Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Ukraina ribelo

от goli, 01 декември 2013

Съобщения: 1667

Език: Esperanto

Fuzzy (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:11:49

saredding:Se ni havas "unu dukapa partio", kial iu faras al si la klopodon voĉdoni?
Kompreneble, por ke la homoj sentu sin liberaj kaj gravaj. Sed la percento de balotantoj en Usono estas malplej alta ol en aliaj landoj. Do, la homoj ion se ne vere komprenas do sentas...

Fuzzy (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:33:26

klmn:
Fuzzy:De kie vi prenis ĉi numeron, unu triono de la nacio? Jen vidu:
Estonia demografio
Latvia demografio
Litovia demografio
Laŭ la grafikoj ŝajnas ke la rusnaciista komunista okupado, kiel vi ĝin priskribas, komenciĝis en 1991 jaro. Ĝis tiu tempo la popolnombroj senĉese kreskis.
En tiu tempo okazis forveturo de miloj da rusaj soldatoj, kaj iliaj familioj.
Kaj via datumoj komenciĝas nur ekde jaro 1950.
Tute ne, rigardu pli atente. Temas ankaŭ pri la nombroj de la ĉefaj nacioj.
klmn:
Fuzzy:
Dankon pro la ĝusta vorto. Mi redemandu: ĉu vi povas nomi naziismon patriotismo?
Ne. Tio estas historia nocio.
Sed naciismon kaj patriotismon homojn nuntempe facile miksas. Vi mem pri tio diris
Jes, kaj tio estas ege danĝera, kaj gvidas al nova granda milito. Kiu profitus de tio, mi jam skribis.
klmn:Sed neniu gloros nek faŝistan, nek komunistan reĝimon
Ankaŭ en Rusio la monumentoj de Lenin preskaŭ ĉie jam delonge estas malkonstruitaj.
Sed kion vi diras pri la paradoj de eksaj naziistaj legianoj SS, kiuj regule okazadas en Rigo, la ĉefurbo de Latvio? Ĉu ĉi tio ne estas glorado de faŝismo?
klmn:Ĉu postulo scipovi lingvon de la ŝtato kies civitanecon vi strebas estas diskriminacia? Ĉu decidi pri tio ne estas rajto de sendependa lando? Akiri civitanecon povas malhelpi nur manko de deziro, nenio pli.
Jes, senigi de civitaneco laŭ nura lingva kriterio sendube estas diskriminacio. Vidu mem, kiam la baltaj ŝtatoj sendependiĝis, parto de la loĝantaro ricevis plenrajtan civitanecon, sed parto -- ne, depende de tio, kiu estas la denaska lingvo de la homo.
En Rusio civitanecon oni ricevas sen postulo scii la rusan aŭ iun alian lingvon.
klmn:Sed eble havi anklavojn de "necivitanaj" ruslingvanoj en apudaj landoj estas oportune? Poste eblas disdoni al ili diversajn "rusajn kartojn", kaj je certa okazo sendi trupojn por "savi niajn". Aŭ manipuli ilin kaj eki bruojn separatismaj.

Cetere, post okupo de Krimea parlamento, ĉi matene soldatoj en uniformoj de Rusia militŝiparo prenis kontrolon de ĉefaj flughavenoj de Krimeo en Sevastopolo kaj Simferopolo
Nu, kion fari. Kiu alia krom Rusio deziras defendi la ruslingvulojn en eksaj sovetiaj respublikoj.

Fuzzy (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:34:20

vincas:
Fuzzy:Iu ĵurnalisto akuzis "Naŝi" je ĉiuj pekoj ĉar ili subtenas Putin'on. Jen ĉio.
Kial iu? Estas sufiĉe multe da ĵurnalistoj, kiu diras tion :]
Jes, ĵurnalistoj senĉese ion diradas. Kio do.

Fuzzy (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:41:28

vincas:
Fuzzy:
saredding:
Wow! Aĉa! Mi esperas ke Usono ne havos estonteca nacia "Obama Youth" aŭ "Bush Youth"! Bonŝance ne verŝajne.
Ankaŭ Rusio ne havas tion. Tio ĉi estas nur fielpensaĵoj, pafo en informa milito.
Nu, diru ankaŭ, ke gazetaro kaj tv en Rusio estas libera :] Nu estas ankaŭ liberaj fontoj de informo, sed tendenco estas malbona.
Mi spektas diversajn kanalojn kaj legas diversajn interretajn paĝarojn en la rusa kaj la angla. Kaj povas diri, ke nenie gazetaro estas plene libera. Sed en nuna mondo la homo povas facile konatiĝi kun multaj diversaj vidpunktoj kaj mem fari propran opinion.

