vorton "colloquialism?" S-ro. Samuel Longhorn Clemens skribis kun multaj "colloquial expressions." Ankaŭ, mi konis amikojn de Meksiko kaj de Los Angeles ke ne povis kompreni homojn de Hispanio.cromagnon:Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?Jes - mi multjare laboris kiel tradukisto kaj ofte faris tion.
Ekzemple:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mark_Twain
http://www.youtube.com/watch?v=4LjDe4sLER0
cromagnon (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2013 19.52.15
Kristal:Kolokialismoj estas uzeblaj en literaturo kelkfoje, sed ne en norma skriba lingvo.pdenisowski:Mi komprenas plu ol mi povas paroli aux skribi. Ŝajnas al mi ke la demando estas inter signifojn pri lingvon, dialekton, ĵargonon, kaj... kial oni diri en Esperanton la anglan vorton "colloquialism?" S-ro. Samuel Longhorn Clemens skribis kun multaj "colloquial expressions." Ankaŭ, mi konis amikojn de Meksiko kaj de Los Angeles ke ne povis kompreni homojn de Hispanio.cromagnon:Mi ne diras ke vi ne povas kompreni malsamajn versiojn de la angla. sed, ĉu vi povas traduki tekston ekzemple en la australian, la kanadian aŭ la britan norman anglan?Jes - mi multjare laboris kiel tradukisto kaj ofte faris tion.
Ekzemple:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mark_Twain
http://www.youtube.com/watch?v=4LjDe4sLER0
Ekzistas nur unu norma hispana por la tuta mondo, eble tio faras la hispanan unu el la plej unuecaj lingvoj en la mondo. Tamen, ekzistas deko da normaj anglaj, tio faris la anglan ege malstabila kaj dialektema lingvo.