Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

Ukraina ribelo

od goli, 1. decembra 2013

Príspevky: 1667

Jazyk: Esperanto

saredding (Zobraziť profil) 28. februára 2014 6:27:56

Fuzzy:
saredding:Estas multaj neo-nacioj en Rusio, kaj mi vidis la filmojn. En Usono, ankaŭ estas neo-nacioj, sed ili estas tre malmultaj kaj komplete ne-ŝatata. En Usono, la plej nombro de neo-nacioj estas en karcero / prizono.
Neonaciistoj estas ĉie, sed la problemo estas ke nun en Ukrainio ili dank'al usona helpo prenis la potencon.
Kio? Kiu diras tiun? Kial Usono volas ŝanĝi Ukrainan registaron? Ukrainiaj politikoj nur estus zorgado de Ukrainia. Sed Rusio pli perturbas Ukrainian politikojn, ĉar Janukoviĉ amasmurdistis multajn senkulpajn Ukrainojn, dank'al Putin de Rusio. Sed Janukoviĉ estas nun libera en Rusio! Komplete sensencaĵo pri Usono.

saredding (Zobraziť profil) 28. februára 2014 6:44:47

Mi kredas ke Putin multe timas pacemajn manifestaciojn, ĉar pacemaj manifestacioj ĉe Rusio estas neleĝaj. Demokratiaj landoj, kiel Ukrainia "nun", ne timas pacemajn manifestaciojn kaj ili ne timas sian propran popolon.

saredding (Zobraziť profil) 28. februára 2014 7:18:24

Fuzzy skribis:
De ekstera rigardo tiuj du partioj tute ne diferencas unu de la alia. Ili ŝajnas kiel unu dukapa partio, reganta dum pli ol cent jaroj.

saredding skribas:
Fakte, Usonaj partioj hodiaŭ estas tre, tre malsamaj. Mi kredas ke Republican partio estas pli por la riĉaj, Democratic partio estas pli por la malriĉaj (evidente, estas multaj aliaj malsamecoj). Eble 98% da nigraj kaj samseksemuloj personoj voĉdonas "Democratic"-on, kaj eble pli de 70% de hispana-parolantaj personoj voĉdonas "Democratic"-on. Mi ne ekzakte scias procentoj. Se ni havas "unu dukapa partio", kial iu faras al si la klopodon voĉdoni? (Ankaŭ, morgaŭ mi havos kirurgion, do mi ne povas pli respondi. Estas malgranda kirurgio, ne grava).

klmn (Zobraziť profil) 28. februára 2014 8:03:37

Fuzzy:De kie vi prenis ĉi numeron, unu triono de la nacio? Jen vidu:
Estonia demografio
Latvia demografio
Litovia demografio
Laŭ la grafikoj ŝajnas ke la rusnaciista komunista okupado, kiel vi ĝin priskribas, komenciĝis en 1991 jaro. Ĝis tiu tempo la popolnombroj senĉese kreskis.
En tiu tempo okazis forveturo de miloj da rusaj soldatoj, kaj iliaj familioj.
Kaj via datumoj komenciĝas nur ekde jaro 1950.

Fuzzy:
Dankon pro la ĝusta vorto. Mi redemandu: ĉu vi povas nomi naziismon patriotismo?
Ne. Tio estas historia nocio.
Sed naciismon kaj patriotismon homojn nuntempe facile miksas. Vi mem pri tio diris

Fuzzy:Sed la monumentoj estas nek omaĝe de la rusa popolo, nek omaĝe de la komunistoj. Ili estas omaĝe de la soldatoj pereigitaj dum la lukto kontraŭ faŝismo, por ĉesigi Holokaŭston. Jes, plejparto de ili estis rusoj, multaj estis komunistoj. Tiel okazis, ke ĝuste rusoj pagis la plej altan prezon por savo de la mondo de naziismo kaj en nia lando tiutempe regis komunistoj. Ĉu tio estas bona kialo por malglorigi heroaĵon de la kontraŭfaŝistaj soldatoj de diversaj nacioj, kaj glorigi faŝistajn militkrimulojn?
Tombejetoj de nekonataj soldatoj restis kaj estas prizorgataj kaj de sovetaj soldatoj, kad de germanaj. Ĉar tie kuŝas unuavice homoj.
Gloro al viaj soldatoj, batalintaj por savo de sia patrujo. Same kiel al ĉiuj soldatoj kiuj perdis vivon en militoj.
Sed neniu gloros nek faŝistan, nek komunistan reĝimon

Fuzzy:Kial Noĉnoj Dozor faru ion en Rusio, se ĝi konsistas el homoj naskitaj kaj tutan vivon loĝantaj en Estonio? Ĉu nur pro tio, ke ili verŝajne ne estas plenrajtaj civitanoj de Estonio, sed havas la statuson "necivitanoj", ja la estonia ŝtato dividas sian loĝantaron je du specoj laŭ lingva kriterio? Tion faras ankaŭ Latvio -- alia eŭropa lando, membro de EU. EU, kompreneble, fajfas ankaŭ pri tio.
Ĉu postulo scipovi lingvon de la ŝtato kies civitanecon vi strebas estas diskriminacia? Ĉu decidi pri tio ne estas rajto de sendependa lando? Akiri civitanecon povas malhelpi nur manko de deziro, nenio pli.

