Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo
از Chainy, 15 نوامبر 2013
پستها: 53
زبان: Esperanto
erinja (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2013، 3:48:16
jismith1989:Ŝajnas ke ili volas gajni monon de la vortaro (ekzemple, ĝia vendo al la finnoj). :/La vortaro ne vendiĝis al la finnoj. Ĝi estas uzata de ili senpage, krom ke ili enmetos en la libron senpagan reklameton pri lernu.
Clarence666 (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2013، 23:24:01
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... (vortaroj)
Fenris_kcf (نمایش مشخصات) 4 دسامبر 2013، 17:20:07
Clarence666:Mi preferus esti eble elsxuti la vortaron. Ankaux, mi preferus esti eble uzi la vortaron sen JavaScriptAcxo.Avizo: Ne ĝustas traduki "be able to do" per "esti eble fari" (kiu signifus "to possibly be to do"). Uzu "povi" anstataŭ!
Clarence666 (نمایش مشخصات) 15 دسامبر 2013، 16:47:08
Dankon ... mi vidas la problemon ... mi volis diri "esti ebla" ... estas gxustaj ambaux "esti ebla" kaj "povi" ?
Mi redaktis la misan mesagxon nun.
erinja (نمایش مشخصات) 15 دسامبر 2013، 19:51:11
Clarence666:> Ne ĝustas traduki "be able to do" per "esti eble""Povi" kaj "esti ebla / esti eble" ambaŭ estas ĝustaj esprimoj, sed la signifoj estas tute malsamaj.
Dankon ... mi vidas la problemon ... mi volis diri "esti ebla" ... estas gxustaj ambaux "esti ebla" kaj "povi" ?
Mi redaktis la misan mesagxon nun.
Mi povas = I can, I am able
Mi estas ebla = I am possible (??? - la esprimo estas gramatika, sed ne estas senco en ĝi).
Mi pensas ke eble vi tradukas "ebla" kiel "able", sed tio ne estas ĝusta traduko; pli bona traduko estas "possible".
Ekzemple:
Ĉu estas eble veni frue? = Is it possible to come early?
Ĉu mi povas veni frue = Can I come early?
Ĉu eblas, ke mi venu frue? = Is it possible for me to come early?
Do *ago* povas esti ebla, sed persono ne povas esti ebla.
Clarence666 (نمایش مشخصات) 23 دسامبر 2013، 18:29:39
> Mi povas = I can, I am able
> Mi estas ebla = I am possible
Fusxo ...
> Ĉu estas eble veni frue? = Is it possible to come early?
> Ĉu mi povas veni frue = Can I come early?
> Ĉu eblas, ke mi venu frue? = Is it possible for me to come early?
> Do *ago* povas esti ebla, sed persono ne povas esti ebla.
Vi havas bonan difinon de vorto "ago"?
PS: Paul Denisowski gxisdatigis sian vortaron ... mi ne komparis ankoraux http://www.denisowski.org/Esperanto/ESPDIC/espdic....
erinja (نمایش مشخصات) 23 دسامبر 2013، 19:43:15
KamiloEspero (نمایش مشخصات) 23 دسامبر 2013، 22:07:20
Vi pravas.
Miadecide, mi ne plu uzos Lernu-Vortaron.
Clarence666 (نمایش مشخصات) 26 دسامبر 2013، 5:10:37
erinja:ago = an actionMi esperas ke eventoj kaj okazoj ankaux povas esti ebla (eblaj).
> PS: Paul Denisowski gxisdatigis sian vortaron ... mi ne komparis ankoraux
Mi komparis, Paul:
- Sxangxis ordigon de vortoj (???)
- Korektis iujn erarojn
- Aldonis kelkajn vortojn
- Forigis kelkajn (malmultajn) vortojn ... ili estis fusxaj?
Dankon al Paul

> Ĉu eblas, ke mi venu frue? = Is it possible for me to come early?
Cxu "Ĉu eblas, ke mi venas frue?" estus korekte ankaux?
swalf (نمایش مشخصات) 2 ژانویهٔ 2014، 0:18:21
Volapuka patro volis reteni ĉiujn havaĵojn pri lia kreaĵo kaj Volapuka komunumo mortis.
Vikipedio, ŝteloj aŭ ne ŝteloj, estas la plej granda, grava kaj korektema enciklopedio tutmonde.
Do 'Lernu'

Oni uzu liberajn permesilojn almenaŭ Esperantuje, ili helpos la tutan komunumo.
(Kaj krome, oni povus korekti kelkajn gravajn trolatinaĵojn, kiuj ofte aperas en vortaro)