去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Ukraina ribelo

goli, 2013年12月1日

讯息: 1667

语言: Esperanto

Fuzzy (显示个人资料) 2014年2月22日上午9:38:56

klmn:
Inter E-amikaro de keldek personoj kies reeĥojn mi legis estas nur unu deziro - ŝanĝi la "poŝprezidenton" kiu jam ne plu kaŝas kies ordonojn li obeas. Ĉu estas ili laŭ vi, kiuj pafis Berkut'anojn?
Mi ne mirus ke tion faris provokantoj, kaj ne nepre ukrajnoj.

Hm, ukrajno, kontraŭribelula, sed skribas ruse. Interese...

Bone, ne ukrajnoj, sed rusparolantaj ukrajnanoj. Kiuj estas pli fidelaj ne al la lando kie loĝas...
Hm, interesa afero. Do ĉu viaj ukrainaj konatuloj dividas la ukrainian popolon je 2 partoj laŭ lingvo kaj nacieco: ukrainoj -- veraj ukrainanoj, kaj rusparolantoj -- malfideluloj?
Ĉu vi scias kiel nomiĝas tia dividemo kaj al kio ĝi facile povas gvidi kaj fakte gvidas la landon?

Fuzzy (显示个人资料) 2014年2月22日上午9:44:03

spreecamper:
Fuzzy:Mi skribis pri la premado de eŭropaj politikistoj al Ukrainio, sed vi respondas pri polica ŝtato en Rusio -- mi ne komprenas vin.
Ukraino situas ĉe limo de Eŭropa Unio. Certe ankaŭ estas tasko de politikistoj eŭropaj por evitu ke konflikto en Ukraino efektas Eŭropan Union. Sed ŝajnas ekzisti multaj de diferencoj kulturaj de kiel Rusio kaj Regionŝtatoj de EU traktas molobeon de civitanoj. Ŝajnas en Rusio oni plu preferas solvon de OMOH-policio. Plej parto de Regionŝtatoj de EU ne preferas solvon OMOH-stilecan.

Fuzzy:Ĉiukaze, kiujn eblecojn por solvi siajn problemojn havas vi eŭropano kaj ne havas mi rusiano?
Demokratio sen timo de OMOH-stileca policio.
Vi perdis la temon pri kiu estis skribitaj miaj vortoj. La diskuto tiam temis pri tio, kiu premadas al Ukrainio -- ĉu Rusio aŭ EU. Nun ĉi tio estas evidenta, ĉu ne?

Kaj mi mem persone sendube preferas OMOH-stilecan solvon de popolaj malordoj, ol tion, kio nun estas okazanta en Kievo. Tiu sanga ĥaoso tute ne estas demokratio. Tio estas armigita revolucio, kiu neniam gvidas al io bona. Des pli tia naciista firibelo.

Fuzzy (显示个人资料) 2014年2月22日上午9:48:27

spreecamper:
Fuzzy:Mi argumentas ke la ukraina kaj la rusa popoloj estas multege pli proksimaj unu al la alia, ol la greka al la germana popolo.
Ŝajnas ke vi pensus, ke mi volus ofendi civitanojn de Rusio aŭ Rusio entute. Mi ne volas ofendi civitanojn de Rusio aŭ Rusio entute.

Fuzzy:Ĉu vi malkonsentas? Argumentu, bonvolu!
Vi provas forlasi la diskuttemon. Ree al temo de fadeno: Do, laŭ vi tiuj komunecoj inter ukraina kaj la rusa popoloj, tiuj komunecoj estas pravigo de potenco OMOH- kaj Berkut-stila kontraŭ civitanoj ukrainoj? Pardonu min, ĉu vi ŝercas? Eble Rusio povas funkcii tiel, sed ne devus funkcii samtiele ekstere de Rusio.
Tute ne, per proksimeco de la du popoloj mi provis klarigi kial Putin intencas helpi al Ukrainio per mono kaj gazrabatoj.

klmn (显示个人资料) 2014年2月22日上午11:26:27

Fuzzy:
klmn:
Inter E-amikaro de keldek personoj kies reeĥojn mi legis estas nur unu deziro - ŝanĝi la "poŝprezidenton" kiu jam ne plu kaŝas kies ordonojn li obeas. Ĉu estas ili laŭ vi, kiuj pafis Berkut'anojn?
Mi ne mirus ke tion faris provokantoj, kaj ne nepre ukrajnoj.

Hm, ukrajno, kontraŭribelula, sed skribas ruse. Interese...

Bone, ne ukrajnoj, sed rusparolantaj ukrajnanoj. Kiuj estas pli fidelaj ne al la lando kie loĝas...
Hm, interesa afero. Do ĉu viaj ukrainaj konatuloj dividas la ukrainian popolon je 2 partoj laŭ lingvo kaj nacieco: ukrainoj -- veraj ukrainanoj, kaj rusparolantoj -- malfideluloj?
Ĉu vi scias kiel nomiĝas tia dividemo kaj al kio ĝi facile povas gvidi kaj fakte gvidas la landon?
Ne mi dividas. Ili mem decidas kiun starpunkton havi. Kaj jes, tio gvidas kaj al malamo inter samlandanoj, kaj al separatismaj ideoj.

lagtendisto (显示个人资料) 2014年2月22日上午11:27:29

BBC anoncis ke ekde nun oficiala la tutlanda policio ukraina subtenas opozicianojn. Ĉu tion instrucion akzeptus de policio kieva, tion oni vidos.

