Đi đến phần nội dung

déjà vu

viết bởi mac69, Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Tin nhắn: 16

Nội dung: Esperanto

mac69 (Xem thông tin cá nhân) 01:50:13 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Saluton al ĉiuj.
Kiel oni tradukas la vorton "déjà-vu" esperante?
Mi antaŭdankas viajn respondojn.

zezinhocemu (Xem thông tin cá nhân) 02:14:42 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

mac69:Saluton al ĉiuj.
Kiel oni tradukas la vorton "déjà-vu" esperante?
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Jam vidita? Mi ne havas certecon pri ĉi tiu dirmaniero, sed mi volas doni mian kontribuon, farante tradukon
el franca al esperanto. Mi deziras nur helpi.
Dankon!

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 02:15:21 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Nile (Xem thông tin cá nhân) 03:54:27 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

efilzeo:Paramnezio apare.

http://eo.wikipedia.org/wiki/D%C3%A9j%C3%A0_vu
*ŝajne, ĉu ne?
Sed "apar" estas la radiko en la angla, hispana, kaj itala.

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 04:43:46 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Nile:*ŝajne, ĉu ne?
Sed "apar" estas la radiko en la angla, hispana, kaj itala.
Jes vi pravas: ŝajne.

fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 08:19:53 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Kial ne Dejavuo? (aŭ dejavio) déjà vu jam estas sufiĉe internacia vortajxo...(eĉ oni povus verbigi per dejavui aŭ dejavii)

Urho (Xem thông tin cá nhân) 09:43:35 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

fajrkapo:Kial ne Dejavuo? (aŭ dejavio) déjà vu jam estas sufiĉe internacia vortaĵo...(eĉ oni povus verbigi per dejavui aŭ dejavii)
Eble deĵavuo.

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 11:52:56 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Jamvidito ŝajnas la plejbona opcio al mi.

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 13:07:07 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Kiel ĉiam, mi opinias ke estas multe pli bone enmeti iun ajn vorton en frazon, anstataŭ konsulti ĝin izolite, for de kunteksto.

La esprimon "déjà vu", izolita, oni povus esperantigi per "jam vidita", kiel tre ĝuste diris Zezinhocemu. Sed mi ŝatus koni la tutan frazon, de kie vi eltiris tiun francaĵon.

Amike.

mac69 (Xem thông tin cá nhân) 15:54:37 Ngày 23 tháng 11 năm 2013

Kiel ĉiam, mi opinias ke estas multe pli bone enmeti iun ajn vorton en frazon, anstataŭ konsulti ĝin izolite, for de kunteksto.

La esprimon "déjà vu", izolita, oni povus esperantigi per "jam vidita", kiel tre ĝuste diris Zezinhocemu. Sed mi ŝatus koni la tutan frazon, de kie vi eltiris tiun francaĵon.

Amike.
Jen la vorto en kunteksto, prenita de la filmo Matrix:
Subite li vidas nigran katon trairi malantaŭ pordo, kaj li havas la impreson, ke tiun saman scenon li vivis antaŭe.
- "Ho! Mi jam vivis tion", Neo diris trankvile.
- "Kion vi ĵus diris?", demandas Trinity.
- "Nenio. Mi havis déjà vu", respondas Neo.
- "Kion vi vidas?", Trinity insistas zorge.
- "Kio okazis?", Cypher, alia teamano, demandas.
- "Nigra kato preterpasis nin, kaj poste alia, kiu similis al ĝi".

Jen alia kunteksto, prenita de interreta blogo: "En pli ol unu okazoj, mi sentis ke ion mi jam vidis aŭ vidis antauxe. Estas stranga sento, kiu daŭras mallonge".

Amike.

Quay lại