Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-19 00:26:30
Kiel oni diras "John's" en Esperanto?
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-19 00:35:15
John's book = la libro de John
La 's en la angla estas la genitiva kazo, sed Esperanto nur havas la nominativan kaj akuzativan. Ĉiuj aliaj kazoj, en aliaj lingvoj, esprimiĝas per prepozicioj en Esperanto. La prepozicio por la genitiva kazo en aliaj lingvoj estas de en Esperanto.
Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-19 03:24:52
La genitivo estas tre utila! Haha!
Mankos mi ĝin.
Dankon!
Hehe, "Book of John". Mi ĝojas ke Esperanto havas la vorton "da".
kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-septembro-19 15:50:00
Nile:Mi supozas mi neniam aprezis la apostrofon en Angla ĝis nun.Ne manku ĝin troe; esperanto havas plurajn aliajn bonaĵojn, kiu kompensas tiun ĉi. Ekzemple, adverbaj participoj (kiu ne ekzistas angle):
La genitivo estas tre utila! Haha!
Mankos mi ĝin.
Dankon!
Hehe, "Book of John". Mi ĝojas ke Esperanto havas la vorton "da".
Eĉ pafote silentadus li = "Even when about to be shot he would remain silent" ( de "Being Colloquial in Esperanto" )
Manĝante pomon mi promenas = "While eating an apple I go for a stroll"
Aldone, oni ne havos malfeliĉaĵojn kiel "James's book" kaj "both boys' toys".
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-19 16:03:23
Lingvoj estas tiel. Se ili esprimas ion pli longa aŭ pli mallonga ol nia denaska lingvo, ili ŝajnas strangaj. Tia sento foriros iam.
Paulinho (Montri la profilon) 2013-septembro-19 16:07:11
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-19 16:10:16
Paulinho:Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?Jes, tiu ĝustas. Sed, mi kredas ke vi ankaŭ povas diri "domo de ŝtono" en Esperanto.
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-septembro-19 16:26:18
RiotNrrd:Domo el ŝtono. Vidu la signifon 6 de "el" en PIV:Paulinho:Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?Jes, tiu ĝustas. Sed, mi kredas ke vi ankaŭ povas diri "domo de ŝtono" en Esperanto.
6 - La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: kolzono el perloj; statuo el marmoro; mantelo el veluro; manĝo el verdaĵoZ; domo el brikoj
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-19 16:33:49
nigra_rivereto:Domo el ŝtono.Jes, mi eraris. El estas la ĝusta prepozicio.
Francestral (Montri la profilon) 2013-septembro-19 17:15:33
PMEG 12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto --- Konsisto
Bedaŭrinde, de havas multegajn sencojn. Tial, tiuokaze, mi preferas el.