글: 16
언어: Esperanto
mac69 (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 1:50:13
Kiel oni tradukas la vorton "déjà-vu" esperante?
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
zezinhocemu (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 2:14:42
mac69:Saluton al ĉiuj.Jam vidita? Mi ne havas certecon pri ĉi tiu dirmaniero, sed mi volas doni mian kontribuon, farante tradukon
Kiel oni tradukas la vorton "déjà-vu" esperante?
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
el franca al esperanto. Mi deziras nur helpi.
Dankon!
efilzeo (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 2:15:21
Nile (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 3:54:27
efilzeo:Paramnezio apare.*ŝajne, ĉu ne?
http://eo.wikipedia.org/wiki/D%C3%A9j%C3%A0_vu
Sed "apar" estas la radiko en la angla, hispana, kaj itala.
efilzeo (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 4:43:46
Nile:*ŝajne, ĉu ne?Jes vi pravas: ŝajne.
Sed "apar" estas la radiko en la angla, hispana, kaj itala.
fajrkapo (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 8:19:53
Urho (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 9:43:35
fajrkapo:Kial ne Dejavuo? (aŭ dejavio) déjà vu jam estas sufiĉe internacia vortaĵo...(eĉ oni povus verbigi per dejavui aŭ dejavii)Eble deĵavuo.
efilzeo (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오전 11:52:56
antoniomoya (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오후 1:07:07
La esprimon "déjà vu", izolita, oni povus esperantigi per "jam vidita", kiel tre ĝuste diris Zezinhocemu. Sed mi ŝatus koni la tutan frazon, de kie vi eltiris tiun francaĵon.
Amike.
mac69 (프로필 보기) 2013년 11월 23일 오후 3:54:37
Kiel ĉiam, mi opinias ke estas multe pli bone enmeti iun ajn vorton en frazon, anstataŭ konsulti ĝin izolite, for de kunteksto.Jen la vorto en kunteksto, prenita de la filmo Matrix:
La esprimon "déjà vu", izolita, oni povus esperantigi per "jam vidita", kiel tre ĝuste diris Zezinhocemu. Sed mi ŝatus koni la tutan frazon, de kie vi eltiris tiun francaĵon.
Amike.
Subite li vidas nigran katon trairi malantaŭ pordo, kaj li havas la impreson, ke tiun saman scenon li vivis antaŭe.
- "Ho! Mi jam vivis tion", Neo diris trankvile.
- "Kion vi ĵus diris?", demandas Trinity.
- "Nenio. Mi havis déjà vu", respondas Neo.
- "Kion vi vidas?", Trinity insistas zorge.
- "Kio okazis?", Cypher, alia teamano, demandas.
- "Nigra kato preterpasis nin, kaj poste alia, kiu similis al ĝi".
Jen alia kunteksto, prenita de interreta blogo: "En pli ol unu okazoj, mi sentis ke ion mi jam vidis aŭ vidis antauxe. Estas stranga sento, kiu daŭras mallonge".
Amike.