Sed eble havi anklavojn de "necivitanaj" ruslingvanoj en apudaj landoj estas oportune? Poste eblas disdoni al ili diversajn "rusajn kartojn", kaj je certa okazo sendi trupojn por "savi niajn". Aŭ manipuli ilin kaj eki bruojn separatismaj.

Cetere, post okupo de Krimea parlamento, ĉi matene soldatoj en uniformoj de Rusia militŝiparo prenis kontrolon de ĉefaj flughavenoj de Krimeo en Sevastopolo kaj Simferopolo

vincas (Zobraziť profil) 28. februára 2014 8:34:24

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:"Naŝi" vere estas patriota movado, sed kial vi nomas ĝin naciista?
Ĉu Nashi vere estas patriota movado?

Nashi has been accused of recruiting skinheads and local hooligans to intimidate rival youth groups.[16] Such activities caused Gavin Knight, an editor for the New Statesman, to draw the conclusion that "Nashi’s true function was as a personality cult for Putin whose job was intimidate, bully and harass his opponents."[41] The movement has evoked comparisons with the Hitler Youth in the mainstream media[12] to the extent that Nashi, together with other pro-Putin youth organizations, were derogatively nicknamed Putinjugend.[42][43][44][45]

Aŭtomata traduko

Nashi estas akuzita de varbi skinheads kaj lokaj hooligans por timigi rivalo junularaj grupoj. [16] Tiaj agadoj kaŭzis Gavin Knight, redaktanto de la New Statesman, tiri la konkludon, ke "Nashi La vera funkcio estis kiel personeco kulton por Putin kies tasko estis timigi, bully malgrandigu liaj kontraŭuloj. "[41] la movado elvokis komparojn kun la Hitler Junularo en la ĉefaj amaskomunikiloj [12] al la punkto kiun Nashi, kune kun aliaj por-Putin junularaj organizoj, estis derogatively alnomon Putinjugend. [42] [43] [44] [45]

http://en.wikipedia.org/wiki/Nashi_(youth_movement...
Iu ĵurnalisto akuzis "Naŝi" je ĉiuj pekoj ĉar ili subtenas Putin'on. Jen ĉio.
Kial iu? Estas sufiĉe multe da ĵurnalistoj, kiu diras tion :]

vincas (Zobraziť profil) 28. februára 2014 8:37:52

Fuzzy:
saredding:
Wow! Aĉa! Mi esperas ke Usono ne havos estonteca nacia "Obama Youth" aŭ "Bush Youth"! Bonŝance ne verŝajne.
Ankaŭ Rusio ne havas tion. Tio ĉi estas nur fielpensaĵoj, pafo en informa milito.
Nu, diru ankaŭ, ke gazetaro kaj tv en Rusio estas libera :] Nu estas ankaŭ liberaj fontoj de informo, sed tendenco estas malbona.

Fuzzy (Zobraziť profil) 28. februára 2014 10:21:55

saredding:
Fuzzy::
Tiel okazis, ke ĝuste rusoj pagis la plej altan prezon por savo de la mondo de naziismo, kaj en nia lando tiutempe regis komunistoj. Ĉu tio estas bona kialo por malglorigi heroaĵon de la kontraŭfaŝistaj soldatoj de diversaj nacioj, kaj glorigi faŝistajn militkrimulojn?
Rusio savis la mondon de naziismo? Ankaû mi memoras la Molotov-Ribbentrop Kontrakto. Aŭgusto 23, 1939, Sovetunio kaj la Germanio de Adolf Hitler subskribis Kontrakton de alianco. Rusio kaj Germanio sekrete konsentis disintigi plurajn Orient-Eŭropajn landojn! Bedaŭrinde, estis ruzaĵo de Hitler, kaj Hitler poste invadis Rusio. Sekve, Rusio kaj Germanio militis. Usono neniam faris alianco kun la Germanio de Hitler, sed Rusio jes. Vidu Wikipedia malsupre (pardonu, nur en angla kaj franca).
Unue, kiel iuj kontraktoj inter Stalin kaj Hitler, des pli sekretaj, makulas la memoron de simplaj ruĝarmeanoj, kiuj digne plenumis sian devon kaj fordonis siajn vivojn batalante kontraŭ la naziistoj? Ĉu pro tio, ke Hitler trompis Stalin'on, la soldatoj devis rifuzi batali, kapitulacii aŭ fuĝi savante siajn vivojn? Kio tiam estus nun por mi kaj vi? Mi plejverŝajne estus malviva, kaj vi -- kion Hitler planis fari al Usono, mi ne scias.

Due, se vi volas diskuti pri interkontraktoj kun Hitler, vidu:
Pakto Ribbentrop-Molotov estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939, unu jaro post la 29-an de septembro de 1938, kiam estis subskribita Munkena interkonsento, laŭ kiu la grandaj eŭropaj landoj Britujo kaj Francujo perfidis Ĉeĥoslovakion por paci kun Germanio.
Kion faru Stalin, ĉu li devis unusola en Eŭropo kontraŭstari Hitler'on? Kompreneble li preferis ankaŭ paci kun Germanio.

