去目錄頁

Spaceto kaj procento-signo

HaleBopp, 2013年10月22日

讯息: 9

语言: Esperanto

HaleBopp (显示个人资料) 2013年10月22日上午7:12:44

Saluton!

En Esperanto, ĉu oni skribu 25% (sen spaceto inter la cifero kaj la %-simbolo) aŭ 25 % (kun spaceto)?

PMEG ne precize informas pri tio, kaj Tekstaro enhavas ambaŭ eblojn.

En la franca, oni normale skribu 25 % (kun spaceto).

Dankon!

Chainy (显示个人资料) 2013年10月22日上午11:44:25

Mi ne scias, ĉu ekzistas regulo pri tia afero. Persone, mi skribus tion sen la spaceto (25%).

Alia iom simila afero - lastatempe mi rimarkis, ke iuj homoj ĉe certa anglalingva forumo preferas duoblan spaceton inter frazoj. Tio ŝajnas al mi iom stranga. Mi tamen neniam renkontis tian kutimon en Esperantujo, kie homoj ŝajne ĉiuj uzas nur unuopan spaceton inter frazoj.

Nile (显示个人资料) 2013年10月22日下午3:03:07

Mi ne uzas la spaceto en la Angla, sed ISO kaj la SI deklaras, ke oni devas uzi spaceto inter la cifero kaj la procentosigno, pro tio mi uzos ĝin.

HaleBopp (显示个人资料) 2013年10月22日下午6:02:51

Dankon pro viaj respondoj. Estas simila problemo kun la mona simbolo. Ĉu oni skribu 25€25 €?

Fakte ne tro gravas, sed se ekzistas regulo tiom pli bone se mi ĝin uzas.

Nile (显示个人资料) 2013年10月22日下午7:05:57

*ekzistas
Mi ne kredas, ke ekzistas normo oficiala, sed mi skribus "25 €", ĉar aliajn simbolojn skribas kun spaceton.

Annt (显示个人资料) 2013年10月22日下午9:40:57

Chainy, mi lernis uzi duoblan spaceton antaŭ dekjaroj, tajpante per tajpilo (maŝino). Temas pri fiksa aŭ malfiksa signo grandeco. Nun, oni kortektas min. Nur unu spaceto per komputilo.

vidas vandenis (显示个人资料) 2013年10月22日下午11:01:06

Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.

raffadalbo (显示个人资料) 2013年10月25日下午8:20:08

vidas vandenis:Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.
Ĉu vi akceptas ankaŭ la spaceton sen la 25 eŭroj?

vidas vandenis (显示个人资料) 2013年10月25日下午9:03:39

raffadalbo:
vidas vandenis:Mi preferas, ke vi sendu al mi tiujn 25 eŭrojn. Ne gravas - kun spaceton aŭ sen.
Ĉu vi akceptas ankaŭ la spaceton sen la 25 eŭroj?
Ho, šajnas en via lando vivkondičoj ne bonas - restis nur spacetoj?

回到上端