Al la enhavo

-um

de Nile, 2013-septembro-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-21 02:45:31

Mi ne komprenas la sufikson "-um".
Iu klarigu tion?

noelekim (Montri la profilon) 2013-septembro-21 04:03:07

Nile:Mi ne komprenas la sufikson "-um".
Iu klarigu tion?
-um- ne havas difinitan signifon. Ni uzas ĝin por derivi vortojn kies signifojn oni komprenas laŭ la alligita radiko kaj la kunteksto.

Multaj ekzemploj troveblas ĉe http://vortaro.net/#um Precipe interesa por vi estos la uzo de -um- kiel la bazo de nombrosistemo.

Urho (Montri la profilon) 2013-septembro-21 06:58:03

Bonvolu legi pri ”-um-” ankaŭ ĉe La Tuta Esperanto de Henrik Seppik. Parenteze, vi povas serĉi ”um"-vortojn ĉe lernu!-vortaro per *um?

P.S. – En lernu!-vortaro ”um”-vortoj ekzistas ĉi-momente ĉ. 250 ekz. ridulo.gif

Francestral (Montri la profilon) 2013-septembro-21 09:49:55

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Tamen, ekzistas kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.
Tiuj grupoj kaj kelkaj iliaj ekzemploj troviĝas en la paĝo PMEG 38.2.31. UM.

Nile (Montri la profilon) 2013-septembro-22 01:43:58

Dankon!
Tio estis tre helpa!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-22 02:03:45

Francestral:La sufikso UM ne havas difinitan signifon...
Estas eble plibona diri ke la sufikso -um havas difinitan funkcion. -Um plejparte signifas agon tre evidentan rilata al sia radiko. Se vi pensas pri iu radiko, kaj aŭtomate tuj ankaŭ pensas de evidenta ago rilata al tiu radiko... tio estas la signifo de la -um.

Iom da radikoj ne havas evidentajn agojn rilataj al si, do iliaj um-vortoj estas malpliete facilaj kompreni, kaj iam ŝajnas iom arbitraj. Sed, multaj radikoj ja estas "um-amikaj", kaj iliaj signifoj estas (teorie) evidentaj.

Reen al la supro