目次へ

Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo

Chainy,2013年11月15日の

メッセージ: 53

言語: Esperanto

Oijos (プロフィールを表示) 2013年11月18日 0:34:02

Rargos:Ĉi iu ajn ĉe Lernu scias pri la ESPDICvortaro?
Ĝi estas sufiĉe konata, sed ĝi multe malsamas komparata kun Lernu!-vortaro. Ĝi utilas nur al anglaparolantoj, do al malplimulto.

Urho (プロフィールを表示) 2013年11月18日 8:55:44

Oijos:
Urho:
horsto:Kvare, mi jam dekomence bedaŭris, ke Lernu havas propran vortaron.
Mi ne! – Ĉar sen lernu! (kaj kompreneble sen finnaj volontuloj) ne ekzistus aktuala Esperanto–Finna-vortaro (kaj Finna–Esperanto-vortaro) en interreto. En la vortaro ekzistas jam ĉ. 38.000 vortoj.
Vi miskomprenis.
Kiel?

baibaibibi (プロフィールを表示) 2013年11月18日 20:44:39

Ĉu ne estas terure? Alia ulo kiu faris al si mem la hara-kiron en lernu, miland, la aŭtoro de ĉi faden', kaj ĉi tiu eĉ ne diris adiaŭon!

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年11月19日 12:21:38

Se iu volas monprofiti el la Lernu-vortaro, tiu negocu tantiemon rilate la vendojn kun la Lernu-instancoj. Jen tre simple solvo.

yyaann (プロフィールを表示) 2013年11月19日 14:19:48

baibaibibi:Ĉu ne estas terure? Alia ulo kiu faris al si mem la hara-kiron en lernu, miland, la aŭtoro de ĉi faden', kaj ĉi tiu eĉ ne diris adiaŭon!
Pri Chainy temis. Miland ĉi-forume plu estas aktivo. Kaj jes, mi des pli bedaŭras, ke Chainy ne nur al la vortaro ĉesis partopreni sed ankaŭ al la forumo entute. Mi esperas, ke ni estonte lin revidos.

baibaibibi (プロフィールを表示) 2013年11月19日 19:31:39

yyaann:
baibaibibi:Ĉu ne estas terure? Alia ulo kiu faris al si mem la hara-kiron en lernu, miland, la aŭtoro de ĉi faden', kaj ĉi tiu eĉ ne diris adiaŭon!
Pri Chainy temis. Miland ĉi-forume plu estas aktivo. Kaj jes, mi des pli bedaŭras, ke Chainy ne nur al la vortaro ĉesis partopreni sed ankaŭ al la forumo entute. Mi esperas, ke ni estonte lin revidos.
Dankon pro la korekto. Jes, mi ankaŭ esperas revidi lin.

psychoslave (プロフィールを表示) 2013年11月27日 21:29:32

Vi povas kontribui vikivortaron, kaj libere uzi (CC-by-sa) la elŝuteblajn arkivojn.

Clarence666 (プロフィールを表示) 2013年11月28日 11:20:10

"??????":@Erinja

Denove vi ignoras la ĉefajn kialojn de mia decido, ĉar vi iel preferas eviti la kernan demandon. Ŝajne la Lernu-teamo tute ne volas ebligi la liberan elŝutadon de la Lernu-vortaro, sed vi ial ne volas tion diri.
Nomo malplena signifas uzanto forbarita?

----

Provas kontribui al vortaro:

EO:"boni" -> EN:"be good" DE:"gut sein"

EO:"skribilo" -> EN:"writing tool, pen, pencil" ("implement" is strange)

EO:"hajli" -> DE:"hageln"

FR:"tour" -> EO:"turo" kaj EO:??? http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

----

Alia problemo ne solvita:

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

lagtendisto (プロフィールを表示) 2013年11月29日 21:48:42

erinja:Estas personoj kiuj eldonas librojn kiuj enhavas nenion krom vikipediaj artikoloj. Personoj enspezas monon per la volontula laboro de aliaj. Tio estas laŭleĝa afero, permesita laŭ la kondiĉoj de Vikipedio. Sed por mi mem, se mi longe laborus volontule por redakti vikipedian artikolon, mi ne aparte volus ke iu finance profitu de mia laboro; tiu mia laboru estus por la bono de Vikipedio kaj por la bono de tiuj kiuj volas legi mian artikolon, ne por la poŝo de profitemulo.
Licenco Krea Komunaĵo 'NC' povus protekti la laboron de volontuloj. Ankaŭ oni jam povas elŝuti Lernu-vortarojn, kioj 'kaŝiĝis' ene de JAR-arkivoj, pakiĝis ene de ZIP-arkivoj por uzo kun poŝttelefonoj. Ekzistas eblecoj teknikaj por elpaki JAR-arkivoj. Dosiero 'COPYING' enhavas informon al io de GNU-licenco rajtocedeca (copyleft).

sudanglo:Se iu volas monprofiti el la Lernu-vortaro, tiu negocu tantiemon rilate la vendojn kun la Lernu-instancoj. Jen tre simple solvo.
Ne estas pri la kvalito de Lernu-vortaro. Plu multe estas pri mentaleco de uzantoj de Interreto. Mi pridubas multe, ke oni povas monprofiti el la Lern-vortaro.

(Estas strange. Mi realigis. Apud Chainy, ankaŭe Lernu-uzanto pdenisowski ne plu ekzistas.)

jismith1989 (プロフィールを表示) 2013年11月29日 23:01:27

Ŝajnas ke ili volas gajni monon de la vortaro (ekzemple, ĝia vendo al la finnoj). :/

先頭にもどる