Kio koncernas la sekretan protokolon pri la divido de Orienta Eŭropo -- nu, ĉu Stalin devis cedi al Hitler la tutan Orientan Eŭropon? Tiam la germanaj trupoj aperus apud Moskvo ne vintre de 1941 jaro, sed jam somere, kiam ili estis treege fortaj. Mi ne certas ke en tiu kazo la Dua Mondmilito finiĝus por vi kaj mi bone.

Fuzzy (Zobraziť profil) 28. februára 2014 10:49:40

saredding:
Fuzzy:Neonaciistoj estas ĉie, sed la problemo estas ke nun en Ukrainio ili dank'al usona helpo prenis la potencon.
Kio? Kiu diras tiun?
Mi ja multfoje skribas pri la faktoj pruvantaj tion. Jen unu plia: Oficiala danko de Ministerio de Internaj Aferoj de Ukrainio: ĝi dankas la usonan ambasadoron en Ukrainio Geoffrey R. Pyatt pro tio, ke post telefona interparolo de la ukrainia ministero kaj la ambasadoro, la ukrainaj radikalaj ribeluloj liberigis la okupitan de ili ujon de ukrainia Ministerio de Justeco.
saredding:Kial Usono volas ŝanĝi Ukrainan registaron?
Mi jam skribis pri tio: ĉar por nuligi siajn ŝuldegojn Usono tre bezonas grandan militon. Tial ĝi senĉese strebas bruligi la mondon ĉie kie tio eblas: militigi arabojn kontraŭ irananojn, japanojn kontraŭ ĉinojn, nun rusojn kontraŭ ukrainojn. Des pli bone estus por Usono se milito okazus apude de Eŭropo.
Se vi ne konsentas kun mi, diru: kiamaniere Usono povas liberiĝi de siaj ŝuldegoj, se ne per milito?
saredding:Ukrainiaj politikoj nur estus zorgado de Ukrainia. Sed Rusio pli perturbas Ukrainian politikojn, ĉar Janukoviĉ amasmurdistis multajn senkulpajn Ukrainojn, dank'al Putin de Rusio.
Donu faktojn, bonvolu: kiamaniere Putin malhelpis al Janukoviĉ plenumi sian prezidentan devon gardi ordon kaj pacon en sia lando? Ĉu estas li kiu malpermesis al Janukoviĉ ordoni al la polico trankviligi la ribelulojn kaj eĉ sindefendi, eĉ kiam la "pacaj protestantoj" batis, bruligis kaj pafis al la polico?
saredding:Sed Janukoviĉ estas nun libera en Rusio! Komplete sensencaĵo pri Usono.
Janukoviĉ ankoraŭ estas laŭleĝa prezidento de Ukrainio, tamen.

lagtendisto (Zobraziť profil) 28. februára 2014 10:54:19

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Ĉu vi neniel diferencas patriotismon de naciismo? Kio estis en Germanio dum la 2-a Mondmilito? Ĉu vi povas nomi tiun pura patriotismo?
Ĉu vi mem distingas bone? Tion oni nomas naziismo. Ne naciismo.
Dankon pro la ĝusta vorto. Mi redemandu: ĉu vi povas nomi naziismon patriotismo?
Mi opinas: Naziismo celas realigi kia ŝtatsistemo. Naziismo bazas sur ideo ke oni povus realigi ian de nacio unetnisma. Naziismo rifuzas ĉian ideon liberalan. Tio signifas ke naziismo provus ordigi la civitanojn laŭ genealogia arbo. Tio estas ideo koncepta sama kia faŝismo. Civitanoj kun diferenca genealogia arbo oni malrespektas kaj rifuzas loĝi ene de ŝtatsistemo naziisma. Baza priskribitis, naziismo estas patriotismo 'troiga' laŭ genealogia arbo. Tion patriotismon dekretas kaj realigas agresema de registaro aŭ/kaj aliaj organizoj paramilitistoj.

Fuzzy (Zobraziť profil) 28. februára 2014 10:55:56

saredding:Mi kredas ke Putin multe timas pacemajn manifestaciojn, ĉar pacemaj manifestacioj ĉe Rusio estas neleĝaj. Demokratiaj landoj, kiel Ukrainia "nun", ne timas pacemajn manifestaciojn kaj ili ne timas sian propran popolon.
Kion vi celas per viaj vortoj "pacemaj manifestacioj"? Kie en Ukrainio vi vidis pacemajn manifestaciojn?

Aŭ "pacaj demonstrantoj" estas speciala usona termino? Samkiel speciala usona termino "demokratio", kiu signifas "lando, kie regas la demokratoj, t.e. marionetoj de Usono".

Do, "pacaj demonstrantoj", evidente, signifas tiajn demonstrantojn, kiuj ĉion faras pace: pace ĵetas brulbotelojn, pace pafas al policanoj, pace torturas homojn malkonsentajn kun ili, ktp?

Nahor