Sadržaj

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

od codesito, 21. listopada 2013.

Poruke: 106

Jezik: Esperanto

vejktoro (Prikaz profila) 8. siječnja 2015. 09:31:14

ustra:
vejktoro:Relegi miaj respondoj je via ludeto, ĉu la vortoj 'aferoj', aĉetado, kaj 'multekosta' ne rilatas je mono?. Kie mi diris ke mi estas apogulo de la farmacia industrio? Kaj do kio?

Vi ŝatas paroli por mi. Vi metas vortojn en mia buŝo tiuj kiuj neniam estas eĉ en mia menso kaj supozas (erare) miajn inklinojn por interdisputi kaj insulti.

Mi ne komprenas la celon de kia ludo.
Mi jam skribis, ke farmacio estas nur ekzemplo. Nenie mi skribis, ke vi apogas ĝin... parolante pri meti vortojn en ies buŝon...
La farmacia/medicina scienco bone montras, ke sciencistoj (memkompreneble ne ĉiu) senhonte mensogas. Kaj tio okazas sisteme kaj estas ege profitiga.

Principe tio sistema misgvido povas ekzisti en ĉiu scienca disciplino. Estas la sponsoroj kiuj decidas kion estas esplorata kaj kion estas publikigata. Kaj se ili volas disvastigi ekz. la fabelon de makroevoluado, sciencistoj volonte faras tion.
Vi pravas.
Estas mensogoj. Ĉiam. Aĉaj sciencistoj. Oni ne povas fidi je tiaj egoistaj avidaj uloj. Mi ne plue legos iliajn raportojn.

Kio nun?

Nun, kie mi povas serĉi la verdon?

ustra (Prikaz profila) 8. siječnja 2015. 10:50:34

vejktoro:Vi pravas.
Estas mensogoj. Ĉiam. Aĉaj sciencistoj. Oni ne povas fidi je tiaj egoistaj avidaj uloj. Mi ne plue legos iliajn raportojn.

Kio nun?

Nun, kie mi povas serĉi la verdon?
Kredu kion ajn vi volas.
Mi ne skribis pri aĉaj sciencistoj, sed mi avertis je kontraŭdiroj en la scienco. Ŝajne tio jam estas blasfemo por uloj kiel vi.

Estas certe amuza, kiam vi skribas, ke vi volas vidi kaj malkonsentantoj evidente ne...

vejktoro:Homo malkovros la originon de vivo. Scienco povas. Religio ne povas... religio ne serĉas kaj neniam scios. Vi ne volas scii, vi ne volas vidi, vi elektis ne vidi. Estas via rajto, sed me elektis vidi.

vejktoro (Prikaz profila) 9. siječnja 2015. 00:02:06

ustra:Estas certe amuza, kiam vi skribas, ke vi volas vidi kaj malkonsentantoj evidente ne...

vejktoro:Homo malkovros la originon de vivo. Scienco povas. Religio ne povas... religio ne serĉas kaj neniam scios. Vi ne volas scii, vi ne volas vidi, vi elektis ne vidi. Estas via rajto, sed me elektis vidi.
Jes, mi kredas ke religiuloj ĝenerale ne koncernas sin pri la origino de vivo. La origino de la unua vivsparko ne estas enigmo ĉar la solvo estas je la manoj de la kreinto. Por ne-religiuloj, tiu respondo, tiu fonto de vivo ne estas donata, do la enketo estas pli urĝa, eĉ obseda.

Iam la religiuloj demandas pruvon, sed vere, ili ne volas pruvon, ili ne bezonas pruvon ĉar ili havas fidon. Mi supozas ke mia fido estas ke iama tago iu ulo trovos la vivsparko kaj estas la sciencistoj kiuj konduktas la serĉon.

La serĉo estas pli ofte pli importanta por la ne-religia ularo ol por liaj malkonsentantoj.

ustra (Prikaz profila) 9. siječnja 2015. 09:14:28

Kiom ajn gravas, mi ne estas religiulo. Tamen mi kritike sekvas sciencon kaj ne kredas ĉion sciencistoj provas ekspliki. Do malkonsentanto ne nepre estas religiulo aŭ iu kiu rifuzas sciencon...

Lutik (Prikaz profila) 10. siječnja 2015. 02:16:38

Homoj ne devenas de simioj, ili estas ilia vario. Jes, ni estas kuzoj.))

vejktoro (Prikaz profila) 11. siječnja 2015. 06:39:25

ustra:Kiom ajn gravas, mi ne estas religiulo. Tamen mi kritike sekvas sciencon kaj ne kredas ĉion sciencistoj provas ekspliki. Do malkonsentanto ne nepre estas religiulo aŭ iu kiu rifuzas sciencon...
Mi scias ke vi ne estas religiulo kaj ne gravas. La vorto 'malkonsentanto' en mia mesaĝo ne aludas al vi... la senco estas klara. Via komento estas nebezona. Same kiel la plej da viaj komentoj ĉi tie.

Jes, mi sciis vian ludon. Forkaptanto. Sed nun ĝi tedas min. Mi devas diri ke..

En tiu fadeno vi ne skribis iu ajn ke mi ne jam sciis. Amuze ke vi ŝajne pensas ke vi efektive malfermi la okulojn de la naivaro. Neniu kredas ĉion, nek mi, nek vi, nek sciencisto. Neniu nova raporto estas tuje akceptita - neniam, neniom. Ĉiu kritikas. Ne estas aparta. Homoj povas pensi. Kia revelacio.

Mi oscedas.

Natrag na vrh