Sisu juurde

Kiel oni faras instrukciojn aŭ opciojn en dialogujoj?

kelle poolt Rejsi, 14. november 2013

Postitused: 9

Keel: Esperanto

Rejsi (Näita profiili) 14. november 2013 3:26.02

Mi rimarkis, ke en la hispana lingvo, ofte la instrukcioj estas en la i-formo. En la angla, la instrukcioj ŝajnas esti en la u-formo.

Kiel oni faras Esperante instrukciojn aŭ opciojn en dialogujoj?

Ekzemple, ĉu oni devas diri...

1. Enŝalti la komputilon.
2. Malfermi la retumilon.
3. k.t.p.

Aŭ..

1. Enŝaltu la komputilon.
2. Malfermu la retumilon.
3. k.t.p.

?

Dankon.

Terurĉjo (Näita profiili) 14. november 2013 3:52.56

ambaŭ formoj estas ĝustaj, klaraj, kompreneblaj kaj ne kontraŭregulaj.

do, laŭ deziro de instrukcio-aŭtoro.

la unua formo nur supozas, ke
"Oni devas:
1. Enŝalti la komputilon.
2. Malfermi la retumilon.
3. k.t.p.

dum la dua rekte rekomendas (ordonas):
1. Enŝaltu la komputilon.
2. Malfermu la retumilon.
3. k.t.p.

Tjeri (Näita profiili) 14. november 2013 5:30.09

Ambaŭ formoj estas ĝustaj, sed la kutima formo estas -u. Vidu ankaŭ...

Terurĉjo (Näita profiili) 14. november 2013 9:40.17

vi gajnis
preferinda estas u-formo de instrukcio

sudanglo (Näita profiili) 14. november 2013 10:19.50

Rejsi, vi jam faris distingon inter opcio kaj instrukcio en via original mesaĝo.

Por la unua mi preferas la infinitivon.

Tiel mi titolos, ekz, ensaluti. Oni povas havi aliron sen ensaluti. Ensalutu implicus pli forte ke vi devus ensaluti.

En receptoj mi trovas pli natura la imperativon.

fajrkapo (Näita profiili) 14. november 2013 10:32.30

Rejsi:Mi rimarkis, ke en la hispana lingvo, ofte la instrukcioj estas en la i-formo. En la angla, la instrukcioj ŝajnas esti en la u-formo.
Vi diras -sajnas- pri la angla, ĉar kelkfoje ne estas klara distingo inter i kaj u-formoj, ĉu ne, do ekzemple: -insert card- povas esti samtempe enmeti aŭ enmetu karton...
Kvankam -insert your card- ja estus -enmetu vian karton-

marcuscf (Näita profiili) 19. november 2013 15:55.23

La tradukistoj de Firefox decidis uzi i-formon post iom (multe?) da diskutado. Se mi bone memoras, tiu formo estis elektita ĉar ĝi estas la pli ĝenerala kaj neŭtrala. Povas okazi konfuzo ĉe la u-formo pri “kiu ordonas al kiu?”

Terurĉjo (Näita profiili) 19. november 2013 17:07.32

su oni uzas imperativon sen ajna pronomo, tio signifas, ke la ordo direktas al "vi".

ĉar en mia gepatra lingvo (la rusa) infinitivo ofte rolas imperativon, mi (kaj plejmulto da rusoj) kutimas al ambaŭ proponitaj formoj.

zezinhocemu (Näita profiili) 23. november 2013 3:21.16

Terurĉjo:su oni uzas imperativon sen ajna pronomo, tio signifas, ke la ordo direktas al "vi".

ĉar en mia gepatra lingvo (la rusa) infinitivo ofte rolas imperativon, mi (kaj plejmulto da rusoj) kutimas al ambaŭ proponitaj formoj.
En Portugala lingvo estas ebla uzi ambaŭ formojn.

Tagasi üles