Al la enhavo

Ĉu ĉi tio estas vivo aŭ survivo?

de codesito, 2013-novembro-04

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-novembro-04 10:47:10

Ĉu vi pensas ke la epoko de survivado de la homaro jam komencis, aŭ ke ni ankoraŭ vivas?
Por respondi vi devus konsideri ĉu estas vere seriozaj la ekologia, la ekonomia, la milita kaj aliaj "domaĝoj" en nia mondo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-novembro-04 11:27:23

Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.

jismith1989 (Montri la profilon) 2013-novembro-04 11:36:48

codesito:Ĉu vi pensas ke la epoko de survivado de la homaro jam komencis, aŭ ke ni ankoraŭ vivas?
Por respondi vi devus konsideri ĉu estas vere seriozaj la ekologia, la ekonomia, la milita kaj aliaj "domaĝoj" en nia mondo.
Meze tristaj rezultoj ĝis nun, sed mi voĉdonis por ke la plej multaj nur survivas (aŭ pli dece, kiel Kirilo81 nun diris, supervivas).

Kvanto pli ol kvalito, tio estas la leĝo de homa kreskado kaj civilizo (aparte industria kaj kapitalista), almenaŭ laŭ mi.

codesito (Montri la profilon) 2013-novembro-04 11:41:04

Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo. Ĉu vi pensas ke la nuntempaj ekologiaj, militaj, ekonomiaj problemoj ebligas nin havi bonkvalitan vivon aŭ male, ni komencas epokon kie la simpla survivado de la homaro estos malfacila pro la menciitaj problemoj?

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-04 12:28:42

"Hombre", mankas difini kio estas unu disde l'alia. Ĉu rilate vivkondiĉojn, komforton, konsumadon, kaj ceterajn? Se tiel, kapitalisma ideologio ĵetadas nin en senfinan mankon kaj mizeron...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-novembro-04 12:29:39

codesito:
Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo.
La problemo: Ne ekzistas ia vorto survivo (krom la sensenca sur-vivo), do bv. difini, kion vi celas (verŝajne post-/super-/transvivo), nur poste mi povas tion respondi.

codesito (Montri la profilon) 2013-novembro-04 13:04:51

Kirilo81:
codesito:
Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo.
La problemo: Ne ekzistas ia vorto survivo (krom la sensenca sur-vivo), do bv. difini, kion vi celas (verŝajne post-/super-/transvivo), nur poste mi povas tion respondi.
Mi tradukis el la hispana "sobrevivir", en la angla "survive", mi ne uzas eo vortarojn kaj eble ĝi ne estas la korekta vorto, sed ekzistante en tiuj gravaj lingvoj ni povas juĝi tiun neologismon senkulpa.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-novembro-04 13:31:30

Kirilo81:
codesito:
Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo.
La problemo: Ne ekzistas ia vorto survivo (krom la sensenca sur-vivo), do bv. difini, kion vi celas (verŝajne post-/super-/transvivo), nur poste mi povas tion respondi.
Postvivi (transvivi ŝajnas al alia vivo, al alia dimensio)

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-novembro-04 14:18:20

Nu, postvivi signifas pli-malpli "vivi post ies morto aŭ ia grava okazaĵo".
Ĉar mi ne scias, ĉu iu grava okazaĵo okazis, mi asertas, ke mi kaj la plej multaj simple vivas.

codesito (Montri la profilon) 2013-novembro-04 16:56:51

Kirilo81:Nu, postvivi signifas pli-malpli "vivi post ies morto aŭ ia grava okazaĵo".
Ĉar mi ne scias, ĉu iu grava okazaĵo okazis, mi asertas, ke mi kaj la plej multaj simple vivas.
Tamen, gravaj okazaĵoj okazis.

Reen al la supro