"...In a statement, the interior ministry said the police force was "at the service of the people and completely shares its aspirations for rapid changes"..."

klmn (显示个人资料) 2014年2月22日上午11:29:22

Fuzzy: Tute ne, per proksimeco de la du popoloj mi provis klarigi kial Putin intencas helpi al Ukrainio per mono kaj gazrabatoj.
Altruisto Putin... Fuzzy, ĉu vi mem kredas tion, kion ĵus skribis?

vincas (显示个人资料) 2014年2月22日上午11:40:19

Mi esperas ke nombro kreskos plu :] Do mi estas esperanto :]

externalImage.png

lagtendisto (显示个人资料) 2014年2月22日上午11:52:01

Fuzzy:
spreecamper:
Fuzzy:Kio estas "sufiĉe solidara opinio"? La opinio estas solidara sufiĉe por kio? Por mortpafi policanojn kaj ĉiujn malkonsentajn?
Ĉu policio rajtas pafmortigi civitanojn ĉe demonstracio por ŝangu sistemon de socio?
Kompreneble policanoj rajtas uzi ĉiujn rimedojn en ilia dispono por ĉesigi krimojn, amasajn malordojn kaj por defendi siajn vivojn. Vi mem provu ĵeti brulbotelon en proksiman policejon en via urbo -- kion farus la policanoj? Por kio entute la polico havas armilojn?
Por 'mallogado' sole. En demokratio ne estas tasko 'ĉefa' de policio por mortigu civitanoj. En demokratio ekzistas disigo klara: Policio rajtas uzi forton sen mortigo de civitanoj. Policio havas multajn de iloj por fortigo sen mortigado de civitanoj.

Militistaro 'nur' lernis kiel mortigu homojn aŭ malŝaltigu la 'malamikon'. Tasko 'baza' de militstaro estas defendi la landon kontraŭ fortojn de ekstere. Sed se ene de iu de landoj tie civitanoj mortigas unu al alian tiam tio lando eniras al milito inter civitanoj.

Fuzzy:
spreecamper:
Fuzzy:Se vi legas ruse, ĉu mi donu al vi ligilon al la treege kontraŭribelula ukraino?
Mi opinas. Al tiujn vi volas montri, tiuj estas la respondo rabiema al agado de Berkut-policio. Sen agado de Berkut-policio kontraŭparto de Berkut-policio ne ekzistus kaj batalus kontraŭe.
La ielo OMOH-stila por kontraŭbatalu ian de 'terorismo' ne iam 'bontaŭgas por savu la socion', ĉu ne?
Do, laŭ vi, se policanoj pafis al krimuloj, tiam la krimuloj rajtas repafi al polico?
Juĝisto demandas krimulon: "Kial vi pafis al policano?"
La krimulo: "Li estis la unua kiu komencis pafi!"
La juĝisto: "Bone, vi liberas."
-- iel tiel?
Mi ne komprenas la ielon de via pensado. Nature, tute, ne tiel, kiel vi skribis. Nature, policano rajtas repafi por defendu sin kontraŭa iun de pafado. Nature, nepolicianoj ne rajtas pafi al policanojn. Pafado al policanoj estas krimo. Sed en Ukraino estis personoj solaj kiuj pafis al policanoj. Tasko de policanoj estas reigi pacon. Ne estas tasko de polico ekus ian de milito inter civitanoj, ĉu ne?

lagtendisto (显示个人资料) 2014年2月22日下午12:17:06

Fuzzy:Kaj mi mem persone sendube preferas OMOH-stilecan solvon de popolaj malordoj, ol tion, kio nun estas okazanta en Kievo.
Do, tiam mi ne havus ion por diskutu kun vi. Mi tute malkonsentas 'OMOH-stilecan solvon de popolaj malordoj'.

Fuzzy:Tiu sanga ĥaoso tute ne estas demokratio.
Ene de ia de demokratio 'normalfunkcia' la registaro povas ekspertizi pace la malkonsenton de amasa de civitanoj. Se tiuj civitanoj volas ŝangon de sistemo tuta, tiam la registraro aktuala devas malŝalti sin kaj organizu baloton por registraro nova. Pri tiun, la ĥaoso en Ukraino kaŭzis de registraro aktuala, la ĥaoso en Ukraino ne kaŭzis de amasa de civitanoj kiuj malkonsentas al politiko de registraro aktuala. Ene de socio demokratia la registraro devas servi la civitanoj, ne mala.

Fuzzy:Tio estas armigita revolucio, kiu neniam gvidas al io bona.
Tiu revolucio armigitis pri la potenco netaŭga de policio loka. Tutklare ke la situacio eksplodis poste.

Fuzzy:Des pli tia naciista firibelo.
Ne ekzistas defino ke fiereco por ia de nacio, ke tio fiereco devus esti ia de fiado. Oni ankaŭ estus fierema, sed samtempe oni povus akzepti la fieron de alian.

lagtendisto (显示个人资料) 2014年2月22日下午1:01:45

Kelkaj informoj de kyivpost.com pri la diferencoj ene de policio kieva kaj 'helpistoj'.

回到上端