У садржају

pri KI-?

од Dolz, 03. октобар 2013.

Поруке: 6

Језик: Esperanto

Dolz (Погледати профил) 03. октобар 2013. 16.17.41

Ĉu "kii" estas verbo? Kii = Demandi Mi kias = Mi demandas, Ni kios = Ni demandos. Estus logika. Kaj pli mallonga. Kiu = Demandu ( kio estas malklara)

Ĉu sole "KI" Ki = Demandi Mi kas = mi demandas.. Ku = Demandu , Ko = Demando... ktp

Francestral (Погледати профил) 03. октобар 2013. 16.53.07

La uzado de tiu nova radiko ki/ havus plurajn malbonaĵojn:

1) La vortoj kio, kia, kie kaj kiu jam ekzistas.

2) La demandoj ne ĉiam enhavas ki-vorton.
Ekzemplo: Ĉu li amas ŝin?

3) La ki-vortoj ne ĉiam estas demandaj. Ili ankaŭ povas esti rilataj aŭ ekkriaj.
Ekzemplo de demanda kiu: Kiu faris tion?
Ekzemplo de rilata kiu: Li ŝatas la tablon, kiun li aĉetis.
Ekzemplo de ekkria kia: Kia ĝoja festo!

Plie, la radiko k/ maltaŭgas, ĉar la vorto ke jam ekzistas.

Tjeri (Погледати профил) 03. октобар 2013. 18.33.57

Tabelvortoj tute ne estas normalaj vortelementoj, kiujn oni povus kombini, same kiel aliajn radikojn kaj finaĵojn. Ili estas apartaj.

Cetere, se kii* estus verbo, kiu* havus alian signifon ol la tabelvorto KIU

Nile (Погледати профил) 04. октобар 2013. 17.43.10

Ne. Estus konflikti la pronomojn ĝi.
"Kiumi" eble povas esti tio verbo.

Ĉiaokaze, mi nun pensas, ke "Kiumi" estus bela nomo pro knabineto!

RiotNrrd (Погледати профил) 05. октобар 2013. 01.09.31

Nile:Ĉiaokaze, mi nun pensas, ke "Kiumi" estus bela nomo por knabineto!

sudanglo (Погледати профил) 05. октобар 2013. 10.42.37

Ne kiu tiel konstante mia infaneto. Tio lacigas min.

Вратите се горе