Forumo en Interlingua?
av pdenisowski, 16 september 2013
Meddelanden: 33
Språk: Esperanto
lagtendisto (Visa profilen) 19 september 2013 20:17:56
erinja:Ĉu Folksprak kaj Mežduslavianski jazyk inkluzivas, respektive, ĉiujn ĝermanajn kaj ĉiujn slavajn lingvojn inter siaj kontrollingvoj? La retaj fontoj ŝajnas indiki ke ne, sed eble mi ne rigardis la ĝustajn paĝojn.Eble steen.free.fr/interslavic... 'Vocabulary'(vortaro)...'Flavourisation'(prototipigo?, plej verŝajna gusto komuno?) povus respondi la demando iomete (Jan van Steenbergen).
En retpaĝo neoslavonic.org de Vojtěch Merunka mi ne trovis respondon pri la demando. Sed ankaŭe estas tre kompetenta fonto pri 'Interslavic'.
Verŝajne oni plu taŭge devus demandi en pria ĉefforumo ĉe ZetaBoards. Mi ankaŭe legis ke lingvoj slavaj en skribo tre forte similas unu al alia. Estas situacio diferenca kun lingvoj ĝermanaj. Estus tre tasko nefacila ekstraktus prototipa vortaro por kreiu interdialekton ĝermanan kompreneblan.
Kirilo81 (Visa profilen) 19 september 2013 20:35:57
Specialaĵo de la inter-X-aj planlingvoj, speciale videbla ĉe la interslavaj, estas, ke la koncerna projekto ĉiam plej similas al la gepatra lingvo de la kreinto.
Ĝenerala atentigo (ĉar la eraro daŭre revenas): Estas diferenco inter la germana lingvo kaj la ĝermanaj lingvoj.
lagtendisto (Visa profilen) 20 september 2013 17:15:47
Kirilo81:Ĝenerala atentigo (ĉar la eraro daŭre revenas): Estas diferenco inter la germana lingvo kaj la ĝermanaj lingvoj.Upz, jes. Dankon. Mi korektis.