Skip to the content

Kiu vorto indikas posedo?

by Nile, September 19, 2013

Messages: 12

Language: Esperanto

Nile (User's profile) September 19, 2013, 12:26:30 AM

En English/Angla, oni uzas apostrofo.
Kiel oni diras "John's" en Esperanto?

RiotNrrd (User's profile) September 19, 2013, 12:35:15 AM

Uzu de.

John's book = la libro de John

La 's en la angla estas la genitiva kazo, sed Esperanto nur havas la nominativan kaj akuzativan. Ĉiuj aliaj kazoj, en aliaj lingvoj, esprimiĝas per prepozicioj en Esperanto. La prepozicio por la genitiva kazo en aliaj lingvoj estas de en Esperanto.

Nile (User's profile) September 19, 2013, 3:24:52 AM

Mi supozas mi neniam aprezis la apostrofon en Angla ĝis nun.
La genitivo estas tre utila! Haha!
Mankos mi ĝin.
Dankon!
Hehe, "Book of John". Mi ĝojas ke Esperanto havas la vorton "da".

kaŝperanto (User's profile) September 19, 2013, 3:50:00 PM

Nile:Mi supozas mi neniam aprezis la apostrofon en Angla ĝis nun.
La genitivo estas tre utila! Haha!
Mankos mi ĝin.
Dankon!
Hehe, "Book of John". Mi ĝojas ke Esperanto havas la vorton "da".
Ne manku ĝin troe; esperanto havas plurajn aliajn bonaĵojn, kiu kompensas tiun ĉi. Ekzemple, adverbaj participoj (kiu ne ekzistas angle):

Eĉ pafote silentadus li = "Even when about to be shot he would remain silent" ( de "Being Colloquial in Esperanto" )
Manĝante pomon mi promenas = "While eating an apple I go for a stroll"

Aldone, oni ne havos malfeliĉaĵojn kiel "James's book" kaj "both boys' toys".

RiotNrrd (User's profile) September 19, 2013, 4:03:23 PM

Jes, je iuj anglaparolantoj, "la x de y" ŝajnas iomete tro longa, kaj "y's x" sonas plibona. Sed, kiel kaŝperanto diris, estas aliaj Esperantaj aĵoj kiuj estas pli mallongaj ol la angla. Tiuj aĵoj ĝenos vin ankaŭ, ĉar ili ŝajnos tro mallongaj. ridulo.gif

Lingvoj estas tiel. Se ili esprimas ion pli longa aŭ pli mallonga ol nia denaska lingvo, ili ŝajnas strangaj. Tia sento foriros iam.

Paulinho (User's profile) September 19, 2013, 4:07:11 PM

La apostrofo de la angla, kaj la esperanta "de".... En la portugala aknkaŭ oni diras "de", "La libro de Petro" = O livro de Pedro. Sed ni uzas la "de" ankaŭ por diri la materialon. Ekz: "A casa de pedra." (a house made of stone). Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?

RiotNrrd (User's profile) September 19, 2013, 4:10:16 PM

Paulinho:Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?
Jes, tiu ĝustas. Sed, mi kredas ke vi ankaŭ povas diri "domo de ŝtono" en Esperanto.

nigra_rivereto (User's profile) September 19, 2013, 4:26:18 PM

RiotNrrd:
Paulinho:Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?
Jes, tiu ĝustas. Sed, mi kredas ke vi ankaŭ povas diri "domo de ŝtono" en Esperanto.
Domo el ŝtono. Vidu la signifon 6 de "el" en PIV:

6 - La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: kolzono el perloj; statuo el marmoro; mantelo el veluro; manĝo el verdaĵoZ; domo el brikoj

RiotNrrd (User's profile) September 19, 2013, 4:33:49 PM

nigra_rivereto:Domo el ŝtono.
Jes, mi eraris. El estas la ĝusta prepozicio.

Francestral (User's profile) September 19, 2013, 5:15:33 PM

Vi ne eraris. Ankaŭ de povas montri konsiston.
PMEG 12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto --- Konsisto

Bedaŭrinde, de havas multegajn sencojn. Tial, tiuokaze, mi preferas el.

Back to the top