글: 7
언어: Esperanto
HaleBopp (프로필 보기) 2013년 10월 22일 오전 7:12:44
En Esperanto, ĉu oni skribu 25% (sen spaceto inter la cifero kaj la %-simbolo) aŭ 25 % (kun spaceto)?
PMEG ne precize informas pri tio, kaj Tekstaro enhavas ambaŭ eblojn.
En la franca, oni normale skribu 25 % (kun spaceto).
Dankon!
Chainy (프로필 보기) 2013년 10월 22일 오전 11:44:25
Alia iom simila afero - lastatempe mi rimarkis, ke iuj homoj ĉe certa anglalingva forumo preferas duoblan spaceton inter frazoj. Tio ŝajnas al mi iom stranga. Mi tamen neniam renkontis tian kutimon en Esperantujo, kie homoj ŝajne ĉiuj uzas nur unuopan spaceton inter frazoj.
Nile (프로필 보기) 2013년 10월 22일 오후 3:03:07
HaleBopp (프로필 보기) 2013년 10월 22일 오후 6:02:51
Fakte ne tro gravas, sed se ekzistas regulo tiom pli bone se mi ĝin uzas.
Nile (프로필 보기) 2013년 10월 22일 오후 7:05:57
Mi ne kredas, ke ekzistas normo oficiala, sed mi skribus "25 €", ĉar aliajn simbolojn skribas kun spaceton.
Annt (프로필 보기) 2013년 10월 22일 오후 9:40:57
raffadalbo (프로필 보기) 2013년 10월 25일 오후 8:20:08
vidas vandenis:Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.Ĉu vi akceptas ankaŭ la spaceton sen la 25 eŭroj?