メッセージ: 14
言語: Esperanto
Nile (プロフィールを表示) 2013年9月25日 17:41:26
Se jes, kio devas esti ĝi?
Mi preferas "ri", sed mi pensas ke nova pronomo estas ne necesa.
Mi uzu "ĝi".
Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年9月25日 18:10:17
Por resumi: Ne estas tute kontentiga solvo; uzu inkludan li aŭ uzu ĝi, vortoj kiel "ŝli", "ri" k.s. estas kontraŭfundamentaj kaj pro tio neeblaj.
Esperanto ne plu estas projekto, kaj krome havas difinitan normon, oni ne povas simple alinventi ajnajn elementojn, same kiel (aŭ eĉ pli strikte ol) en aliaj lingvoj.
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年9月25日 18:21:49
Se vi deziras lerni pri reformideoj, kaj tio, kiun pli spertaj Esperantistoj pensas pri ili, bonvolu unue uzi la serĉilon. Vi trovos multajn fadenojn, kiuj traktis multe da ĉi tiuj ideoj tre komplete. Se vi havas ion aldoni, vi povas, kaj la fadeno aperos denove en la aktuala fadenlisto.
Ne reinventu la radon.
Urho (プロフィールを表示) 2013年9月25日 19:26:20
novatago (プロフィールを表示) 2013年9月25日 19:33:15
efilzeo (プロフィールを表示) 2013年9月25日 20:22:47

fajrkapo (プロフィールを表示) 2013年9月25日 21:19:28

Aliflanke, por priskribi la trian personon sen diri li-n aŭ ŝi-n, kaj ankaŭ ne ĝi-n (kiu estas uzata por aĵoj kaj bestoj -aŭ beboj-), oni povus uzi -tiu-(ĉi), aŭ simple ambaŭ li/ŝi.
Dolz (プロフィールを表示) 2013年10月4日 21:46:36
- La sama sono inter Mi kaj Ni. Mi ne povas diferenci ĝin en aŭdiaĵoj.
- mankas dua singularo "Ci"
Tio estus facile se : Me, Ve, Le, Ŝe, Ĝe, Nej, Vej, Lej,Ŝej, Ĝej,
Sed tio estas kontraŭ-io. Mi ne scias kiel oni ŝanĝos iu, kiu problemigas. Lingvojn naturajn ne fariĝis rekte, sen ŝanĝoj. Eo ne estas perfekta, sed indo
el ĝiajn parolantoj bonigos.
horsto (プロフィールを表示) 2013年10月4日 23:39:10
Dolz:- Ankaŭ mankas la eblecon "pli unu ino" ino = ŝi...sed "inoj" ...Ŝij... ne estas elparolebla.Bonvolu ne pensi pri plibonigi Esperanton, la lingvo estas preta jam de longe kaj ne bezonas viajn "plibonigojn".
- La sama sono inter Mi kaj Ni. Mi ne povas diferenci ĝin en aŭdiaĵoj.
- mankas dua singularo "Ci"
Tio estus facile se : Me, Ve, Le, Ŝe, Ĝe, Nej, Vej, Lej,Ŝej, Ĝej,
Sed tio estas kontraŭ-io. Mi ne scias kiel oni ŝanĝos iu, kiu problemigas. Lingvojn naturajn ne fariĝis rekte, sen ŝanĝoj. Eo ne estas perfekta, sed indo
el ĝiajn parolantoj bonigos.
Legu vian propran mesaĝon, ĝi enhavas multajn erarojn. Vi ne bone regas la lingvon sed vi tamen volas plibonigi ĝin. Ĉu vi faris la samon kiam vi lernis la anglan? Ĉu vi ankaŭ tiam cerbumis kiel plibonigi la anglan lingvon?
novatago (プロフィールを表示) 2013年10月5日 8:47:35
Dolz:Alia persono dirus ke tio estus havi tro multajn personajn pronomojn kaj ke en aliaj lingvoj estas pli facile ĉar en ili, oni ne devas lerni tiom da aĵoj kaj tiuj lingvoj funkcias bone.
Tio estus facile se : Me, Ve, Le, Ŝe, Ĝe, Nej, Vej, Lej,Ŝej, Ĝej,
Ĉiam estos iu malkontenta... kaj da opinioj miloj ekzistas, sed vera Esperanto nur unu estas.
Ĝis, Novatago.