Contenido

Kio estus oportuna traduko de "teen movie"?

de futurespy, 14 de septiembre de 2013

Aportes: 23

Idioma: Esperanto

futurespy (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 02:36:57

"Teen movie" estas jam bone establita filma ĝenro en aliaj lingvoj. La vortaro donas nur "dekumjarulo" kaj "adoleskanto" por "teen". Krom, estas ankaŭ "junulo", sed ŝajnas al mi, ke ne estas tre bona traduko, ĉar ĝi havas pli larĝan signifon (oni povas esti "junulo" kaj ne esti "teen").

Bonvolu, doni al mi viajn konsilojn...

Dankon!

etala (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 03:42:59

"Pordekkelkajarula filmo" trafas laŭ mi, sed eble tro longas.

Mi malemas diri "dekumjarulo" ĉi-kontekste ĉar al mi "dekuma" signifas "dekbaza" nombrosistemerilate mortigmanieron.

noelekim (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 05:12:27

futurespy:"Teen movie" estas jam bone establita filma ĝenro en aliaj lingvoj. La vortaro donas nur "dekumjarulo" kaj "adoleskanto" por "teen". Krom, estas ankaŭ "junulo", sed ŝajnas al mi, ke ne estas tre bona traduko, ĉar ĝi havas pli larĝan signifon (oni povas esti "junulo" kaj ne esti "teen").
Kaj tamen Vikpedio nomas la filmon Die Blindgänger "infan- kaj junulfilmo" eo.wikipedia.org/wiki/Christian_Steyer. Temas pri historio de la aventuroj de tri adoleskantoj, ĝuste la celgrupo de "teen films/movies". 'Junulfilmo' tial ŝajnas al mi konvena.

Chainy (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 05:17:06

futurespy:La vortaro donas nur "dekumjarulo" kaj "adoleskanto" por "teen".
Mi dubas pri la vorto 'dekumjarulo'. Mi ne povas trovi ĝin en la Tekstaro, nek en diversaj vortaroj. Mi sugestas, ke ni forigu ĝin el la Lernu-vortaro, se neniu kontraŭas.

Por "Teenager" oni certe povas diri 'adoleskanto' aŭ 'adoleskulo'. Do por 'teen flick' oni povus diri 'filmo por adoleskuloj'.

Laŭ Wells, teenager = 'dekkelkjarulo'.

Rilate la vorton 'junulo', unu redaktanto de ReVo provis klarigi, kiel tiu vorto diferencas de la vorto 'juna viro':
Rim.: Mi opinias, ke estas diferenco inter „junulo“ kaj „juna viro“. Laŭ mi, „junulo“ estas iu ankoraŭ ne tute matura sociekonomie aŭ jure, krom ke li ne estas plenkreskulo biologie; tial virseksulo aĝanta malpli ol 19 jarojn estas junulo; inter 20 kaj 22 jaroj oni povas nomi lin, depende je kunteksto kaj cirkonstancoj, „junulo“ aŭ „juna viro“; post 23 jaroj ĝis proksimume 27 jaroj, „juna viro“. Evidente, la jarlimoj estas proksimumaj kaj varias laŭ la klimatoj, civilizoj kaj personaj apartaĵoj. [Sergio Pokrovskij]

sudanglo (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 09:15:36

Kiu decidis ke adoleski estu la baza formo?

El la 22 trafoj en la Tekstaro neniu estas adolesk-as/-is/-os/-u/-i.

Mi dirus 'dekkelkjarula filmo'

Uridium (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 11:14:09

"Filmo por dekjara aĝuloj" au "dekjaraaĝulo filmo"

efilzeo (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 11:26:56

Knabfilmo.

Urho (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 12:13:15

¿ teen movie = prijunula filmo ? || prijunula (pri·jun·ul·a ← jun·a)

Chainy (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 12:35:59

sudanglo:Kiu decidis ke adoleski estu la baza formo?
Jes, laŭ NPIV tio estas la baza formo. Sed laŭ ReVo, ĝi estas 'adolesk/o'.

Chainy (Mostrar perfil) 14 de septiembre de 2013 12:36:53

Uridium:"Filmo por dekjara aĝuloj" au "dekjaraaĝulo filmo"
Filmo por infanoj, kiuj havas dek jarojn?

Volver arriba