Kaj mi diru, ke tre ofte la informo, kiun donas rusaj novaĵejoj, estas pli vera kaj preciza, ol la informo de aliaj fontoj. Eble ĉar al la rusaj amaskomunikiloj neniu kredas naive, tial ili ne povas permesi al si mensogi tiom senhonte, kiel mensogas la okcidenta gazetaro.

saredding (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:42:17

Fuzzy:
saredding:
Fuzzy::
Tiel okazis, ke ĝuste rusoj pagis la plej altan prezon por savo de la mondo de naziismo, kaj en nia lando tiutempe regis komunistoj. Ĉu tio estas bona kialo por malglorigi heroaĵon de la kontraŭfaŝistaj soldatoj de diversaj nacioj, kaj glorigi faŝistajn militkrimulojn?
Rusio savis la mondon de naziismo? Ankaû mi memoras la Molotov-Ribbentrop Kontrakto. Aŭgusto 23, 1939, Sovetunio kaj la Germanio de Adolf Hitler subskribis Kontrakton de alianco. Rusio kaj Germanio sekrete konsentis disintigi plurajn Orient-Eŭropajn landojn! Bedaŭrinde, estis ruzaĵo de Hitler, kaj Hitler poste invadis Rusio. Sekve, Rusio kaj Germanio militis. Usono neniam faris alianco kun la Germanio de Hitler, sed Rusio jes. Vidu Wikipedia malsupre (pardonu, nur en angla kaj franca).
Unue, kiel iuj kontraktoj inter Stalin kaj Hitler, des pli sekretaj, makulas la memoron de simplaj ruĝarmeanoj, kiuj digne plenumis sian devon kaj fordonis siajn vivojn batalante kontraŭ la naziistoj? Ĉu pro tio, ke Hitler trompis Stalin'on, la soldatoj devis rifuzi batali, kapitulacii aŭ fuĝi savante siajn vivojn? Kio tiam estus nun por mi kaj vi? Mi plejverŝajne estus malviva, kaj vi -- kion Hitler planis fari al Usono, mi ne scias.

Due, se vi volas diskuti pri interkontraktoj kun Hitler, vidu:
Pakto Ribbentrop-Molotov estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939, unu jaro post la 29-an de septembro de 1938, kiam estis subskribita Munkena interkonsento, laŭ kiu la grandaj eŭropaj landoj Britujo kaj Francujo perfidis Ĉeĥoslovakion por paci kun Germanio.
Kion faru Stalin, ĉu li devis unusola en Eŭropo kontraŭstari Hitler'on? Kompreneble li preferis ankaŭ paci kun Germanio.

Kio koncernas la sekretan protokolon pri la divido de Orienta Eŭropo -- nu, ĉu Stalin devis cedi al Hitler la tutan Orientan Eŭropon? Tiam la germanaj trupoj aperus apud Moskvo ne vintre de 1941 jaro, sed jam somere, kiam ili estis treege fortaj. Mi ne certas ke en tiu kazo la Dua Mondmilito finiĝus por vi kaj mi bone.
Mi intencas diri ĉi tiu, ĉiuj landoj kaj ĉiu persono, kiu batalis kontraŭ naziismo savis la mondo de naziismo (eĉ kelkaj Germanaj soldatoj kaj Germanaj personoj), ne "ĝuste rusoj pagis la plej altan prezon por savo de la mondo de naziismo, kaj en nia lando tiutempe regis komunistoj." Ĉiuj honoras ĉi tiujn landojn, inkluzive de la Rusojn kaj eĉ mian propran patron, ĉiujn kuraĝajn personojn kaj soldatojn, kiu batalis kontraŭ faŝismo.

Ĉiuj landoj ankaŭ havis negloriajn historiajn pasintecojn. Stalin amasmurdis milionojn da siajn proprajn Rusojn. Usono amasmurdis indiĝenajn indianojn. Ni devus memori ĉian de niajn historiojn, la bonajn kaj la malbonajn historiojn, aŭ ni ripetas tiujn erarojn. Miaopinio, Bush de Usono ripetis niajn erarojn kiam ni invadis Irakon.

lagtendisto (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:47:05

Fuzzy:Janukoviĉ ankoraŭ estas laŭleĝa prezidento de Ukrainio, tamen.
Jes, estas tia. Janukoviĉ ankoraŭ estas prezidento laŭleĝa de Ukrainio. Sen abdiko de Janukoviĉ kia prezidento de ukraino, la ribelo nur havas stato de ŝtatrenverso. Ankaŭ, oni devas destini, ĉu popoloj de ukraino tutlande vere volus novordigon de ukraino? Tio bezonas kaj referendumon kaj konstitucion novan.

Demandoj al Janukoviĉ estas: Laŭ kio de leĝo oni ordonas teamojn de precizpafistojn por pafmortigu civitanoj en ago de demonstrantoj ĉe Majdano? Ne gravas ĉu demonstrantoj estis pacema aŭ batalema. Ankaŭ, kial militistaro ukraina ne prezentas sin senbateleme ene de Kievo kaj eble ankaŭ en Krim? Rompiĝajn brulbotelojn sur tankoj de militistaro ne gravas multe. Por estingu tion fajron la kamionoj akvoĵetilecaj de policio bontaŭgas. Al kiu forto politika en ukraino la militistaro ukraino estas lojalema? Ĉu iel oni uzus situation de augusto 1991 en moskvo por juĝu la nuna situacio en ukraino?

