Messages : 12
Langue: Esperanto
Nile (Voir le profil) 19 septembre 2013 00:26:30
Kiel oni diras "John's" en Esperanto?
RiotNrrd (Voir le profil) 19 septembre 2013 00:35:15
John's book = la libro de John
La 's en la angla estas la genitiva kazo, sed Esperanto nur havas la nominativan kaj akuzativan. Ĉiuj aliaj kazoj, en aliaj lingvoj, esprimiĝas per prepozicioj en Esperanto. La prepozicio por la genitiva kazo en aliaj lingvoj estas de en Esperanto.
Nile (Voir le profil) 19 septembre 2013 03:24:52
La genitivo estas tre utila! Haha!
Mankos mi ĝin.
Dankon!
Hehe, "Book of John". Mi ĝojas ke Esperanto havas la vorton "da".
kaŝperanto (Voir le profil) 19 septembre 2013 15:50:00
Nile:Mi supozas mi neniam aprezis la apostrofon en Angla ĝis nun.Ne manku ĝin troe; esperanto havas plurajn aliajn bonaĵojn, kiu kompensas tiun ĉi. Ekzemple, adverbaj participoj (kiu ne ekzistas angle):
La genitivo estas tre utila! Haha!
Mankos mi ĝin.
Dankon!
Hehe, "Book of John". Mi ĝojas ke Esperanto havas la vorton "da".
Eĉ pafote silentadus li = "Even when about to be shot he would remain silent" ( de "Being Colloquial in Esperanto" )
Manĝante pomon mi promenas = "While eating an apple I go for a stroll"
Aldone, oni ne havos malfeliĉaĵojn kiel "James's book" kaj "both boys' toys".
RiotNrrd (Voir le profil) 19 septembre 2013 16:03:23
Lingvoj estas tiel. Se ili esprimas ion pli longa aŭ pli mallonga ol nia denaska lingvo, ili ŝajnas strangaj. Tia sento foriros iam.
Paulinho (Voir le profil) 19 septembre 2013 16:07:11
RiotNrrd (Voir le profil) 19 septembre 2013 16:10:16
Paulinho:Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?Jes, tiu ĝustas. Sed, mi kredas ke vi ankaŭ povas diri "domo de ŝtono" en Esperanto.
nigra_rivereto (Voir le profil) 19 septembre 2013 16:26:18
RiotNrrd:Domo el ŝtono. Vidu la signifon 6 de "el" en PIV:Paulinho:Kiel oni dirus tion esperante: ŝtona domo?Jes, tiu ĝustas. Sed, mi kredas ke vi ankaŭ povas diri "domo de ŝtono" en Esperanto.
6 - La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: kolzono el perloj; statuo el marmoro; mantelo el veluro; manĝo el verdaĵoZ; domo el brikoj
RiotNrrd (Voir le profil) 19 septembre 2013 16:33:49
nigra_rivereto:Domo el ŝtono.Jes, mi eraris. El estas la ĝusta prepozicio.
Francestral (Voir le profil) 19 septembre 2013 17:15:33
PMEG 12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto --- Konsisto
Bedaŭrinde, de havas multegajn sencojn. Tial, tiuokaze, mi preferas el.