Al la enhavo

ĉu iu konas forumon kie oni rajtas libere diskuti?

de robbkvasnak, 2013-novembro-05

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:41:27

La vorto "lernu!" estas ordono, propra de autoritatuloj, mi kredas tamen je demokrata esperanto, tial mi lasas la forumon ĝis mi vidos ke io ŝanĝis en lernu, mi ne plu volas vivi sub la kontrolo de ne tolerema teamo, mi sugestas al ĉiuj kiuj suferis la ne toleremon de la teamo ne reveni almenaŭ dum la nuna jaro 2013, kaj neniam se nenio ŝanĝas. Mi do adiaŭas al ĉiuj almenaŭ por la nuna jaro. Pacon al ĉiuj!

novatago (Montri la profilon) 2013-novembro-11 23:22:33

codesito:La vorto "lernu!" estas ordono, propra de autoritatuloj,
Mi ĉiam komprenis la nomon kiel sugeton, ĉar fakte sufiĉe absurdas tia ordono. Mi ne certas pri multaj aferoj, tamen mi tute certas ke la nomo estas sugesto, ne ordono.

Ĝis, Novatago.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-12 16:55:40

robbkvasnak:Mi samopinias kun baibaibibi. Mi neniam uzas racismajn esprimojn nek atakas personojn persone sed tamen oni cenzuris miajn vortojn. ... Mi respondis en la angla sed la lernu-estraro forigis miajn pensojn. Senklarige. Mi bedaŭras tion kaj mi ne kredis esti dancanta ĉe la rando de la regularo, aparte ĉar oni permesis tute kontraŭan opinion.
Vi eble maltrafis la atentigon en tiu fadeno, ke la diskuto fariĝis ekstertema. Estas tute permesite paroli pri pafiloj ktp en la forumoj. Sed en fadeno kiu temas pri la Esperanto-komunumo, la diskutoj devus temi pri tio; tio ankaŭ troviĝas en la regularo de la forumo. En la forumo mi afiŝis mesaĝon, kiu atentigis ke mi forigos la ekstertemajn mesaĝojn, kaj ke oni prefere traduku siajn mesaĝojn kaj movu do la fadenon al pli taŭga forumo (t.e. nova fadeno en E-lingva forumo). Oni ne faris; oni elektis plu diskuti eksterteme en tiu fadeno. Do mi nuligis la ekstertemajn mesaĝojn. Neniel temis pri viaj precizaj vidpunktoj; temis pri ekstertemeco (kaj ne nur viajn mesaĝojn mi nuligis, sed ĉiujn ekstertemajn de tiu fadeno).

Se vi volis havi klarigon, vi nur devis mesaĝi kaj demandi.

yyaann (Montri la profilon) 2013-novembro-12 17:53:36

Laŭ mia humila opinio, vi tute prave agis Erinja. Tamen, por ne lasi ajnan dubon estontafoje, eble povus utili lasi malmultvortan mesaĝon kiel ekzemple "Ekstertemaj mesaĝoj forigitaj, konforme al la antaŭatentigo". Sankcioj estas fojfoje pli facile akceptitaj, kiam ili estas klarigitaj.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-novembro-12 20:02:25

La plej multaj mesaĝoj en ĉi tiu paĝo estas ekstertemaj, ankaŭ tiuj de erinja kaj yaan, tamen oni ne eliminas. Do tio estas nur ekskuzo por agi tiranece kontraŭ liberpensuloj.
Laŭ mi, oni klopodas per la timigo kaj la minacoj idiotigi kaj detrui la liberon de pensado de la forumanoj. La povuloj bezonas timigitajn idiotojn, kaj lernu kunlaboras en tiu tasko. Se ni perdas nian liberecon de pensado ni jam ne estas veraj homoj, sed programitaj idiotoj.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-12 20:35:41

Ni ne havas tempon nek forton por kontroli zorge ĉiun fadenon por certiĝi ke ĉio restas laŭtema.

Kiam ni vidas ke fadeno fariĝas ege ekstertema, ni provas halti tion rapide. Se vi vidas eksterteman mesaĝon, bv. raporti ĝin. Tio helpas al novaj uzantoj kiuj tralegas la forumoj, kiuj neniel povus diveni ke fadeno kun titolo kiel "Esperanto-societoj en kansaso" povus fakte ĉefe temi pri statistikoj pri krimo en sud-orienta Aŭstralio.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-12 20:45:48

whysea:nu la fadeno 4chana sukcesas...kaj tie ne ekzistas multaj da reguloj, kaj oni ne registriĝas...do se oni volas paroli "libere", provu tie
Tio ne estas la solvo serĉata. Ĉu tio estas taŭga diskutforumo laŭ vi? Kiel oni ekzistigas novan fadenon?

Mi ankaŭ provis aliajn diskutejon proponitaj en la fadeno. Ili ne taŭgas. Plej bona estas http://brovreizpaysbreton.forumparfait.com , sed problemo estas, ke mi ne povas registriĝi, ĉar mi ne komprenas la regulojn, kiujn oni devas akcepti por skribi ion.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-12 20:53:28

Kaj alt.talk.esperanto estas tre malaktiva kaj preskaŭ nur enhavas rubmesaĝojn, ĉefe en la angla lingvo.


[Keskustelu] >>>> BONDAGE GALLERIES <<<<
1 43
ccongratu...@gmail.com
25.4.2009
[Keskustelu] >>>> HORSE PHOTOS <<<<
1 2
oigthierna...@gmail.com
24.4.2009
[Keskustelu] ~~> HALLOWEEN GIRLS <~~
1 2
brycesa...@gmail.com
23.4.2009
[Keskustelu] last longer sexually
1 5
robhammo...@gmail.com
14.4.2009
[Keskustelu] Free webcam chat rooms
1 45
robhammo...@gmail.com
11.4.2009
[Keskustelu] >>> AUTO TRADER <<<__________________________________________
1 106
dunbara...@gmail.com
22.3.2009
[Keskustelu] >>> BOOT CD <<<__________________________________________
1 12
robersonp...@gmail.com
19.3.2009
[Keskustelu] >>> NUDE SEXY <<<__________________________________________
1 57
cdavidg...@gmail.com
18.3.2009
[Keskustelu] Term life insurance no exam

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-12 21:34:25

c', kiuj estas ĉi tiuj faŝistoj, kiuj volas malpermesi ke mi afiŝu laŭplaĉe miajn rubmesaĝojn en la angla??!??!?! Lingva diskriminacio!

okulumo.gif

Bruso (Montri la profilon) 2013-novembro-12 23:18:52

Oijos:Kaj alt.talk.esperanto estas tre malaktiva kaj preskaŭ nur enhavas rubmesaĝojn, ĉefe en la angla lingvo.
Se vi kaj viaj amikoj ke malamas la "faŝistojn" de Lernu irus al alt.talk.esperanto, ĝi estus aktiva, ĉu ne?

Reen al la supro