Fuzzy (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:48:45

saredding:Mi intencas diri ĉi tiu, ĉiuj landoj kaj ĉiu persono, kiu batalis kontraŭ naziismo savis la mondo de naziismo (eĉ kelkaj Germanaj soldatoj kaj Germanaj personoj), ne "ĝuste rusoj pagis la plej altan prezon por savo de la mondo de naziismo, kaj en nia lando tiutempe regis komunistoj." Ĉiuj honoras ĉi tiujn landojn, inkluzive de la Rusojn kaj eĉ mian propran patron, ĉiujn kuraĝajn personojn kaj soldatojn, kiu batalis kontraŭ faŝismo.
Per "la plej alta prezo" mi celis diri, ke Sovetunio suferis pleje ol ĉiu alia lando (preskaŭ 30 000 000 homaj vivoj). Tial plejmulto de monumentoj estas omaĝe de plejparte rusa soldataro. Mi ne volis plimalgrandigi rolojn de aliaj landoj kaj nacioj.

vincas (Покажи профила) 28 февруари 2014, 11:58:31

Fuzzy:
klmn:Mi taksas nur per agoj kaj rezultoj kiujn tiuj agoj portis.
klmn:Kiel mi jam menciis gravas rezulto de la agoj. Kaj dank' al "nenaciisma" bolŝevika agado, se diri pri baltiaj landoj, ili perdis ĝis unu triono da sia nacio.
De kie vi prenis ĉi numeron, unu triono de la nacio? Jen vidu:
Estonia demografio
Latvia demografio
Litovia demografio
Laŭ la grafikoj ŝajnas ke la rusnaciista komunista okupado, kiel vi ĝin priskribas, komenciĝis en 1991 jaro. Ĝis tiu tempo la popolnombroj senĉese kreskis.
II The First Soviet Occupation 1940 – 1941
"Our total “echelon”
number of all the categories of the repressed after the deportation operation in Lithuania
amounts to about 17500 people (the fate of 16 246 deportees was established)"

IV The second Soviet Occupation

"The total number of deportees in 1945-1952 is estimated to be at least 118,000 (data
remains only on 115,000 deportees)."

http://www.genocid.lt/centras/en/1018/a/

"Over 20 thousand Lithuaniana were killed holding weapons in their hands or were tortured by the occupants"

Mi ankaŭ serĉas datumojn, kiom da homoj elmigris Okcidenten ĝis dua soveta okupacio.

Mi trovis ĝereralan nombron. 350 000 homoj estis enprizonigitaj, transportitaj en Siberio kaj prizonoj de GULAG aŭ estis mortigitaj en Litovio.

lagtendisto (Покажи профила) 28 февруари 2014, 12:25:28

Fuzzy:Kaj mi diru, ke tre ofte la informo, kiun donas rusaj novaĵejoj, estas pli vera kaj preciza, ol la informo de aliaj fontoj.
Mi opinas, ke ne ekzistas ian de 'la vero enfrostiĝa'. Pardonu min multe, sed tiuj kiuj volas ke oni akzeptus ian de 'vero', tiuj nur konservema volas enfrostigi opiniojn aliamensajn al rompiĝo detrueca. Tiel demokratio ne povas funkcii.

Fuzzy:Eble ĉar al la rusaj amaskomunikiloj neniu kredas naive, tial ili ne povas permesi al si mensogi tiom senhonte, kiel mensogas la okcidenta gazetaro.
Estas bazleĝo de demokratio, ke ekzistas libero de gazetaro. Ankaŭ estas bazleĝo de demokratio, ke leĝoj de demokratio ne apliku elektivema al iun de civitano aŭ grupo de civitano (justico selektivema). Kanceliero germana Merkel uzis tiojn vortojn por kritiku Janukoviĉ kaj ankaŭ Putin.

En demokratioj orkcidentaj tie ekzistas konkurso inter gazetaroj okcidentaj. Gazetaro tiuj kiuj ne povas prezenti sin kia gardisto de libero de gazetaro, tiuj gazetaroj ne povas vendi siajn produktojn plej multe. Pri tio, demokratio ankaŭ estas produkto ĉe merkato de sistemoj de socioj.

lagtendisto (Покажи профила) 28 февруари 2014, 12:36:53

Fuzzy:Per "la plej alta prezo" mi celis diri, ke Sovetunio suferis pleje ol ĉiu alia lando (preskaŭ 30 000 000 homaj vivoj).
Sed oni ankaŭ devus klarigi la statistikon. Ene de teroro de ŝtato, Hitler kaj Stalin, kune same ili hejtigis 'iliajn' civitanojn de Germanio kaj Rusio. Ne ĉiu viktimon mortigan mortigis de la 'malamo'.

Обратно нагоре