Til innholdet

Ŝi aŭ Li

fra Nile,2013 9 25

Meldinger: 14

Språk: Esperanto

Nile (Å vise profilen) 2013 9 25 17:41:26

Ĉu devas Esperanto havas pronomon senseksan?
Se jes, kio devas esti ĝi?

Mi preferas "ri", sed mi pensas ke nova pronomo estas ne necesa.
Mi uzu "ĝi".

Kirilo81 (Å vise profilen) 2013 9 25 18:10:17

Pardonu, sed bonvolu uzi la serĉilon, ĉi tiu temo estas diskutadita ĉie tie jam ĝisnaŭze.

Por resumi: Ne estas tute kontentiga solvo; uzu inkludan li aŭ uzu ĝi, vortoj kiel "ŝli", "ri" k.s. estas kontraŭfundamentaj kaj pro tio neeblaj.

Esperanto ne plu estas projekto, kaj krome havas difinitan normon, oni ne povas simple alinventi ajnajn elementojn, same kiel (aŭ eĉ pli strikte ol) en aliaj lingvoj.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2013 9 25 18:21:49

Mi tute akordas kun Kirilo.

Se vi deziras lerni pri reformideoj, kaj tio, kiun pli spertaj Esperantistoj pensas pri ili, bonvolu unue uzi la serĉilon. Vi trovos multajn fadenojn, kiuj traktis multe da ĉi tiuj ideoj tre komplete. Se vi havas ion aldoni, vi povas, kaj la fadeno aperos denove en la aktuala fadenlisto.

Ne reinventu la radon.

Urho (Å vise profilen) 2013 9 25 19:26:20

Al mi ŝli (= ŝi/li) estas nur mallongigo kiel k (= kaj). Ilin povas uzi almenaŭ en tekstmesaĝoj (kaj tvitaĵoj)…

novatago (Å vise profilen) 2013 9 25 19:33:15

Simple legu personajn pronomojn en Lingvaj Respondoj de Zamenhof.

Ĝis, Novatago.

efilzeo (Å vise profilen) 2013 9 25 20:22:47

Estu pacienca; kiam oni estas komencanto oni vidas multajn strangaĵojn en la lingvo ĉar oni nature emas adapti la lingvon al propra vidpunkto kaj lingvrezonado. Iom post iom vi malkovros ke le lingvo jam funkcias. ridulo.gif

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 9 25 21:19:28

Utiligante la fadenon (ne estu tiom kruelaj kun Nile ridulo.gif, finfine li diris ke li uzus ĝi-n), mi ekpensis kaj ekdemandis min ĉu eblus: gevi (vi viroj kaj vi inoj), kaj geni (ni viroj kaj ni inoj). (mi neniam vidis ilin, sed teorie ja eblus, eĉ geili: ili viroj kaj inoj, -oni ne povas alinventi ajnajn elementojn kiel diris Kirilo, sed ja uzi tiujn, kiuj jam estas).

Aliflanke, por priskribi la trian personon sen diri li-n aŭ ŝi-n, kaj ankaŭ ne ĝi-n (kiu estas uzata por aĵoj kaj bestoj -aŭ beboj-), oni povus uzi -tiu-(ĉi), aŭ simple ambaŭ li/ŝi.

Dolz (Å vise profilen) 2013 10 4 21:46:36

- Ankaŭ mankas la eblecon "pli unu ino" ino = ŝi...sed "inoj" ...Ŝij... ne estas elparolebla.
- La sama sono inter Mi kaj Ni. Mi ne povas diferenci ĝin en aŭdiaĵoj.
- mankas dua singularo "Ci"

Tio estus facile se : Me, Ve, Le, Ŝe, Ĝe, Nej, Vej, Lej,Ŝej, Ĝej,

Sed tio estas kontraŭ-io. Mi ne scias kiel oni ŝanĝos iu, kiu problemigas. Lingvojn naturajn ne fariĝis rekte, sen ŝanĝoj. Eo ne estas perfekta, sed indo

el ĝiajn parolantoj bonigos.

horsto (Å vise profilen) 2013 10 4 23:39:10

Dolz:- Ankaŭ mankas la eblecon "pli unu ino" ino = ŝi...sed "inoj" ...Ŝij... ne estas elparolebla.
- La sama sono inter Mi kaj Ni. Mi ne povas diferenci ĝin en aŭdiaĵoj.
- mankas dua singularo "Ci"

Tio estus facile se : Me, Ve, Le, Ŝe, Ĝe, Nej, Vej, Lej,Ŝej, Ĝej,

Sed tio estas kontraŭ-io. Mi ne scias kiel oni ŝanĝos iu, kiu problemigas. Lingvojn naturajn ne fariĝis rekte, sen ŝanĝoj. Eo ne estas perfekta, sed indo

el ĝiajn parolantoj bonigos.
Bonvolu ne pensi pri plibonigi Esperanton, la lingvo estas preta jam de longe kaj ne bezonas viajn "plibonigojn".
Legu vian propran mesaĝon, ĝi enhavas multajn erarojn. Vi ne bone regas la lingvon sed vi tamen volas plibonigi ĝin. Ĉu vi faris la samon kiam vi lernis la anglan? Ĉu vi ankaŭ tiam cerbumis kiel plibonigi la anglan lingvon?

novatago (Å vise profilen) 2013 10 5 08:47:35

Dolz:
Tio estus facile se : Me, Ve, Le, Ŝe, Ĝe, Nej, Vej, Lej,Ŝej, Ĝej,
Alia persono dirus ke tio estus havi tro multajn personajn pronomojn kaj ke en aliaj lingvoj estas pli facile ĉar en ili, oni ne devas lerni tiom da aĵoj kaj tiuj lingvoj funkcias bone.

Ĉiam estos iu malkontenta... kaj da opinioj miloj ekzistas, sed vera Esperanto nur unu estas.

Ĝis, Novatago.

Tibake til toppen