Ujumbe: 10
Lugha: Esperanto
efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 12:28:02 alasiri
fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 1:48:48 alasiri
Ronaldeto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 2:38:23 alasiri
Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 3:12:45 alasiri
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 3:22:06 alasiri
efilzeo:Ĉu vi tradukas vikipediajn paĝojn?Ne, mi ne tradukas vikipediajn paĝojn pro ke (a) traduki estas malfacile, kaj (b) ĝi ne estas iom kreplena, kiom estas verki originalajn artikolojn.
Mi pruntas informojn el aliaj vikipedioj kaj per interreto, kaj kunigas ĉiujn informojn krei artikolojn, kiuj estas informplenaj.
Pardonu al mi se mi aspektas plena de nemerita fiero.
Mi pensas ke verki originalajn artikolojn donas al Esperanta Vikipedio vidpunkto interne de Esperantujo. Traduki el Angla Vikipedio donos al ĝi Usonan vidpunkton.
Jen estas du artikolojn kiujn mi kreis post legi artikolojn en alilingvaj Vikipedioj, kaj post preni informojn per interreto:
- [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Daniil_Aleksandrovi%C4%89_Granin]Daniil Granin[/url]
efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 5:46:47 alasiri
Mi faris tiun: Aragona kastelo
@Demian: mi tradukis italan artikolon, sed kial anglaj artikoloj havus usonan vidpunkton? Vikipedio ne skribas pri politikaj aferoj sed plejmulte pri bazataj faktoj do mi ne zorgus pri partiaj informoj.
Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 6:08:13 alasiri
El mia vidpunkto, iom valoras nur artikoloj verkitaj rekte en esperanto de iu, kiu majtras la esperantan lingvon kaj la priskribitan temon.. tio estas nur tre tre eteta parto de la esperanta vikipedio, la tutan ceteron mi konsideras, kiel rubaĵo.
efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 8:24:35 alasiri
Tjeri:Kiam vi tradukas, vi tradukas ne nur vortojn, sed ankaŭ manieron prezenti aferojn, kaj vi ankaŭ tradukas la eblajn erarojn, ne parolante pri la multaj lingvaj eraroj de komencintaj tradukintoj. (Vi ekzemple povus korekti la vorton fortreso inter multaj aliaj eraroj)Ĉu vi eble estas Dominik? Mi ne bone komprenas kial vi uzis la vorton "rubaĵon", konsiderita ke vikipedio estas libera kaj bazita nur sur fontoj, kiuj ĉiam ĉeestas. Ekzemple en tiu artikolo iu iam korektis kelkajn erarojn, do nun ĉeestas unu plia paĝo sen eraroj kaj mi lernis du vortojn. Do kiu malgajnas?
El mia vidpunkto, iom valoras nur artikoloj verkitaj rekte en esperanto de iu, kiu majtras la esperantan lingvon kaj la priskribitan temon.. tio estas nur tre tre eteta parto de la esperanta vikipedio, la tutan ceteron mi konsideras, kiel rubaĵo.
marco_ (Wasifu wa mtumiaji) 20 Septemba 2013 8:25:52 alasiri
Ĉu vi volas partopreni ankaŭ de la tradukado de Tutmondaj Voĉoj (Global Voices)? Ĉi tiu fadeno estas pri tio.
maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Septemba 2013 4:38:25 alasiri
farita de Eckhard Bick maŝine tradukas artikolojn el la angla Vikipedio. Poste Vi povas korekti ilin permane.
La kvalito de tradukado estas sufiĉe bona. La plej problema estas tradukado de referencoj.