본문으로

GPS

글쓴이: Dolz, 2013년 10월 20일

글: 6

언어: Esperanto

Dolz (프로필 보기) 2013년 10월 20일 오후 5:45:16

Kiel oni diras GPS (Global Positioning System) esperante? Ĉu oni tradukas la signifo?
Ĉu estas sufiĉa : Go Po So
Ĉu en aliaj ligvon?
En la hispana ni diras Ĥe Pe ese. kvankam la traduko de la angla al la hispana estus SPG (Sistema de Posicionamiento Global). En la hispana la litero "G" havas sono "Ĥ" kiam estas kune "e" "i". Tio ĉi estas iu malfacilaĵoj en la hispana.

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 10월 20일 오후 7:19:40

Dolz:Kiel oni diras GPS (Global Positioning System) esperante? Ĉu oni tradukas la signifo?
Ĉu estas sufiĉa : Go Po So
Ĉu en aliaj ligvon?
En la hispana ni diras Ĥe Pe ese. kvankam la traduko de la angla al la hispana estus SPG (Sistema de Posicionamiento Global). En la hispana la litero "G" havas sono "Ĥ" kiam estas kune "e" "i". Tio ĉi estas iu malfacilaĵoj en la hispana.
Dolz, estus To lo so: Tutmond Loktrova Sistemo, jen ligilo:
Tu texto...

kvankam Globa Pozicitrova Sistemo aŭ simile( go po so) ankaŭ samestus al GPS...

noelekim (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오전 3:01:43

Dolz:Kiel oni diras GPS (Global Positioning System) esperante? Ĉu oni tradukas la signifo?
Ĉu estas sufiĉa : Go Po So
Ĉu en aliaj ligvon?
En la hispana ni diras Ĥe Pe ese. kvankam la traduko de la angla al la hispana estus SPG (Sistema de Posicionamiento Global). En la hispana la litero "G" havas sono "Ĥ" kiam estas kune "e" "i". Tio ĉi estas iu malfacilaĵoj en la hispana.
La plena formo en Esperanto estas 'tutmonda loktrova sistemo' aŭ 'tuttera pozicitrova sistemo', mallonge GPS ("go-po-so", kiel vi skribis).

Vidu: eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_loktrova_sistemo

sudanglo (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오전 10:50:46

Kial ne nomi ĝin KME - Kie Mi Estas?

Se oni volas konservi GPS, ĝi estu Globala Pozicia Sistemo. (globala rajtas esti en Esperanto ĉar jam internacia vorto)

Eble plej eksplicita estus PSN PerSatelita Navigado aŭ pli simple SN.

Ĉu via havas (per)satelitan navigilon en vi aŭto?

Nile (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오후 8:44:47

Mi kredas, ke "tutmonda loktrova sistemo" kaj "go po so" kaj eble "Navstaro" estas la plej bonaj nomoj por ĝi.

Francestral (프로필 보기) 2013년 12월 6일 오전 9:04:30

sudanglo:Kial ne nomi ĝin KME - Kie Mi Estas?

Se oni volas konservi GPS, ĝi estu Globala Pozicia Sistemo. (globala rajtas esti en Esperanto ĉar jam internacia vorto)

Eble plej eksplicita estus PSN PerSatelita Navigado aŭ pli simple SN.

Ĉu via havas (per)satelitan navigilon en vi aŭto?
Oni atentu, ke GPS (Global Positioning System) ne estas la unika GNSS (Global Navigation Satellite System). GPS estas la Usona GNSS. Galileo estas la Eŭropa GNSS. GLONASS estas la Rusa GNSS.

Rimarko: Vikipedio tradukas GNSS kiel TNSS (Tergloba Navigada Satelita Sistemo).

다시 위로