去目錄頁

-um

Nile, 2013年9月21日

讯息: 6

语言: Esperanto

Nile (显示个人资料) 2013年9月21日上午2:45:31

Mi ne komprenas la sufikson "-um".
Iu klarigu tion?

noelekim (显示个人资料) 2013年9月21日上午4:03:07

Nile:Mi ne komprenas la sufikson "-um".
Iu klarigu tion?
-um- ne havas difinitan signifon. Ni uzas ĝin por derivi vortojn kies signifojn oni komprenas laŭ la alligita radiko kaj la kunteksto.

Multaj ekzemploj troveblas ĉe http://vortaro.net/#um Precipe interesa por vi estos la uzo de -um- kiel la bazo de nombrosistemo.

Urho (显示个人资料) 2013年9月21日上午6:58:03

Bonvolu legi pri ”-um-” ankaŭ ĉe La Tuta Esperanto de Henrik Seppik. Parenteze, vi povas serĉi ”um"-vortojn ĉe lernu!-vortaro per *um?

P.S. – En lernu!-vortaro ”um”-vortoj ekzistas ĉi-momente ĉ. 250 ekz. ridulo.gif

Francestral (显示个人资料) 2013年9月21日上午9:49:55

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Tamen, ekzistas kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.
Tiuj grupoj kaj kelkaj iliaj ekzemploj troviĝas en la paĝo PMEG 38.2.31. UM.

Nile (显示个人资料) 2013年9月22日上午1:43:58

Dankon!
Tio estis tre helpa!

RiotNrrd (显示个人资料) 2013年9月22日上午2:03:45

Francestral:La sufikso UM ne havas difinitan signifon...
Estas eble plibona diri ke la sufikso -um havas difinitan funkcion. -Um plejparte signifas agon tre evidentan rilata al sia radiko. Se vi pensas pri iu radiko, kaj aŭtomate tuj ankaŭ pensas de evidenta ago rilata al tiu radiko... tio estas la signifo de la -um.

Iom da radikoj ne havas evidentajn agojn rilataj al si, do iliaj um-vortoj estas malpliete facilaj kompreni, kaj iam ŝajnas iom arbitraj. Sed, multaj radikoj ja estas "um-amikaj", kaj iliaj signifoj estas (teorie) evidentaj.

回到上端