Al la enhavo

ĉu iu konas forumon kie oni rajtas libere diskuti?

de robbkvasnak, 2013-novembro-05

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-novembro-05 23:09:58

La estroj de lernu decidas sen konsulti kun la membroj pri kio oni rajtas publikigi aŭ ne. Ĉu tia estus Esperantio sed vere ekzistus, t.e. ke eta aro da homoj cenzuras ĉion ajn sen antaŭe minimume konsulti kun la skribinto? Iomete trista "lernu-mondo" laŭ mia opinio

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-05 23:18:39

Mi ne konas forumon sen tiaj reguloj. 4chan, supozeble, oni povus simple ekuzi ĝin en Esperanto. Tio estas tre taŭga retejo por personoj kiuj volas afiŝi kun laŭplaĉe kiom ajn da fivortoj, kiom ajn da spamo, kaj kiom ajn da malamo al fremduloj/samseksamuloj/anoj de diversaj rasoj kaj landoj/ktp-oj. Povus esti ke iu jam kreis, mi legis pri iu paĝaro ĉe http://esperantochan.co.cc/, sed mi ne povas viziti la paĝaron de mia nuna (laboreja) komputilo.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-05 23:20:04

Por ekzistigi tian forumon oni devas unue ekzistigi novan ŝtaton, kiu havus kongruajn leĝojn kun la ekzistigota forumo.

Mi ne konas forumon en la malferma Interreto, kie oni povas tutlibere diskuti (per iu ajn lingvo aŭ ne-lingvo).

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-novembro-05 23:45:29

Tiaj forumoj ekzistis, sed per spamo iu ajn rajtis cenzuri fadenon: sufiĉas aldoni dekon da rubaĵmesaĝoj kiuj malinstigas eventualajn legantojn. Pro tio oni estigis moderantojn.

Aliflanke, eble kontribuanto volas esprimi sinceran opinion, kaj cenzuro malebligas tion. Prefere li rajtu defendi sin, kaj pruvi , ke li estas sincera.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-06 00:48:53

Efektive, en ĉi tiuj forumoj, la reguloj estas sufiĉe liberaj. Tamen estas vere, ke se oni volas paroli malame pri diversaj homoj aŭ grupoj, aŭ paroli per fivortoj, aŭ paroli eksterteme sen komenci novan fadenon, tio ne estas permesita. Eble tio estas cenzurado. Mi tamen preferus esti en forumo sen fiparolado kaj rasismo. Oni esprimas multajn opiniojn ĉe lernu, sed ja iuj opinioj ne estas permesataj ĉi tie; estas aliaj lokoj en la reto kie rasistoj rajtas kuniĝi kaj esprimi siajn opiniojn!

Bruso (Montri la profilon) 2013-novembro-06 01:41:24

robbkvasnak:La estroj de lernu decidas sen konsulti kun la membroj pri kio oni rajtas publikigi aŭ ne. Ĉu tia estus Esperantio sed vere ekzistus, t.e. ke eta aro da homoj cenzuras ĉion ajn sen antaŭe minimume konsulti kun la skribinto? Iomete trista "lernu-mondo" laŭ mia opinio
USENET ankoraŭ ekzistas (alt.talk.esperanto). Sed malmulta aktiveco tie.

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-06 12:54:11

En ĉiuj forumoj kiujn mi partoprenis, krom la mia (brovreizpaysbreton.forumparfait.com), oni kutimas preteksti malrespekton al iu regulo por cenzuri tekstojn kies enhavo endanĝerigas jen la celojn de la forumo, jen la forumon mem...

(Se iu deziras plenlibere diskuti pri io ajn, kaj en esperanto, ŝiaŭli povas tion fari en mia forumo, tiam mi malfermos specialan subforumon esperantlingvan, sed ŝiaŭli devos alporti aliajn forumulojn se ne volas solece babiladi kiel mi kutime faras...)

cxevino (Montri la profilon) 2013-novembro-06 14:19:41

Mi jam kreis tri subforumojn: unu en la bretona, alia en la franca kaj plian en esperanto.

http://brovreizpaysbreton.forumparfait.com

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-novembro-06 18:49:48

La Lernu-aj reguloj ne estas tro limiga, miaopine. Estas vere ke ne konsulti skribinto estas iom malagrabla, sed mi konsentas kun ĉiuj reguloj ĉi tie. Mi fidas je la kapablo de la Lernu-a skipo juĝi juste la intencon kaj dececon de miaj vortoj kaj ideoj. Mi ankoraŭ ne vidis iun cenzuron maljustan.

swar0g (Montri la profilon) 2013-novembro-06 20:25:39

robbkvasnak:La estroj de lernu decidas sen konsulti kun la membroj pri kio oni rajtas publikigi aŭ ne. Ĉu tia estus Esperantio sed vere ekzistus, t.e. ke eta aro da homoj cenzuras ĉion ajn sen antaŭe minimume konsulti kun la skribinto? Iomete trista "lernu-mondo" laŭ mia opinio
Ni povas krei fadenojn ĉe boards.4chan.org/int. Tie oni parolas iun lingvon. Ne bezonas registraĵon.

La reguloj estas tre liberaj, êc pli liberaj ol iufoje oni volus. Tie oni permesas ĉion krom la infanpornografio.

Reen al la supro