ไปยังสารบัญ

Ĉu ĉi tio estas vivo aŭ survivo?

จาก codesito, 4 พฤศจิกายน 2013

ข้อความ 20

ภาษา: Esperanto

codesito (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 10:47:10

Ĉu vi pensas ke la epoko de survivado de la homaro jam komencis, aŭ ke ni ankoraŭ vivas?
Por respondi vi devus konsideri ĉu estas vere seriozaj la ekologia, la ekonomia, la milita kaj aliaj "domaĝoj" en nia mondo.

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 11:27:23

Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.

jismith1989 (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 11:36:48

codesito:Ĉu vi pensas ke la epoko de survivado de la homaro jam komencis, aŭ ke ni ankoraŭ vivas?
Por respondi vi devus konsideri ĉu estas vere seriozaj la ekologia, la ekonomia, la milita kaj aliaj "domaĝoj" en nia mondo.
Meze tristaj rezultoj ĝis nun, sed mi voĉdonis por ke la plej multaj nur survivas (aŭ pli dece, kiel Kirilo81 nun diris, supervivas).

Kvanto pli ol kvalito, tio estas la leĝo de homa kreskado kaj civilizo (aparte industria kaj kapitalista), almenaŭ laŭ mi.

codesito (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 11:41:04

Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo. Ĉu vi pensas ke la nuntempaj ekologiaj, militaj, ekonomiaj problemoj ebligas nin havi bonkvalitan vivon aŭ male, ni komencas epokon kie la simpla survivado de la homaro estos malfacila pro la menciitaj problemoj?

cxevino (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 12:28:42

"Hombre", mankas difini kio estas unu disde l'alia. Ĉu rilate vivkondiĉojn, komforton, konsumadon, kaj ceterajn? Se tiel, kapitalisma ideologio ĵetadas nin en senfinan mankon kaj mizeron...

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 12:29:39

codesito:
Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo.
La problemo: Ne ekzistas ia vorto survivo (krom la sensenca sur-vivo), do bv. difini, kion vi celas (verŝajne post-/super-/transvivo), nur poste mi povas tion respondi.

codesito (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 13:04:51

Kirilo81:
codesito:
Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo.
La problemo: Ne ekzistas ia vorto survivo (krom la sensenca sur-vivo), do bv. difini, kion vi celas (verŝajne post-/super-/transvivo), nur poste mi povas tion respondi.
Mi tradukis el la hispana "sobrevivir", en la angla "survive", mi ne uzas eo vortarojn kaj eble ĝi ne estas la korekta vorto, sed ekzistante en tiuj gravaj lingvoj ni povas juĝi tiun neologismon senkulpa.

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 13:31:30

Kirilo81:
codesito:
Kirilo81:Ĉu tio estas tuto aŭ surtuto? Ĉu tio estas forto aŭ akvaforto? - Same senchavaj demandoj, miaopinie.
Amuza ŝerco, sed mi ŝatus koni ankaŭ vian opinion pri la temo.
La problemo: Ne ekzistas ia vorto survivo (krom la sensenca sur-vivo), do bv. difini, kion vi celas (verŝajne post-/super-/transvivo), nur poste mi povas tion respondi.
Postvivi (transvivi ŝajnas al alia vivo, al alia dimensio)

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 14:18:20

Nu, postvivi signifas pli-malpli "vivi post ies morto aŭ ia grava okazaĵo".
Ĉar mi ne scias, ĉu iu grava okazaĵo okazis, mi asertas, ke mi kaj la plej multaj simple vivas.

codesito (แสดงโปรไฟล์) 4 พฤศจิกายน 2013, 16:56:51

Kirilo81:Nu, postvivi signifas pli-malpli "vivi post ies morto aŭ ia grava okazaĵo".
Ĉar mi ne scias, ĉu iu grava okazaĵo okazis, mi asertas, ke mi kaj la plej multaj simple vivas.
Tamen, gravaj okazaĵoj okazis.

กลับไปด้านบน