Naar de inhoud

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

door codesito, 21 oktober 2013

Berichten: 106

Taal: Esperanto

ustra (Profiel tonen) 6 januari 2015 22:23:51

vejktoro:
ustra:
vejktoro:Estas malrapida procezo kun multaj komencoj kaj mispaŝoj, sed homo lernis kaj lernos de ni, nia planedo, kaj nia universo. Ankaŭ medicina certe eraris kaj eraros iam, sed la progreso ke ni ĝuas hodiaŭ estas mirinda, ĉu ne?
La farmacia industrio estas la plej granda en la mondo. Eĉ pli granda ol la armila aŭ energia industrio. Nun mi demandas vin, ĉu la farmacia industrio estas la plej granda en la mondo ĉar la homoj estas sanaj aŭ malsanaj?
hmm, denove demando anstataŭ respondo - ĉi tiam ĝi estas enigmo.

Ĉu mi maltimas ludus vian ludon? Nu, la respondo devus esti ega pli malsimpla ol la du donataj elektojn. Hmm, en la unua kaj dua mondoj rilatas eble je la pliiĝanta nombro de maljunuloj. Aŭ eble estas afero de aferoj - homoj ŝatas aĉetadon. Hmmm Mi scias!! Medikamentoj estas sennecese tro multekosta.

Aĥ! La respondo al la enigmo! La mondo estas superregi per simioj - niaj karaj kuzoj!
Vi ĝuas la medicinan progreson, kvankam estas evidente, ke tamen pli kaj pli homoj malsanas.
Io estas suspektinda pri la medicina (precipe farmacia) scienco, ĉu vi ne pensas? Kaj ne, ne estas la nombro de maljunuloj kiuj faras la farmacian industrion tiel grandega...

Vi neglektas aspekto de mono, premo kaj postiranteco ktp. en la scienco.
Sed la medicino ne estas temo de la fadeno. Mi nur volas montri, ke kelkaj tie ĉi estas multe tro naivaj pri la "scienco" kaj sciencistoj.

Lakiro (Profiel tonen) 6 januari 2015 22:29:02

mihxil:
Lakiro: Interalie, em antaŭa mesaĝo mi parolis nome pri tio.
Sed kial vi ne menciis ĝin en ĉi tiu mesaĝo? La respondo je via demando ja evidente estas ĝuste 'natura selekto'. Ne eĉ mencii ĝin igas la tutan demandon fola...
Vi tre bone scipovas doni recenzon al ĉiuj forumanoj, sed neniel povas subteni interparoladon kaj partopreni en temoj.
Kion vi mem scias pri natura selektado? Mi volas ekkoni vian propran vidpunkton pri tiu ĉi nocio. Kiel vi komprenas tuin ĉi procezon? Rakontu detale.
Nur ne donu stultajn referencojn kaj ne aspektu kiel nekapabla paroli simio.
Mi estas preta aŭskulti vin (legi).

vejktoro (Profiel tonen) 6 januari 2015 22:44:40

Lakiro:
vejktoro:
Ahh, do, por vi, vi bezonas ke ĉiu prabesto jam vivas por kredi, ĉu?
Kredi? Ĉu mi devas kredi?
Vi devas pruvi! ridulo.gif Nun vi havas la hipotezon, sed ne pruvon.
Kredi, akcepti, konsenti, ne gravas kaj ne devas sed vi demandas pruvon. Ekzistas abundaj pruvoj. Por mi la atesto estas superŝuta - tiel superŝuta kaj abunda ke mi ne povas ignori ĝin. La fosilia datumo sole sufiĉas por plej da uloj, sed kiam subtenata je biologio (de vivantaj kreaĵoj kaj plantoj tra la mondo), kaj la nun tempa DNA esplorado, ni estas eĉ pli memfidaj.

