目次へ

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

codesito,2013年10月21日の

メッセージ: 106

言語: Esperanto

codesito (プロフィールを表示) 2013年10月29日 9:42:27

Stefano888:
mihxil:
Stefano888:Simio signifas...
Vi povas per vortaraj difinoj klopodi montri ke vi ne estas simio, sed la biologia fakto restas ke ĉiuj homoj estas membroj de la klado de la simioj.

Kompreneble ja eblus difini la vortojn tiel ke 'simioj' ne inkluzivas la homojn, sed tio de el biologia starpunkto simple ne multe sencohavas.
Vi kreas novan signifon por la vorto simio. Tiu signifo estas fremda al Esperanto-vortaroj.

Simioj kaj homoj estas homsimioj, sed homoj ne estas simioj kaj simioj ne estas homoj. Hundo ne estas lupo. Kato ne estas leono. Serpento ne estas angilo.
Eble vi ankaŭ ne estas mamulo! vi nur estas homo, dankon al la dia amo. gratulojn!

mihxil (プロフィールを表示) 2013年10月29日 17:00:13

Stefano888:Vi kreas novan signifon por la vorto simio. Tiu signifo estas fremda al Esperanto-vortaroj.
Mi ne kreis tion. Jen cito el vikipedio:
wikipedio:La homo evoluis el la homedo antaŭ malmultaj milionoj da jaroj, kaj ni estas speco de homedo kaj simio.
Mi ja konfesus ke ofte en normala parolo 'simio' ne inkluzivus homojn, sed la biologia termino 'simio' ja inkluzivas.

Pluraj el viaj ekzemploj estis cetere fuŝaj.

Stefano888 (プロフィールを表示) 2014年12月18日 22:07:31

Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!

mihxil (プロフィールを表示) 2014年12月18日 23:45:14

Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!
Ĝi ne estas fakto. Estas multaj simioj kiuj havas aliajn nombrojn. Rezusoj ekzemple havas 42. Tute ne estas tiel ke simioj laŭdifine havu 48 da.

Aldone estas fakto ke la enhavo de la unu kromosomo en homoj estas tre simila al la enhavo de du kromosomoj ĉe aliaj grandaj simioj kiel ĉimpanzoj. Estas evidente ke temas pri kromosom-kungluiĝo.

Kion ekzakte vi volis sugesti?

Lakiro (プロフィールを表示) 2014年12月20日 22:07:15

Ĉu ĉevalo kaj bovo estas kuzoj?
Ĉu korniko kaj struto estas kuzoj?

vejktoro (プロフィールを表示) 2014年12月24日 7:31:18

Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!
Singardemu.

Kio de la ekstra kromosomo je down-sindromo? Ĉu iu restas ankoraŭ homo? Certe.

klaku

maratonisto (プロフィールを表示) 2014年12月24日 15:42:03

Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!
La ĉimpanzoj, niaj plej proksimaj parencoj havas 48 ĥromosomojn. La komuna antaŭulo de ĉimpanzo kaj homo havis 48 ĥromosomojn. Kiu scias, kiam reduktis la kvanto de ĥromosomoj ĉe homo?

vejktoro (プロフィールを表示) 2014年12月25日 4:33:17

maratonisto:
Stefano888:Simioj havas 48 kromosomojn. Homoj havas 46 kromosomojn. Tio estas scienca fakto!
La ĉimpanzoj, niaj plej proksimaj parencoj havas 48 ĥromosomojn. La komuna antaŭulo de ĉimpanzo kaj homo havis 48 ĥromosomojn. Kiu scias, kiam reduktis la kvanto de ĥromosomoj ĉe homo?
Interesa.

Ĉi tiu ĥromosomo afero estas stranga. Me trovis tiun liston je Wikio (angle). Ni havas la saman nombron da ĥromosomojn kiel sorto de antilopo - 46.

Kaj la ĉimpanzoj egalas terpomoj ĥromosome!

Terpomo jes.

Mi konjektas ke ni ne povas uzi tiujn faktojn por determini kuzecon.

Vinisus (プロフィールを表示) 2014年12月25日 17:56:10

Ankaŭ ekestas hibridoj. De tempo al tempo estas eble parigi gepatrojn el du malsamaj varioj por fari HIBRIDOJN. Ekzemple, mulo estas duonĉevalo kaj duonazeno. kompreneble, ne ĉiuj hibridoj eblas. Ni daŭras vivante meze de gradegegaj misteroj, pri kiuj la scincistoj ankoaŭ ne trovis kontentigajn respondojn. La vero estas, ke ni ĉiuj bestoj, kiuj vivas sur la planedo nomata Tero, vole-nevole ni ĉiuj estas fratoj; ni estas interligitaj, kaj dependas rekte aŭ malrekte unuj de la aliaj por supervivi.

maratonisto (プロフィールを表示) 2014年12月26日 12:36:01

Vinisus:Ankaŭ ekestas hibridoj. mulo estas duonĉevalo kaj duonazeno.
Ĉu ĉevaloj kaj azenoj havas la saman kvanton de ĥromosomoj?
Mi jam scias: azeno 62, ĉevalo 64.

先頭にもどる