Al la enhavo

ĉu iu konas forumon kie oni rajtas libere diskuti?

de robbkvasnak, 2013-novembro-05

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

whysea (Montri la profilon) 2013-novembro-06 21:13:41

swar0g:
robbkvasnak:La estroj de lernu decidas sen konsulti kun la membroj pri kio oni rajtas publikigi aŭ ne. Ĉu tia estus Esperantio sed vere ekzistus, t.e. ke eta aro da homoj cenzuras ĉion ajn sen antaŭe minimume konsulti kun la skribinto? Iomete trista "lernu-mondo" laŭ mia opinio
Ni povas krei fadenojn ĉe boards.4chan.org/int. Tie oni parolas iun lingvon. Ne bezonas registraĵon.

La reguloj estas tre liberaj, êc pli liberaj ol iufoje oni volus. Tie oni permesas ĉion krom la infanpornografio.
pli longe daŭrus fadeno ĉe /lang/

jen, mi ĝin kreis: https://dis.4chan.org/read/lang/1383772362

whysea (Montri la profilon) 2013-novembro-06 21:28:21

ho, kaj ankaŭ jam ekzistas fadeno ĉe 420chan: http://boards.420chan.org/lang/res/5234.php
kaj YourWorldofText: http://www.yourworldoftext.com/esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-novembro-07 00:07:31

erinja:Efektive, en ĉi tiuj forumoj, la reguloj estas sufiĉe liberaj. Tamen estas vere, ke se oni volas paroli malame pri diversaj homoj aŭ grupoj, aŭ paroli per fivortoj, aŭ paroli eksterteme sen komenci novan fadenon, tio ne estas permesita. Eble tio estas cenzurado. Mi tamen preferus esti en forumo sen fiparolado kaj rasismo. Oni esprimas multajn opiniojn ĉe lernu, sed ja iuj opinioj ne estas permesataj ĉi tie; estas aliaj lokoj en la reto kie rasistoj rajtas kuniĝi kaj esprimi siajn opiniojn!
Mi pensas, ke estas du malsamaj demandoj: Kion oni volas vidi en la forumoj, kaj kiaj estas la mesaĝoj de iu aŭ tiu kontribuanto. Ĉar estas subjektiva afero, estas risko esti influita de sia propra kulturo kaj taksi maldecaj aŭ racismaj (la kriterioj nuntempe tre rapide evoluas, kaj ne laŭ la sama rapideco en ĉiuj landoj) frazojn kiuj estas banalaj ali-ie.

Tial homoj, kiam ili estas sinceraj, povas ekhavi la senton de maljusteco, sento kiun ili ne havus se ili farus volan provokadon. Kaj Esperanto devas helpi homojn inter kompreniĝi, ĉefe se ili estas malsamkulturanoj...

whysea (Montri la profilon) 2013-novembro-07 20:08:32

fadeno altiĝu...mi scivolas ĉu pli da homoj konas liberajn diskutejojn

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-07 20:51:56

erinja:Efektive, en ĉi tiuj forumoj, la reguloj estas sufiĉe liberaj. Tamen estas vere, ke se oni volas paroli malame pri diversaj homoj aŭ grupoj, aŭ paroli per fivortoj, aŭ paroli eksterteme sen komenci novan fadenon, tio ne estas permesita. Eble tio estas cenzurado. Mi tamen preferus esti en forumo sen fiparolado kaj rasismo. Oni esprimas multajn opiniojn ĉe lernu, sed ja iuj opinioj ne estas permesataj ĉi tie; estas aliaj lokoj en la reto kie rasistoj rajtas kuniĝi kaj esprimi siajn opiniojn!
Kial vi ne toleris mian observon, ke malsamaj homgrupoj (gentoj?, etnoj?, rasoj?) havas malsamajn ecojn? Malsamajn fizikajn kapablojn kaj malsamajn mensajn kapablojn.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-07 22:51:43

Oijos:Kial vi ne toleris mian observon, ke malsamaj homgrupoj (gentoj?, etnoj?, rasoj?) havas malsamajn ecojn? Malsamajn fizikajn kapablojn kaj malsamajn mensajn kapablojn.
[quote=url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php]Reguloj kaj kondiĉoj de lernu[/url]]
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
- Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".
- Uzi maldecajn bildojn aŭ fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn aŭ kulturojn, por via profil-bildo.
- Sendi maldecajn bildokartojn al aliaj uzantoj.
- Anonci informojn, kiuj:
-- Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;

-- Disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
-- Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
-- Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
-- Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.[/quote]

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-07 23:16:50

erinja:
Oijos:Kial vi ne toleris mian observon, ke malsamaj homgrupoj (gentoj?, etnoj?, rasoj?) havas malsamajn ecojn? Malsamajn fizikajn kapablojn kaj malsamajn mensajn kapablojn.
[quote=url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondicxoj.php]Reguloj kaj kondiĉoj de lernu[/url]]
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
- Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".
- Uzi maldecajn bildojn aŭ fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn aŭ kulturojn, por via profil-bildo.
- Sendi maldecajn bildokartojn al aliaj uzantoj.
- Anonci informojn, kiuj:
-- Provokas nacian, rasan, religian, socian kaj seksan malamon;

-- Disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
-- Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
-- Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
-- Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
[/quote]Do oni ne povas paroli pri scienco, ĉar iu povas ofendiĝi pri trovaĵoj, kvankam ne estas intencata ofendi. Kaj laŭ vi "la reguloj estas sufiĉe liberaj", kvankam oni ne povas paroli pri aferoj, kiuj estis en ĉefpaĝoj de prestiĝaj ĵurnaloj.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-08 14:19:02

Oijos:Do oni ne povas paroli pri scienco, ĉar iu povas ofendiĝi pri trovaĵoj, kvankam ne estas intencata ofendi. Kaj laŭ vi "la reguloj estas sufiĉe liberaj", kvankam oni ne povas paroli pri aferoj, kiuj estis en ĉefpaĝoj de prestiĝaj ĵurnaloj.
Se vi volas paroli pri viaj rasismaj ideoj (kaj jes, eĉ prestiĝaj ĵurnaloj povas enhavi rasismajn ideojn), estas multaj aliaj forumoj, al kiuj oni ligis en ĉi tiu fadeno, kie vi povas paroli pri tiuj aferoj en plena libero.

Tiu afero, ke oni ne "intencas ofendi" ne signifas ke oni povas diri kion ajn. Mi povus diri al iu persono, "X, vi estas pigra, malbela, stulta mensogulo, kaj krome, mi legis en scienca revuo ke anoj de via gento ĝenerale estas ŝtelistoj". Ĉi ĉio povus esti 'vera', kaj vi povus diri, "Mi neniel intencis ofendi, mi nur diris kelkajn diversajn aferojn, kaj ankaŭ mian opinion, kaj tio sekvas la regulojn ĉar mi ne intencis ofendi per eldiro nur de kelkaj veraj aferoj". Tamen per tia rezonado oni povus daŭre diradi la plej ofendajn kaj rasismajn aferojn. Ni ne toleras tion ĉe lernu. Vi rajtas havi viajn privatajn opiniojn, sed vi ne rajtas fiparoli aliajn personojn kaj grupojn, eĉ se (laŭ via propra opinio) vi nur diras la "veron" kaj ne intencas ofendi.

Do iru al alia retpaĝo se vi volas skribi rasismajn kaj ofendajn aferojn - ĉar se vi skribos tiajn aferojn ĉi tie, vi perdos vian konton, ĉar tio estas strikte malpermesata ĉi tie, kaj vi jam ricevis averton pri tio.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-08 15:18:27

erinja:
Oijos:Do oni ne povas paroli pri scienco, ĉar iu povas ofendiĝi pri trovaĵoj, kvankam ne estas intencata ofendi. Kaj laŭ vi "la reguloj estas sufiĉe liberaj", kvankam oni ne povas paroli pri aferoj, kiuj estis en ĉefpaĝoj de prestiĝaj ĵurnaloj.
Se vi volas paroli pri viaj rasismaj ideoj (kaj jes, eĉ prestiĝaj ĵurnaloj povas enhavi rasismajn ideojn), estas multaj aliaj forumoj, al kiuj oni ligis en ĉi tiu fadeno, kie vi povas paroli pri tiuj aferoj en plena libero.

Tiu afero, ke oni ne "intencas ofendi" ne signifas ke oni povas diri kion ajn. Mi povus diri al iu persono, "X, vi estas pigra, malbela, stulta mensogulo, kaj krome, mi legis en scienca revuo ke anoj de via gento ĝenerale estas ŝtelistoj". Ĉi ĉio povus esti 'vera', kaj vi povus diri, "Mi neniel intencis ofendi, mi nur diris kelkajn versajn aferojn, kaj ankaŭ mian opinion, kaj tio sekvas la regulojn ĉar mi ne intencis ofendi per eldiro nur de kelkaj veraj aferoj". Tamen per tia rezonado oni povus daŭre diradi la plej ofendajn kaj rasismajn aferojn. Ni ne toleras tion ĉe lernu. Vi rajtas havi viajn privatajn opiniojn, sed vi ne rajtas fiparoli aliajn personojn kaj grupojn, eĉ se (laŭ via propra opinio) vi nur diras la "veron" kaj ne intencas ofendi.

Do iru al alia retpaĝo se vi volas skribi rasismajn kaj ofendajn aferojn - ĉar se vi skribos tiajn aferojn ĉi tie, vi perdos vian konton, ĉar tio estas strikte malpermesata ĉi tie, kaj vi jam ricevis averton pri tio.
Ĉu nura oficiala statistikaĵo estus malpermesata en Lernu!? Ekzemple senlaborecoelcento laŭ devenŝtato.

(Vi ŝajne celis skribi "...kelkajn DIversajn aferojn..." )

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-08 16:02:42

Oijos:Ĉu nura oficiala statistikaĵo estus malpermesata en Lernu!? Ekzemple senlaborecoelcento laŭ devenŝtato.

(Vi ŝajne celis skribi "...kelkajn DIversajn aferojn..." )
Dankon, mi korektis mian mistajpaĵon.

Efektive vi povas diri kion ajn en la forumoj, mi jam avertis vin kaj ripetis la regulojn. Se al vi plaĉas danci proksime al la limo inter tio kio estas permesata kaj tio kio ne estas permesata, estos tiu via propra decido, kiu povus kaŭzi la perdon de via konto pro malobeo de la reguloj.

Reen al la supro