Mi demandas denove, ĉu (por vi) la pruvo devas esti vivantaj prabestoj?

mihxil (Profiel tonen) 6 januari 2015 22:45:43

Lakiro:Kion vi mem scias pri natura selektado? Mi volas ekkoni vian propran vidpunkton pri tiu ĉi nocio. Kiel vi komprenas tuin ĉi procezon? Rakontu detale.
Mi ne vere komprenas kial mi donu al vi senpagan edukadon. Sed bone, mi elspezus kelkajn vortojn.

Ni prenu kiel ekzemplon vian individuon kiu hazarde pli malgrandajn orelojn havas. Vi diris ke tiuj ecoj nur konserviĝus se tiuj trajtoj samtempe aperu ĉe multaj individuoj. Sed tio tute ne estas vera. Tiuj ecoj konserviĝus tiom longe ke tiu individuo kun tiuj novaj trajtoj havas posteulojn kiuj ankaŭ havas tiujn ecojn. Estas eble ke la novaj trajtoj ne estas profitodonaj aŭ ne damaĝaj. Tiam estas eble ke ili restus, kaj foje aperus, aŭ povas esti ke ili simple neniam plu estos vidataj. Sed ankaŭ estas la eblo ke ili donas etan profiton al la individuoj kun tiuj ecoj. Eble la pli malgrandaj oreloj kaŭzas ke ili malpli ofte frostriĝas (ĉar la bestoj hazarde loĝas en malvarma klimato), kaj do tiuj bestoj malpli ofte mortas pro infekto pro tio. Tiel, ili averaĝe vivas iomete pli longe aŭ estas en iomete pli bona kondiĉo por produkti idojn. Tiel, la eco 'pli malgrandaj oreloj' gajnus terenon, ĉar la individuoj kun ĝi havas avantaĝon, kaj averaĝe havas pli da idoj. Post generacioj la econ havas la plimulto de la tuta populacio. Aŭ almenaŭ tiu parto de la populacio kiu loĝas en malvarma klimato. Povas esti ke la individuoj en pli varmaj klimatoj averaĝe plu havos la pli grandajn orelojn (eble por pli bone povi aŭdi), se tiu norda kaj suda populacioj havas multmultan internan kontakton tiel ankaŭ povas okazi disspeciiĝo.

Estas ne tre facile en sia kapo tute elkompreni ke malgranda avantaĝo tiel povas tute kolonizii tutan populacion, sed io tia estas ja sufiĉe facile simulebla en komputilo, kaj tiam oni facile vidas ke tio efektive mirinde efike funkcias.

vejktoro (Profiel tonen) 6 januari 2015 23:09:33

ustra:Vi ĝuas la medicinan progreson, kvankam estas evidente, ke tamen pli kaj pli homoj malsanas.
Io estas suspektinda pri la medicina (precipe farmacia) scienco, ĉu vi ne pensas? Kaj ne, ne estas la nombro de maljunuloj kiuj faras la farmacian industrion tiel grandega...

Vi neglektas aspekto de mono, premo kaj postiranteco ktp. en la scienco.
Sed la medicino ne estas temo de la fadeno. Mi nur volas montri, ke kelkaj tie ĉi estas multe tro naivaj pri la "scienco" kaj sciencistoj.
Relegi miaj respondoj je via ludeto, ĉu la vortoj 'aferoj', aĉetado, kaj 'multekosta' ne rilatas je mono?. Kie mi diris ke mi estas apogulo de la farmacia industrio? Kaj do kio?

Vi ŝatas paroli por mi. Vi metas vortojn en mia buŝo tiuj kiuj neniam estas eĉ en mia menso kaj supozas (erare) miajn inklinojn por interdisputi kaj insulti.

Mi ne komprenas la celon de kia ludo.

vejktoro (Profiel tonen) 7 januari 2015 00:23:21

Lakiro:Por ke evoluu iu specio, nepre devas plenumiĝi unu kondiĉo:
- novan indicon devas akiri ĉiuj individuoj.

