Al la enhavo

ĉu iu konas forumon kie oni rajtas libere diskuti?

de robbkvasnak, 2013-novembro-05

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-novembro-09 16:15:00

Saluton,

Esperantistoj devas esti pli konsciaj ol aliaj pri kultura relativeco. Kompreneble, ni kvazaŭ ĉiuj interkonsentas pri evitindo de maldeco, fivortoj, racismo, ktp... sed ne estas interkonsento pri kio estas maldeca, fivorteca, racisma, ktp. La ideoj varias laŭ la landoj kaj la epokoj.

Lernu estas servo iniciatita de usonanoj - kaj verŝajne dependas de usonaj leĝoj. Sed en la menso de multaj esperantistoj, ĝia etiko devas speguli ion pli universalan. Se estas nepra maleblo, preferindas averti la uzantojn pri tiu aspekto.

(eraro korektita)

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-10 11:58:11

Lernu fakte ne estas iniciita de usonanoj, sed de eŭropanoj (kaj du kanadanoj), kaj ĝi sekvas germanajn leĝojn, ĉar la serviloj estas en germanujo. Sed estas vere ke tio ne signifas ke ni rajtas malobei usonajn leĝojn; mi tamen kredas ke la germanaj estas pli striktaj ol la usonaj. Sed niaj forumaj reguloj temas malpli pri leĝo kaj pli pri amika komunikado inter homoj de la tuta mondo, de diversaj landoj, etnoj, popoloj, rasoj, religioj, seksaj identecoj, ktp.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-10 13:28:54

Ĉu fakte iniciita!?

Aŭ ĉu iniciatita?

Pri mesaĝoj de Altebrilas mi ne zorgas, ĉar li ĉiam misskribas.

Homoj mislernas Esperanton uzante ĉi tiun forumon.

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-10 23:15:00

La faŝistoj forigis ĉiujn mesaĝojn miajn el iu fadeno. Mi pliafoje nuligas mian konton kaj ĉifoje definitive, kaj konsilas ĉiujn same fari...

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-novembro-11 17:17:11

Ne temas pri reguloj, regulojn oni povas interpreti, kaj la lernu teamo obeas nenian regulon. En lernu oni eliminas kontojn kaj mesaĝojn senkiale, ŝajnas ke ili volas ke nur dekstremuloj kaj religiuloj restu komforte ĉi tie, ĉiuj aliaj estas en danĝero. Tio estas ne akceptebla laŭ mia opinio.

novatago (Montri la profilon) 2013-novembro-11 17:35:24

Mi jam opiis pri la afero plurfoje en aliaj fadenoj kaj ripetas: Por registriĝi en Lernu! oni devas akcepti ĝiajn regulojn. Kiu registriĝis akceptis regulojn. Tial se Lernu-mastrumantoj forigis mesaĝon, registriĝintoj jam akceptis tion nur pro registriĝi. Mi ne vidas bezonon de plua konsulto.

Do, krom por sugesti ŝanĝojn en reguloj, mi ne vidas kialon por diskuti la aferon.

Ĝis, Novatago.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-novembro-11 18:06:02

novatago:Mi jam opiis pri la afero plurfoje en aliaj fadenoj kaj ripetas: Por registriĝi en Lernu! oni devas akcepti ĝiajn regulojn. Kiu registriĝis akceptis regulojn. Tial se Lernu-mastrumantoj forigis mesaĝon, registriĝintoj jam akceptis tion nur pro registriĝi. Mi ne vidas bezonon de plua konsulto.

Do, krom por sugesti ŝanĝojn en reguloj, mi ne vidas kialon por diskuti la aferon.

Ĝis, Novatago.
La afero estas ke oni eliminas mesaĝojn kaj kontojn de homoj kiuj malobeis nenian regulon.

novatago (Montri la profilon) 2013-novembro-11 19:21:25

baibaibibi:
novatago:Mi jam opiis pri la afero plurfoje en aliaj fadenoj kaj ripetas: Por registriĝi en Lernu! oni devas akcepti ĝiajn regulojn. Kiu registriĝis akceptis regulojn. Tial se Lernu-mastrumantoj forigis mesaĝon, registriĝintoj jam akceptis tion nur pro registriĝi. Mi ne vidas bezonon de plua konsulto.

Do, krom por sugesti ŝanĝojn en reguloj, mi ne vidas kialon por diskuti la aferon.

Ĝis, Novatago.
La afero estas ke oni eliminas mesaĝojn kaj kontojn de homoj kiuj malobeis nenian regulon.
Lasu min dubi pri tio.

Ĝis, Novatago.

whysea (Montri la profilon) 2013-novembro-11 21:33:23

nu la fadeno 4chana sukcesas...kaj tie ne ekzistas multaj da reguloj, kaj oni ne registriĝas...do se oni volas paroli "libere", provu tie

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:12:10

Mi samopinias kun baibaibibi. Mi neniam uzas racismajn esprimojn nek atakas personojn persone sed tamen oni cenzuris miajn vortojn. Tial mi metis la demandon pri pli liberaj forumoj. Eble iu miskomprenis mian humuron en la angla-lingva forumo kiam iu parolis pri la rajto uzi pafilojn en Usono. Mi jam loĝis en landoj kie ne ĉiu rajtas posedi pafilon kaj mi ne spertis tiom da malĝojigajn novaĵojn en la ĵurnaloj kiel ĉe ni en Usono. Sed iu kiu kredas ke ĉiu usonano devus havi (mort)pafilon komentis pri la "liberaluloj" (internacie malsignifa vorto) kiel mi (tiu skribinto ne tre ŝatas la opiniojn de homoj kiel mi laŭ tio kion la persono skribis). Mi respondis en la angla sed la lernu-estraro forigis miajn pensojn. Senklarige. Mi bedaŭras tion kaj mi ne kredis esti dancanta ĉe la rando de la regularo, aparte ĉar oni permesis tute kontraŭan opinion.

Reen al la supro