前往目錄

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

貼文者: codesito, 2013年10月21日

訊息: 106

語言: Esperanto

codesito (顯示個人資料) 2013年10月21日下午9:49:54

Ĉu vi pensas ke ni povus diri ke la simioj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj, estas kuzoj de la homoj?

novatago (顯示個人資料) 2013年10月21日下午10:28:13

codesito:Ĉu vi pensas ke ni povus diri ke la simioj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj, estas kuzoj de la homoj?
Ĉu ili devas esti ĝuste kuzoj? ĉu ili ne povas esti pli malproksimaj familianoj?

Ĝis, Novatago.

Nile (顯示個人資料) 2013年10月22日上午12:05:29

Ni homaranoj estas senmetafore kuzoj de la ĉimpanzoj, la katoj, la reptilioj, la kraboj, kaj tiel plu.

Uridium (顯示個人資料) 2013年10月22日上午12:30:25

Kelkaj personoj estas tiel malbelaj ke, pli ol kuzoj, estas fratoj de la simioj lango.gif!

Oijos (顯示個人資料) 2013年10月22日上午1:21:05

Uridium:Kelkaj personoj estas tiel malbelaj ke, pli ol kuzoj, estas fratoj de la simioj lango.gif!
Kiel certa ministro de via lando?

Nile (顯示個人資料) 2013年10月22日上午1:27:54

Mi ĵus serĉis la vorton "simio" en la interreto, kaj "simio" signifas la "simiiformes", kiu inkluzivas homojn.
Ni estas simioj.

mihxil (顯示個人資料) 2013年10月22日上午2:25:16

Nile:Mi ĵus serĉis la vorton "simio" en la interreto, kaj "simio" signifas la "simiiformes", kiu inkluzivas homojn.
Ni estas simioj.
Efektive, tiusence la ĝusta respondo je la demando estas 'ne, ni ne estas kuzoj de simioj, ni estas simioj'. Ni do ja estas 'kuzoj' de aliaj simioj, sed mi ja pensas ke tio estas metaforo, ĉar kuzo estas filo de onklo kaj onklino kio estas laŭlitere familirilato inter individuoj, je multege malsama skalo.

codesito (顯示個人資料) 2013年10月22日上午7:43:22

mihxil:
Nile:Mi ĵus serĉis la vorton "simio" en la interreto, kaj "simio" signifas la "simiiformes", kiu inkluzivas homojn.
Ni estas simioj.
Efektive, tiusence la ĝusta respondo je la demando estas 'ne, ni ne estas kuzoj de simioj, ni estas simioj'. Ni do ja estas 'kuzoj' de aliaj simioj, sed mi ja pensas ke tio estas metaforo, ĉar kuzo estas filo de onklo kaj onklino kio estas laŭlitere familirilato inter individuoj, je multege malsama skalo.
Mi intencis paroli pri "kuzeco" inter specioj, kaj mi ne trovis aliajn pli taŭgajn vortojn. Estas interese ankaŭ ke la modernaj sistemoj klasifiki la vivaĵojn devigis al sciencistoj klasifiki la ĉimpanzojn, gorilojn kaj orangutanojn kiel hominidoj, do, oni povus diri ke ili ankaŭ estas "homoj".

Stefano888 (顯示個人資料) 2013年10月24日上午1:26:45

Kuzoj havas la samajn geavojn. Neniu el miaj avinoj naskis simiojn. Tial, estas neniuj simioj en mia familio.

Tamen, ĉimpanzoj havas 98% el la sama DNA kiel homoj. Ili estas homsimioj same kiel ni.

pdenisowski (顯示個人資料) 2013年10月24日上午2:08:16

Stefano888:Kuzoj havas la samajn geavojn. Neniu el miaj avinoj naskis simiojn. Tial, estas neniuj simioj en mia familio.

Tamen, ĉimpanzoj havas 98% el la sama DNA kiel homoj. Ili estas homsimioj same kiel ni.
Ne forgesu ke homa DNA kaj banana DNA 50% samas.

ligilo

回到上端