Imagu, ke unu el tiuj individuoj ricevis novan indicon (ŝanĝon). Nu, ekzemple lia kapo fariĝis pli granda, sed oreloj fariĝis pli malgrandaj. Demando! Ĉu tiun indicon li transdonos al ĉiuj individuoj de sia gento? Ne!
Vi eble trovi la ekzemplon de Madagaskaro interesa. Oni povas kompreni la insulo kiel ete natura laboratorio. Iam tie ne ekzistas mamuloj do kiam birdoj, lemuroj kaj mungotedoj alvenis de Africo, ili evoluis plenigi tiujn niĉojn. Multaj novaj specioj aperis.

La Muso Lemuroj tie disvolviĝis kaj splitis al multaj specioj.. ni ne povas vidi la diferenco sed ili neniam interbredi ĉar la kortumaj kantojn malsamas, do ete diferencoj transvivis.

La faso ankaŭ estas interesa, tiu evolvis de eta mugotedo kaj igi kiel kateca karnomanĝanta besto ĉar ne felisedoj vivis sur la insulo.

La vivo ĉe izolaj insuloj ja interesas min.

Lakiro (Profiel tonen) 7 januari 2015 07:24:05

mihxil:Mi ne vere komprenas kial mi donu al vi senpagan edukadon.
Ho, estimata, ne lacigu vin! ridulo.gif
Vi vane tiel penis. Mi tralegis vian absurdaĵon kaj ekvidis viajn "sciojn". Via bela fabelo pri klimataj influoj je individuo, kiu povas transdoni novan indicon (trajton) al posteuloj kaj tiuj "infektos" ĉiun genton estas granda deliraĵo.
Eĉ Vejktoro komprenis min! Sed vi intence provas rakonti al mi lernejan kurson de la biologio. Dankon pro via senpaga edukado, tamen mi ne bezonas tian helpon. ridulo.gif

mihxil (Profiel tonen) 7 januari 2015 07:34:12

Lakiro:Mi tralegis vian absurdaĵon kaj ekvidis viajn "sciojn".
Bone, vi definitive estas komplete ignorinda. Mi eĉ pensas ke vi probable estas trolo kaj intence laborigis min nur por moki min. Vi tute ne enhave reagis, nur nomas ĝin 'absurda' kaj 'deliraĵo'. Mi fakte eĉ pensas ke vi estas fia, ĉar ŝajne al vi mankas ĉiu deco kaj ĉiu estimo.

ustra (Profiel tonen) 7 januari 2015 11:45:12

vejktoro:Relegi miaj respondoj je via ludeto, ĉu la vortoj 'aferoj', aĉetado, kaj 'multekosta' ne rilatas je mono?. Kie mi diris ke mi estas apogulo de la farmacia industrio? Kaj do kio?

Vi ŝatas paroli por mi. Vi metas vortojn en mia buŝo tiuj kiuj neniam estas eĉ en mia menso kaj supozas (erare) miajn inklinojn por interdisputi kaj insulti.

Mi ne komprenas la celon de kia ludo.
Mi jam skribis, ke farmacio estas nur ekzemplo. Nenie mi skribis, ke vi apogas ĝin... parolante pri meti vortojn en ies buŝon...
La farmacia/medicina scienco bone montras, ke sciencistoj (memkompreneble ne ĉiu) senhonte mensogas. Kaj tio okazas sisteme kaj estas ege profitiga.

Principe tio sistema misgvido povas ekzisti en ĉiu scienca disciplino. Estas la sponsoroj kiuj decidas kion estas esplorata kaj kion estas publikigata. Kaj se ili volas disvastigi ekz. la fabelon de makroevoluado, sciencistoj volonte faras tion.

Lakiro (Profiel tonen) 7 januari 2015 15:22:35

mihxil: Mi ne vere komprenas kial mi donu al vi senpagan edukadon.

Mi fakte eĉ pensas ke vi estas fia, ĉar ŝajne al vi mankas ĉiu deco kaj ĉiu estimo.
ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Terug naar boven