Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
Rejsi (Montri la profilon) 2013-novembro-14 03:26:02
Kiel oni faras Esperante instrukciojn aŭ opciojn en dialogujoj?
Ekzemple, ĉu oni devas diri...
1. Enŝalti la komputilon.
2. Malfermi la retumilon.
3. k.t.p.
Aŭ..
1. Enŝaltu la komputilon.
2. Malfermu la retumilon.
3. k.t.p.
?
Dankon.
Tjeri (Montri la profilon) 2013-novembro-14 05:30:09
sudanglo (Montri la profilon) 2013-novembro-14 10:19:50
Por la unua mi preferas la infinitivon.
Tiel mi titolos, ekz, ensaluti. Oni povas havi aliron sen ensaluti. Ensalutu implicus pli forte ke vi devus ensaluti.
En receptoj mi trovas pli natura la imperativon.
fajrkapo (Montri la profilon) 2013-novembro-14 10:32:30
Rejsi:Mi rimarkis, ke en la hispana lingvo, ofte la instrukcioj estas en la i-formo. En la angla, la instrukcioj ŝajnas esti en la u-formo.Vi diras -sajnas- pri la angla, ĉar kelkfoje ne estas klara distingo inter i kaj u-formoj, ĉu ne, do ekzemple: -insert card- povas esti samtempe enmeti aŭ enmetu karton...
Kvankam -insert your card- ja estus -enmetu vian karton-
marcuscf (Montri la profilon) 2013-novembro-19 15:55:23
zezinhocemu (Montri la profilon) 2013-novembro-23 03:21:16
Terurĉjo:su oni uzas imperativon sen ajna pronomo, tio signifas, ke la ordo direktas al "vi".En Portugala lingvo estas ebla uzi ambaŭ formojn.
ĉar en mia gepatra lingvo (la rusa) infinitivo ofte rolas imperativon, mi (kaj plejmulto da rusoj) kutimas al ambaŭ proponitaj formoj.