المشاركات: 6
لغة: Esperanto
Nile (عرض الملف الشخصي) 21 سبتمبر، 2013 2:45:31 ص
Iu klarigu tion?
noelekim (عرض الملف الشخصي) 21 سبتمبر، 2013 4:03:07 ص
Nile:Mi ne komprenas la sufikson "-um".-um- ne havas difinitan signifon. Ni uzas ĝin por derivi vortojn kies signifojn oni komprenas laŭ la alligita radiko kaj la kunteksto.
Iu klarigu tion?
Multaj ekzemploj troveblas ĉe http://vortaro.net/#um Precipe interesa por vi estos la uzo de -um- kiel la bazo de nombrosistemo.
Urho (عرض الملف الشخصي) 21 سبتمبر، 2013 6:58:03 ص
P.S. – En lernu!-vortaro ”um”-vortoj ekzistas ĉi-momente ĉ. 250 ekz.
Francestral (عرض الملف الشخصي) 21 سبتمبر، 2013 9:49:55 ص
Tiuj grupoj kaj kelkaj iliaj ekzemploj troviĝas en la paĝo PMEG 38.2.31. UM.
Nile (عرض الملف الشخصي) 22 سبتمبر، 2013 1:43:58 ص
Tio estis tre helpa!
RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 22 سبتمبر، 2013 2:03:45 ص
Francestral:La sufikso UM ne havas difinitan signifon...Estas eble plibona diri ke la sufikso -um havas difinitan funkcion. -Um plejparte signifas agon tre evidentan rilata al sia radiko. Se vi pensas pri iu radiko, kaj aŭtomate tuj ankaŭ pensas de evidenta ago rilata al tiu radiko... tio estas la signifo de la -um.
Iom da radikoj ne havas evidentajn agojn rilataj al si, do iliaj um-vortoj estas malpliete facilaj kompreni, kaj iam ŝajnas iom arbitraj. Sed, multaj radikoj ja estas "um-amikaj", kaj iliaj signifoj estas (teorie) evidentaj.