目次へ

<< reeliĝos >> ?

sproshua,2013年11月11日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

sproshua (プロフィールを表示) 2013年11月11日 7:41:48

kio estas la signifo de << reeliĝos >>?
ĉirkaŭ-tekste: "Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton."
mi provis trovi ĝin en la PIV, sed mi trovis nenion.

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年11月11日 7:59:46

Re-el-iĝ-os
eliĝi = iri/veni el io

novatago (プロフィールを表示) 2013年11月12日 20:59:19

sproshua:kio estas la signifo de << reeliĝos >>?
ĉirkaŭ-tekste: "Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton."
mi provis trovi ĝin en la PIV, sed mi trovis nenion.
La frazo celas diri ke Alicio iris en tunelon sen atenti la reiran vojon por eliri.

Reeliĝi ĉi tie estas iri denove ekster la tunelon; do, eliri.

Ĝis, Novatago.

Nile (プロフィールを表示) 2013年11月12日 21:27:17

En la Angla, "will come back out (of)".

先頭にもどる